Al la enhavo

15 metodoj, per kiuj la Matrico nin regas

de Stephan S, 2018-decembro-14

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

Stephan S (Montri la profilon) 2018-decembro-14 23:30:07

Estas teksto verkita de populata ruslingva blogisto Oleg Makarenko, ankaŭ konata kiel Fritz Morgen. Ĝi estis tradukita al kelkaj lingvoj, inter kiuj estas la angla kaj la hispana. Mi pensas, ke ankaŭ en Esperanto tiu teksto estus interesa. Do jen…

15 metodoj, per kiuj la Matrico nin regas

Ĉu vi sentas, ke la vivo vin kondukas ien misen? Vi laboregas, kvazaŭ sklavo en ŝtonminejo, sed ĝis nun ne vidas iun lumon en la fino de tunelo, kaj tagon post tago vin pli kaj pli forte premas netolerebla pezego de estado? Vi ripozas pli kaj pli malofte, sed ĝojo de ripozo estas pli kaj pli malgranda? Mi vin gratulas: vin kaptis la Matrico. Ĝi trinkas sangon el vi per multaj akireblaj metodoj.

Ĉu eblas liberiĝi de tiu konstanta pezaĵo en la animo, la brusto, la stomako? Kiel disŝiri la damnitan ciklon? Kiel solvi almenaŭ ĉefajn problemojn kaj ricevi almenaŭ ripozeton?

La socio sugestas du tradiciajn vojojn por liberiĝi de Matrica potenco. Vojo suben — al senhejmuloj, narkotuloj aŭ almenaŭ “downshifting”. Vojo supren — al milionuloj. Ambaŭ eliroj havas evidentajn minusojn.

La vojo suben plaĉas al malmultaj: la sorto de senhejmulo estas peza kaj dolora. Estas ja pli bona sorto silente putri en la ofico kvin tagojn en semajno, dum ferioj enigi diluitan etanolon ĝis porka ŝriko — ol esti “libera” kaj dormi en keloj.

Kaj la vojo supren por sklavoj de Matrico estas fermita. Ja eĉ por libera homo estas tro malfacile akiri pli-malpli seriozan kapitalon. Kaj por lacigita hamstro, fermita en la rado, ĝisrampi al mono estas ne pli facile ol por malsana blato traronĝi ŝtonan muron kun dikeco je unu metro.

Ĉu ekzistas iu alia eliro el la Matrico? La horizontala — nek supren, nek suben?

Anstataŭ respondo mi montros kelkajn metodojn, per kiuj la Matrico nin regas. Eble, la konkludoj el mia teksto helpos al vi malfortigi premadon de almenaŭ unu de ĝia tentaklo sur via kolo.

1. Kreditkartoj

Peĉjo Lambastonov ĉiumonate perlaboras 30 mil rublojn (~500 eŭrojn). Krome, li havas kelkajn kreditkartojn kun suma ŝuldo je 100 mil rubloj (~1500 eŭroj). Por priservado de la kredito Peĉjo ĉiumonate pagas al bankoj 10% de sia salajro, do 3000 rub.

Okazas preskaŭ mezepoka “dekonaĵo” aŭ “dismo”. Se Peĉjo preĝus al Ora Taŭro, eble, li estus kontenta je tiu situacio. Sed liaj dioj estas aliaj, kaj la bankojn li silente malamegas pro ĉiumonata ĉantaĝo.

Tamen Peĉjo ne povas finfine repagi la tutan krediton kaj ĉesi tributi al la uzuristoj. Unue, la artifiko nomata “minimuma pago” lin firme tenas sur la hoko: se Peĉjo ĉesos malŝpari monon de la kartoj, do dum kelkaj monatoj li vivos nur kun duono de la salajro, sed li ne povas elteni tion.

Kaj due, ĉirkaŭ li ekzistas tiom da delogoj, tiom da aĵoj-kiujn-eblas-aĉeti-kontraŭ-mono… do Peĉjo ne vidas aliajn elirojn, krom ke jaron post jaro nutri bankojn, delicantajn lian malfeliĉon.

