Al la enhavo

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 2018-septembro-13

Mesaĝoj: 125

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-27 04:50:50

Hunda malvarmo

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 07:53:45

sergejm:Ŝati kiel hundo la bastonon.
En la pola estas simila diraĵo:

Se iu volas bati hundon, bastonon ĉiam trovos. Tio signifas: Se iu volas ĉikani iun, ĉiam trovos kaŭzon.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 08:00:53

sergejm:Hunda malvarmo
En la pola estas simile: Malvarmo kiel en hundejo – Por diri pri penetranta malvarmo (ja oni ne hejtas hundejojn, por ĉenhundoj, evidente).

nornen (Montri la profilon) 2018-septembro-27 16:40:14

En la hispana parolata en Gvatemalo, estas du vortoj por hundo, nome “perro” kaj “chucho”, kaj iliaj inaj variantoj estas “perra” kaj “chucha”.

ser chucho, ser chucha
esti hundo, esti hundino
esti avida
Ekzemplo: Se en la enirejo de oficejo troviĝas telero kun dolĉaĵoj kaj kun papereto “prenu unu”, kaj vi prenas ne unu dolĉaĵon, tamen ĉiujn, vi estas “chucho” aux “chucha”.


ser perro
esti hundo
esti viro tre altirata al virinoj


ser perra
esti hundino
esti virino de la ĝoja vivo, ĉu page ĉu senpage

a la gran chucha
je la granda hundino
ekkrio signifanta “ja la barbo de Zamenhof”, por ne krii la originan frazon “a la gran puta”.

perreo
hundado
danco esprimanta vertikale deziron horizontalan

perrear
hundi
danci perreo

tirarle los chuchos a alguien
ĵeti la hundojn al iu
forte flirti

muerto el perro, muerta la rabia
mortinta la hundo, mortinta la rabio
kiam mortas la aganto, la agoj ĉesas

vida de perro, vida de chucho
vivo de hundo
malbona vivo

no tener ni chucho que le ladre a uno
ne havi eĉ hundon bojantan al oni
ne havi eĉ unu kunulo; esti tute sola; forever alone
Se vi havas nek amikojn, nek gepatrojn, nek filojn, nek konatulojn, vi ne havas eĉ hundon bojantan al vi kaj vi lamente eldiras: no tengo ni chucho que me ladre.

chuchear
hundi
zorge kaj karese trakti bebojn

Cojera de perro y lágrimas de mujer, no son de creer.
Lamo de hundo kaj larmoj de virino, ne estas kredindaj.

como perro y gato
kiel hundo kaj kato
kiel kormalamikoj

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-27 18:40:54

StefKo:
sergejm:Ŝati kiel hundo la bastonon.
En la pola estas simila diraĵo:

Se iu volas bati hundon, bastonon ĉiam trovos. Tio signifas: Se iu volas ĉikani iun, ĉiam trovos kaŭzon.
La rusa diraĵo signifas alion: la mastro ĵetas la bastonon kaj la hundo alportas ĝin reen al la mastro.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-27 22:14:55

@nornen:

Diraĵo simila al:
"kiel hundo kaj kato
kiel kormalamikoj"

En la pola estas ofte uzata simila diraĵo:
Vivi kiel hundo kun gato - por priskribi vivo en kverelo, en malamo, ekz. Najbaroj vivas kiel hundo kun gato. Kaze de tia priskribo, ĉiu scias kiel ili vivas kaj oni ne bezonas pluajn vortojn.

"Mi ne havas eĉ hundon bojantan al mi" - Tio mi plaĉas. Mi uzados ĝin. Sed kial "al mi" kaj ne "kontraŭ mi"?

Pole tio estas: "Nie mam nawet psa, który by szczekał na mnie". (Pronancata proksimume: Nje mam navet psa ktury bi ŝĉekaŭ na mnje)
Esperante mi dirus tiel: Mi ne havas eĉ hundon kiu bojus kontraŭ mi.

En la pola estas la diraĵo por priskribi grandan solecon:

Tirboji kiel hundo kontraŭ la luno

sergejm (Montri la profilon) 2018-septembro-28 04:42:40

hundido
Junulo, kiu agas kontraŭ ordonoj de adoltoj, aŭ alie malplaĉanta.

Se estas interese, unu el la lastaj trovitaj en Novgorod betulleteroj estas "ЯЩЕНЯ" (mi estas hundido). Ĝi havas truojn por pendigi sur la kolon de hundido.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-28 06:28:55

sergejm:hundido
Junulo, kiu agas kontraŭ ordonoj de adoltoj, aŭ alie malplaĉanta.

Se estas interese, unu el la lastaj trovitaj en Novgorod betulleteroj estas "ЯЩЕНЯ" (mi estas hundido). Ĝi havas truojn por pendigi sur la kolon de hundido.
Jes. Same en la pola. Tio estas (la vorto "hundido") bona esenco de iuj homkondutoj - juna, brava kaj ankaŭ stulta, aroganta, neglekta, malestimanta ĉiujn kaj ĉion. Tiaj estas hundidoj.

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-28 22:27:01

Lama hundo ne venos

Lama hundo ne venos – kiam ni volas diri ke certe neniu venos al ie (ĉe iu).

StefKo (Montri la profilon) 2018-septembro-28 22:31:48

Tie ĉi hundo estas enterigita

Tie ĉi hundo estas enterigita – tie ĉi estas esenco de la afero, kaŭzo de la problemo. Eureka!

Reen al la supro