Al la enhavo

Kiel transformi rektan parolon

de ohojiro, 2019-marto-25

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

ohojiro (Montri la profilon) 2019-marto-25 03:11:37

Karaj forumejanoj

Mi demandas al vi rlate al vola modo. Ĉu oni povas transformi jenan frazon en rekta parolo en nerektan?

1) Li diris al mi: "Laboru plu." → 2) Li diris al mi, ke mi laboru plu.

Al mi la frazo 2) sonas strange, ĉar dum la "Laboru" en 1) esprimas volon de li, la "laboru" en 2) esprimas volon de mi.

Ĉu frazo 2) taŭgas? Kiel transformi 1) ?

sergejm (Montri la profilon) 2019-marto-25 04:33:16

Imperativo per si mem indikas nenies volon.
3) Li venis de la estro kaj diris al mi: "Laboru plu!"
4) Li venis de la estro kaj diris al mi, ke mi laboru plu.
Ni vidas ke ĉi tie tio estas volo de la estro, kvankam li diris la samon.
5) Li diris al mi: "La laboro estu finita hodiaŭ"
Ĉu li ordonis al la laboro?

nigra.cxapelo (Montri la profilon) 2019-marto-25 05:07:07

Vi povus uzi la verbojn petiordoni anstataŭ diri por emfazi lian volon:

Li petis, ke mi laboru plu.
Li petis min labori plu.
Li ordonis, ke mi laboru plu.
Li ordonis min labori plu.

Vi ankaŭ povus diri:
Li diris al mi, ke mi devas labori plu.

Metsis (Montri la profilon) 2019-marto-25 07:27:44

Vidu ankaŭ la ĉapitron pri nerekta parolo en PMEG.

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-25 08:55:20

ohojiro:Karaj forumejanoj

Al mi la frazo 2) sonas strange, ĉar dum la "Laboru" en 1) esprimas volon de li, la "laboru" en 2) esprimas volon de mi.
Por ke la frazo 2) ne sonus strange oni povas precizigi KE per POR: Li diris al mi POR KE mi laboru plu.
Subjunkcio KE fakte estas multesignifa, do malmulte preciza kaj duba.

ohojiro (Montri la profilon) 2019-marto-25 11:45:29

Mi estadus miskomprenanta la aferon ĝis nun. Dankon al ĉiuj konsilintoj.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-marto-28 11:40:48

Stefko, post 'por ke' oni kutime uzas la u-formon - por ke la frazo ne sonu strange.
Mi estadus miskomprenanta la aferon ĝis nun
Ohojiro, tio estas iom tro komplika.

Mi miskomprenis la aferon ĝis nun, aŭ, dum longa tempo mi miskomprenis

StefKo (Montri la profilon) 2019-marto-28 12:06:23

sudanglo:Stefko, post 'por ke' oni kutime uzas la u-formon - por ke la frazo ne sonu strange.
Mi estadus miskomprenanta la aferon ĝis nun
Ohojiro, tio estas iom tro komplika.

Mi miskomprenis la aferon ĝis nun, aŭ, dum longa tempo mi miskomprenis
El Vortaro.net:

Por ke principe sekvigas la u-modon, krom en maloftaj okazoj, kie ĝi montras ne la celadon, la intencon, sed nur la efektivan aŭ neintencitan rezulton: (...) multe mankas, por ke li estus sukcesinta.

amigueo (Montri la profilon) 2019-marto-28 16:09:34

1/ " mi longis/estadis miskomprenanta la aferon ĝis nun. (ho, bela frazo. dankon, ohojiro, pro via inspira stilo).

2/
a) hi pagis pli, kontraŭ ke ŝi laboris pli.
b) hi pagis pli, kontraŭ ke ŝi laboru pli.

ohojiro (Montri la profilon) 2019-marto-29 04:09:55

ohjiro:Mi estadus miskomprenanta la aferon ĝis nun
sudanglo:Ohojiro, tio estas iom tro komplika.

Mi miskomprenis la aferon ĝis nun, aŭ, dum longa tempo mi miskomprenis
Dankon, sudanglo.

Mia esprimo estas tradukaĵo el la japana. Mi ankoraŭ ne povas libere fari frazojn rekte en Esperanto. Bonvolu gvidi min plu, mi petas.

Reen al la supro