Estas amuza fakto: jam delonge Peĉjo revas pri sia afero, kaj rendimento je 30% lin tute kontentigus. Sed li ne povas repagi la ŝuldon al bankoj kaj liberigitan monon ŝpari por estonta afero — la Matrico ne permesas.

2. Aŭtoj

Niĉjo Kvinpencov ŝatas aŭtojn. Iam li uzis metroon, poste ŝparis monon por aĉeti “Lada”-n. Nun li stiras “Lancer”-on, aĉetitan per kredito. Mono ĉiam finiĝas antaŭ salajra tago, do Niĉjo ne povas pagi por io grava, ekzemple, kuracisto, aŭ eĉ havi feriojn. Sed li ne plu imagas sian vivon sen aŭto.

Li devas redoni la aŭtokrediton, repagi por akcesora aparataro, altrudita de vendisto, kaj maladekvate multekosta asekuro. Li devas solvi multe da etaj problemoj kun parkado, grataĵoj, substituo de konsumaĵoj, garantia riparo. Du fojojn dum la jaro li devas ŝanĝi pneŭojn kaj tri fojojn en la semajno — plenigi la benzinujon.

Niĉjo ne plendas, ja ĉiu aparta mona enŝprucigo ne estas eksterkapabla. Sed se li skrupule kalkulus tutan koston por havi sian trezoraĵon, do evidentiĝus, ke la mallarĝokula kvarrada “amiko” ĉiumonate forvoras trionon de Niĉja salajro kaj duonon de lia libertempo.

Ĉu Niĉjo povis anstataŭ “Lancer” aĉeti simplan “Lada-Ĉizilon” por ke li ne maltrankviliĝu pri asekuro, rusto, grataĵoj, multekostaj rezervaj detaloj k.t.p.? Por ke li povu lasi la aŭton ie ajn sen timo, ripari kontraŭ eta prezo en nemalbona riparejo apud hejmo, sen maltrankvilo pri paperoj, sen vicoj?

Eble, jes, li povus. Sed se vi dirus al Niĉjo, ke li elektis la aŭton ne laŭ lia mon-statuto, li vin kun viaj konsiloj eĉ ne sendos al diablo. Li simple faros la okulojn miregigitaj kaj decidos, ke vi estas frenezulo.

3. Misfilantropeco.

Viĉjo Hepataĵov estas bonkora junulo, li havas multe da amikoj. Amiko estas amiko kaj tage, kaj nokte, do Viĉjo konstante helpas al ĉiu ajn. Venigi el flughaveno bopatrinon de iu najbaro, helpi fari referaĵon por la nevo, ripari aŭton por Marinjo el kontistejo, treni meblon por iu garaĝa konato… Viĉjo ankaŭ ne forgesas pri “sangaj ligiloj” — ĉiu ajn parenco povas esti firme certa, ke li helpos. Viĉjo neniam rifuzas helpi.

Certe, oni pagas al li — precipe morale… Iam oni diras “dankon”, iam oni kisos la vangon aŭ premas la manon, iam eĉ nutras per hieraŭaj kotletoj. Sed se Viĉjo malfermos la taglibron kaj kalkulos, kiom da tempo li malŝparas por si, kaj kiom por parencoj kaj amikoj, li ekfartos malbone. Li ja vidos, ke jam delonge estas senpaga lakeo, kiun ĉiu ajn uzas, trouzas, eluzas senkompate.

Viĉjo, certe, opinias, ke komplezoj estas vojo ambaŭflanka. Nun li helpis, morgaŭ oni helpos lin… Sed jen kia aĵo estas: Viĉjo mem nenion bezonas. Li iel solvas siajn problemojn sola, neniun maltrankviligante. Kaj tiuj homoj, al kiuj li tamen petas helpon (unu fojon en du jaroj), estas de tiu speco de amikoj, kiu neniam uzis lin kiel senpaga laborforto.

