Aller au contenu

„Ĉu vi estas elbojema?” k. aliaj diraĵoj kun „hundo”

de StefKo, 13 septembre 2018

Messages : 125

Langue: Esperanto

StefKo (Voir le profil) 17 octobre 2018 06:42:25

Teni iun kiel hundon perĉene

Teni iun kiel hundon perĉene – tre gardi iun. Ekz. Gepatroj tenas filinon kiel hundon perĉene

StefKo (Voir le profil) 17 octobre 2018 06:44:27

Elŝiriĝi kiel hundo el ĉeno

Elŝiriĝi kiel hundo el ĉeno - liberiĝi, sendependiĝi de iu. Ekz. Forte gardita filino elŝiriĝis el gepatroj, kiel hundo el ĉeno, kaj komencis diboĉi.

sergejm (Voir le profil) 17 octobre 2018 17:07:08

Al hundo - hunda morto! - deziro morti al malbona homo.

amigueo (Voir le profil) 18 octobre 2018 05:21:16

StefKo:Esti elbojema - esti elokventa, parolema, lertlanga, respondi tuj al iu malice, ŝerceme.

Ĉu vi komprenas kaj akceptas tiun diraĵon? En la pola ĝi estas ofte uzata.

Plu mi enmetos aliajn polajn diraĵojn kun „hundo” kaj ankaŭ „dehundajn”. Iuj certe devenas el aliaj lingvoj. Ĉu ekzistas analogiaj en via lingvo? Kiu el ili oni povas uzi esperante?
Ekzistas alia idiomkolora esprimo en la angla, por signifi tiun langlerton por ŝprite reagi, kaj esperanto posedas tiun anglismon. mi forgesis la konkretan vorton. malgajo.gif

StefKo (Voir le profil) 18 octobre 2018 08:43:49

amigueo:
StefKo:Esti elbojema - esti elokventa, parolema, lertlanga, respondi tuj al iu malice, ŝerceme.

Ĉu vi komprenas kaj akceptas tiun diraĵon? En la pola ĝi estas ofte uzata.

Plu mi enmetos aliajn polajn diraĵojn kun „hundo” kaj ankaŭ „dehundajn”. Iuj certe devenas el aliaj lingvoj. Ĉu ekzistas analogiaj en via lingvo? Kiu el ili oni povas uzi esperante?
Ekzistas alia idiomkolora esprimo en la angla, por signifi tiun langlerton por ŝprite reagi, kaj esperanto posedas tiun anglismon. mi forgesis la konkretan vorton. malgajo.gif
Jelpi?

Pli taŭga estas boji.
El vortaro.net:

*boj/i (ntr) (...)

2 (f) Atake, ofende paroli: ne donu k ne boju! (prefere ne ricevi, se de malafabla mano); li ĉiam bojas kontraŭ ĉio.

sergejm (Voir le profil) 20 octobre 2018 08:40:56

Al hundoj kaj malsuperaj ranguloj eniro estas malpermesita - anonco en malnovaj oficiraj kluboj

sergejm (Voir le profil) 20 octobre 2018 19:11:41

Hunda horo - 4:00 - 6:00 nokte; aŭ 19:00 - 21:00 (ĉina horoskopo)

sergejm (Voir le profil) 21 octobre 2018 06:24:36

Bona vorto eĉ al hundo/kato estas agrabla

StefKo (Voir le profil) 21 octobre 2018 14:13:48

Kaptadi ion kiel hundo erinacon

Kaptadi ion kiel hundo erinacon – kaptadi ion nevolonte, distance, devige, plidaŭrigi ian aferon

StefKo (Voir le profil) 21 octobre 2018 14:14:50

Per hunda mono

Per hunda mono – per malata prezo

Retour au début