4. Ŝvitiga oficejo

Manjo Ventrik laboras 12 horojn ĉiutage, ses tagojn en la semajno. Dimanĉe la estraro permesas al ŝi ripozi… aŭ almenaŭ iri hejmej iom pli frue. La salajro estas malgranda kaj ofte prokrastata. Oni ofte krias al Manjo kaj maljuste kulpigas pri tio, ke ŝi ne povis ĝustatempe korekti ies erarojn, eĉ ne la proprajn. Ĉe Manjo ĉiam mankas kaj mono, kaj tempo. Ŝi konstante hastas en ŝvito kaj penas samtempe solvi kelkajn delongajn problemojn.

Eble, se Manjo petus feriojn, flugus al maro, pensus tie pri sia vivo — ŝi ekhavus veran decidon kaj eksiĝus.
Sed ŝia estro ne tiom stultas, li ne donos al sia sklavino eĉ du liberajn semajnojn. Li klare komprenas: se Manjo ekpensos, ekkomparos, ekserĉos aliajn variantojn — ŝi tuj foriros de li. Tial la estro tiom ŝarĝas Manjon je laboro, por ke vespere ŝi ne havu fortojn eĉ por 15-minuta interretumo por serĉi laboron.

Certe, Manjo ĉiam povas batfermi la pordon kaj malhumile forstamfi ien-nenien… sed vi ja memoras — oni pagas al ŝi malmulte kaj malregule. Manjo ĉiam estas en ŝuldoj ĝis super la ŝultroj, ŝi tute ne havas kapablon travivi unu-du monatojn dum ŝi serĉus novan laborlokon.

5. Nesufiĉa dormo

Onjo Kapnaĝilko dormas ses horojn ĉiunokte. Iam — kvin horojn. Matene ŝi eldormiĝas, kafumas kaj ekhastas ĝis sekva nokto.

Alia junulino en simila situacio jam longe pensadus, ĉu ŝi vivas racie. Sed Onjo nesufiĉe dormas jam dum multaj jaroj kaj delonge perdis kapablon racie pensi. Kiam Onjo subite ekhavas liberan duonhoron, ŝi verŝas en tason iun vigligan trinkaĵaĉon kaj… rigardas televidilon, surfas enrete aŭ simple gapas al muro kaj pelas ronde senenhavajn pensojn.

Deflanke ŝajnas, kvazaŭ lasi ĉi tiun damnitan ciklon estas tre facile. Necesas nur ekhavi regulon: ĝuste je la dekdua nokte tuj plonĝi sub litkovrilon. Du semajnoj kun okhora dormo ĉiutage — kaj oni Onjon ne rekonos. Ŝi iĝos trankvila kaj bonkora, ĉesos boji al homoj kaj malfruiĝi.

Sed… por danceme finfari ĉion ĝis la dekunua vespere, necesas streĉi tutan forton kontraŭ si. Sed dormema Onjo tion, ve, ne kapablas.

Malsata je dormo, Onjo ĉiutage malŝparos kelkajn horojn por diversaj sensencaj bagatelaĵoj. Pro tiuj perditaj horoj ŝi ĉiutage enlitiĝos ne je la dekdua, sed je la dua-tria, kaj je la oka — vole-nevole — ŝi devigite disgluos la palpebrojn de la sabloplenaj okuloj kaj ekhufos al la laborejo.

6. Multekostaĵoj

Gleĉjo Breĉetov ne tiom riĉas por aĉeti malmultekostaĵojn. Fakte, li tute ne estas riĉa. Li estas preskaŭ senhava, kaj ofte mono mankas eĉ por taseton da kafaĉo el aŭtomato en la vestiblo de lia oficejo.

Tamen Gleĉjo ne scias diri “Tio estas tro multekosta por mi”. Pro tio li ofte aĉetas aĵojn, rigardante kiujn eĉ pli bonhava homo sentus premon de avareco sur la gorĝo.

Leda jako kontraŭ du Gleĉjaj monatsalajroj? “Mi ne estas tiom riĉa por aĉeti malmultekostaĵojn”. Kaj li aĉetas, eĉ malgraŭ la fakto, ke Gleĉjo tute ne kompetentas pri dimensioj kaj fasonoj, pro kio li en riĉa jako ekaspektas kvazaŭ frato de ricelisto.

Lasta modelo de tekkomputilo kontraŭ 80000 rubloj? “Mi ne estas tiom riĉa por aĉeti malmultekostaĵojn”. Do li kreditiĝas kontraŭ frenezaj percentoj, poste du jarojn manĝas salitan poriĝon kaj vojaĝas per metroo senbileta. Sed amuzajn bildetojn li rigardas sur bela arĝentkolora tekkomputilo.

Jen demando: kial do Gleb ne estas pli modesta, ne aĉetas aĵojn eble iomete malpli bonajn, sed dekope malpli multekostajn?

Li simple pigras malŝpari tri horojn por kompari prezojn kaj proprecojn, prikalkuli plusojn kaj minusojn de tiu aĉeto. Por li pli facilas kavalerie sabri per mano kaj diri: “Mi decidis. Vendu!” Krome, malgraŭ truitaj ŝuoj kaj okulvitroj, riparitaj per glubendo, Gleb ial konfuziĝas rakonti al vendistoj, ke li estas senhava.

7. Riparo

Klanjo Ŝovelina opinias, ke loĝejoj en Rusio estas tro multekostaj. Nur Firmamento scias, kiomaj penadoj necesis por ke ŝia familia aĉetu tiun ĉi novan duĉambran apartamenton. Kaj nun Klanjo ĝin aranĝas, dizajnigas, aĉetas meblon.

Ekzemple, meblon por la kuirejo. Eblas iri en vendejon de konstrumaterialoj kaj aĉeti la plej malmultekostan kuirejmeblon, kontraŭ pli-malpli ol 8 000 rubloj. Kontraŭ tiu mono Klanjo ricevos kelke de mizerecaj ŝranketoj el lignera plato, sen iu ajn pretendo al dezajno, tamen sufiĉaj por interne gardi telerojn kaj marmitojn.

Eblas iri al fama sveda meblovendejo kun kvar literoj kaj elekti ion pli decan, kontraŭ ĉirkaŭ 50 000. La kvalito, certe, estos ne luksa, sed se trovi bonan muntiston, kiu malŝparos kelkajn tagojn por perfektigi tiujn faraĵojn de avarecaj svedoj, eble rezultiĝos io eĉ plaĉaspekta.

Eblas viziti iun nian meblofabrikon kaj el la katalogo mendi la meblaron. Estos jam 200 000, sed Klanjaj amikinoj laŭde klacos la langojn, vidinte lumeton ene de la ŝranketoj kaj sinusoidan korniceton super dekoraciaj bretoj-polvokolektantoj.

Eblas eniri la salonon de itala meblo kaj cedi al modesta ĉarmo de burĝaro. Tie la prezoj komenciĝos je unu miliono, sed se la sorto iomete favoros, do eblos kapti ion el malnova kompleto kun grandega rabato…

Do jen la demando: por kiu kloro Klanjo, havante tiom multajn variantojn, por sia kuirejo aĉetis meblaron kontraŭ 600 000 rubloj? Estas ja du jaraj (!) salajroj — unu de ŝi kaj la alia de ŝia edzo. Kaj ili havas neniom da ŝparita mono, ili eĉ ŝuldas por fini ĝis vintro la riparon en la loĝejo.

Certe, mi komprenas, ke kuirejo estas grava, kuirejo estas por longe, Italio estas kvalito… Sed se Klanjo ne povas influi la prezon de la loĝejo, do en ŝia potenco estis almenaŭ elekti la prezon por meblo kaj tiel plu! Serioze, se Klanjo malŝparus por ĉambraj enhavaĵoj ne du milionojn, sed ducent mil rublojn, ĉu la sumo de tri jaroj de la laboro ne kompensus ŝiajn moralajn suferojn pro ĉipa kahelo kaj maldikaj platetoj sur planko?

8. Lamentado

Geĉjo Eŭnukov konstante rakontas al la konatoj pli kaj pli mirigajn historietojn. Pri la krizo. Pri iuj politikaĵaĉoj, pri mitingoj. Geĉjo ĉiam estas maltrankvila, ĉiam kulpigas ies malpravecon: jen de la estro, jen de la trafikpolicisto, jen de la Prezidendo.

Tutcerte, ni loĝas en libera lando, kaj Geĉjo rajtas en sia amika rondo surmeti per “fi#-vorto” iun ajn… Sed Geĉjo ĉiam suferas pro la problemoj de aliaj homoj. Kaj la kutimo enmiksigi en fremdajn problemoj konstante sentigas al li preman senfortecon, konsciigas, ke ie malbonas, sed jen li ne povas ion ŝanĝi.

Se iu klarigus al Geĉjo, ke la mondo estas maljusta esence, ke la sola rimedo plibonigi ĝin estas komenci de si mem, do li, eble, jam delonge estus kun iu estra posteno, La cerbon kaj la manojn li havas bonaj, energio lin superplenigas.

Sed, bedaŭrinde, Geĉjo prefere malŝparas sian senfinan energion ne por kreo kaj konstruo, sed por akuzi kaj puni la homojn, kiuj, laŭ lia opinio, estas malpravaj.

Pri si mem Geĉjo opinias, ke estas la homo bone adaptita al la vivo: li scipovas skandali kaj persisti je sia opinio, okaze povas eĉ bati ies muzelon. Sed liaj amikoj apenaŭ povas kaŝi sian kompatemon pri li. Ĉar Geĉjo ĉiam sen iu serioza kaŭzo trafas jen skandalojn, jen batiĝoj, jen eĉ absurdajn juĝprocezojn.

9. Nedeziro lerni

Danjo Dikolip malŝparis dek jarojn por lernejo kaj ses jarojn por universitato. Teruras ja kalkuli, kiom da horoj ŝi pasigis en polvoplenaj lekciejoj, streĉe aŭskultante enuigajn balbutadojn de senlangaj instruistoj. Danjo fieras pri sia “neperfekta” diplomo kaj neniam lasas bonan momenton por fanfaroni per fama siglo de la supera lernejo, kie ŝi prienuis necesan tempon.

Samtempe Danjo pigras malŝpari eĉ unu tagon por bone ekregi la komputilan tekstprogramon. Pro tio ŝi kompilas dokumentojn tro malrapide kaj la rezulto estas fuŝa kaj malbela. Sed Danjo en tio ne vidas iun problemon. Tamen la estraro, certe, maljuste opinias, ke ŝi estas stulta kaj pagas nur duonon de la sumo, kiun ricevas ege malpli saĝa Kanjo. Sed Kanjo, ne kaptante stelojn de la ĉielo, almenaŭ ekregis la tekstprogramon je bona nivelo kaj rapide kompilas bonaspektajn dokumentojn.

Krome Danjo pigras malŝpari kelkajn vesperojn por fini stirkursojn. Tial ŝi ne komprenas dimensiojn de sia bela aŭtonjo, parkumas dum 10 minutoj tie, kie sperta stiristo malŝparus kelkajn sekundojn, kaj ĉiun duonjaron, ne malpli ofte, trafas stultegajn akcidentojn.

Krom ĉio, la seruro de la hejma pordo malfermiĝas kun problemoj. Ĉiun vesperon Danjo longe skrapadas per la ŝlosilo, ektremante pro ĉiu ajn susuro de la ŝtuparo kaj premante kaj balancante ŝlosilon tien kaj reen. Malgraŭ ĉio ĉi, al ŝi neniam venas penso malŝpari kvin minutojn kaj trovi la solvon en interreto.

Bedaŭrinde, je la momento de diplomiĝo oni forgesis diri al Danjo, ke finiĝis la senzorga vivo kaj ŝi mem nun devigu sin lerni.

10. Alkohola pendumilo

Joĉjo Skraplaŭdov de tempo al tempo rigardas sin en spegulo kaj pensas, ke necesas finfine aliĝi al sportejo: forigi bieran ventraĉon kaj vigligi la muskolojn per ganteloj. Sed Joĉjo laboras kvin tagojn en la semajno kaj post laboro fortrinkas unu-du kruĉojn de deluita etanolo.

Li tute ne estas alkoholulo: Joĉjo kredas, ke eta dozo de alkoholo se ne utilas, do almenaŭ ne estas tre malutila.

Sed laboro kaj alkoholo tiom bone strukturas lian tempon, ke li entute ne havas eĉ minuton por ien aliĝi. Kaj la fortoj por sportaj heroaĵoj mankas post heroaĵoj laboraj.

Joĉjo ne havas akrajn kaŭzojn por ŝanĝi sian vivritmon. Li simple aspektas je 15 jaroj pli olda ol li reale estas kaj konstante fartas iom aĉe… sed resume ĉio estas en ordo. La Matrico ŝtale tenas Joĉjon, kaj ŝancoj deglui ĝiajn fingrojn de la gorĝo, verdire, ne multas.

11. Malbonaj dentoj

Griĉjo Pirulin tute ne suferas pro dentdoloro. Li scias, ke li havas profundan karion en 14 dentoj… sed ĝuste nun nenio doloras, do viziton al dentisto dume eblas prokrasti.

Griĉjo komprenas, ke kario ne estas terno, do memstare ne malaperos. Li ankaŭ scias, ke enmeti protezojn estas ne nur dologe kaj longe, sed ankaŭ multekoste. Li konscias, ke tre longe prokrasti la renkontiĝon kun dentistoj estas malutile.

Sed li ja havas tiom da diversaj faroj, tiom da nunaj malŝparoj… Nu, li resanigus unu denteton, kaj kio? Restus ja ankoraŭ 13 malsanaj!

La Matrico neofte permesas al siaj sklavoj streĉi fortojn por prizorgi sian sanon. Ĝi postulas komence pripagi Ĝian fakturon.

12. Naskiĝtagoj kaj geedziĝfestoj.

Alinjo Brutarenko edziniĝas. Ŝi estas asistanto de manaĝero, kaj ŝia elektito-fianĉo estas malsupera inĝeniero de tekniksubteno. La buĝeto de la nova familio estas 40 000 rubloj.

La buĝeto de la geedziĝfesto estas 500 000 rubloj.

Kial do Alinjo simple ne farus subskribon en la registrejo? Kial ili ne festus interŝanĝon de ringoj modeste en malgranda kafejo duope kun la edzo? Por kio ŝi bezonas tiun festenestron kun stultaj ŝercoj, tiujn hontajn konkursojn por distri ebrian brutaron, mallerte piedfrapantan laŭ mismuziko?

Por kio necesas ekhavi ŝuldojn, senmonigi la gepatrojn, manĝigi kaj drinkigi la homojn, kiuj, se diri sincere, havas eblecon manĝi kaj trinkumi kontraŭ sia propra mono? Alinjo ja ne estas stultulino kaj komprenas, ke se ŝi ne farus feston, neniu eĉ rimarkos: oni levus la ŝultrojn iom perplekse kaj sekvatage jam forgesus.

Alinjo havas du kaŭzojn por forĵeti familian dujaran enspezon al nenio. Unue, tion postulas la Matrico per niaj moroj kaj tradicioj. Due, Alinjo tiel volas pavi en blanka robo! Do ŝi opinias, ke unu jaro de laboro de du homoj estas normala prezo por kelkaj nuptaj fotoj.

Certe, defendantoj de naiva knabino povus nun diri, ke geedziĝfesto okazas unu fojon dum la vivo… Sed ekzistas ankaŭ naskiĝtagoj, funebraj ceremonioj, Novjaraj festoj. Kiom da mono Alinjo ĉiujare malŝparos por tiuj sensencaj kunvenaĉoj?

13. Abundaj malŝparetoj

Vaĉjo Premventrov estas akvotubisto. Jen li perlaboras unu milon, jen du, jen kvindek rubletojn… entute li ricevas nemalbonan laborenspezon, Sed en Vaĉja monujo neofte okazas sufiĉaj sumoj, li preskaŭ ĉiam estas apud nulo.

Kial?

Ĉar Vaĉjo ĵus ricevis monon, tuj ĝin malŝparas senkalkule. 500 rublojn por taksio hejmen. 1000 rublojn por tagmanĝo en restoracio. Do, li laboras-laboregas, sed mono mankas kaj mankas.

Se Vaĉjo prenus kajeron kaj enskribus tien ĉiujn en- kaj elspezojn, lia hararo ekmoviĝus pro teruro. Li vidus, ke manĝi en restoracio estas ne “kompatinda 1000-aĉo por unu fojo”, sed kvin mil ĉiumonate, sescent mil ĉiujare! Kaj en 4 jaroj estas sumo por loĝejo. Li vidus, ke taksio estas oportuna kaj komforta, sed eĉ du monatoj en buso anstataŭ taksio permesos al li aĉeti novan komputilon, pri kiu li revas jam dum tri jaroj.

Sed, kiel bona sklavo de la Matrico, Vaĉjo opinias, ke kalkuli monon estas ne tre bezonata afero.

14. Multekosta ŝparado

Dmiĉjo Densinin devigite ŝparas je nutraĵo. Li voras rapidkuiratan nudelon: dronigas en varmega akvo kaj kun abomeno manĝas per plasta forko. Iam Dmiĉjo sin dorlotas, do manĝas aĉetitajn pelmenojn (raviolojn).

Bonkvalitaj makaronioj kun viando kostus malpli ol “rapidkuira nutraĵo”… sed iu iam diris al Dmiĉjo, ke tiu nudelaĉo malmultekostas, sed kalkuli kun kalkulilo, kiom reale kostas “ĉipaj” aĵoj, Dmiĉjo ne sagacas.

Dmiĉjo certas, ke mono estas io bagatela kaj kota, kaj nur avaruloj ĝin kalkulas. Samtempe, lin ne konfuzigas la fakto, ke nevolo ekscii ion pri financoj regule igas lin eĉ fiulo, ekzemple, kiam li ne redonas pruntitan monon al amikoj…

Verŝajne, same pensis iuj homoj dum mezepoko: la homo nobla neniam lavas sin, ĉar tuŝi fiajn partojn de la korpo kaj ties kotaĵojn estas faro hontinda kaj maldeca.

15. Reklamo

Elenjo Vampirova trinkas kolaon, fumas plej modajn cigaredojn kaj voras burgerojn en popularaj “fast-food”-kafejoj. Ŝi ĉiam bonodoras je multekosta parfumo. Kaj sian poŝtelefonon, certe, de “flaga” varmarko ŝi portas en la “firma” sako el luksa butiko.

Samtempe Elenjo certas, ke reklamo al ŝi neniel influas, kaj doloranta stomako kaj malplena monujo estas ŝia propravola elekto.

Ĥoro de avidaj muzeloj el TV-ekranoj subtenas ŝin en ŝia naiva memtrompado: “Vi estas libera homo, Elenjo, vi estas saĝa kaj bela virino kaj, certe, vi ĉiam propravole kaj sendepende elektas, al kiu el ni vi humile portu vian vican salajron”.

Reen al la supro