Al la enhavo

Supereco de kristanoj (blankuloj?) al alireligiuloj (ĉiuj?)

de vaaspuhr, 2019-aprilo-13

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-aprilo-13 05:48:47

En la korano la dio jam diras en strofo 55 de ĉapitro 'al imran' aŭ familio de Imran : "Mi
finos la periodon de via (la kristo) loĝado (sur la terglobo) kaj mi vin levus ĉe
mi kaj ĉastigus vin (de malico, malvirteco) de tiuj, kiuj nekredas kaj mi farigus supera
tiujn, kiujn postirus vin al tiuj, kiuj nekredas vin ĝis la tago de reviviĝo".
Sed mi opinias ke insignoj de malsupereco de kristanoj iom post iom aperas. kaj ili ne plu havas
superecon kaj gloron de estinteco. ili ne plu respektas rason, lingvon, religion,
kulturon, kaj tiel plu. ili permesas aliuloj esti supera al si.
Kulmino de supereco kaj civilizo de ili estis en 20a jarcento.

Postskribo : Mi volas diri pri malutilajn superecon de aliuloj al kristanoj. atentu ke laŭ diro de la dio tiu supereco ne malaperos ĝis reviviĝo.

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-13 11:27:22

vaaspuhr:En la korano la dio jam diras en strofo 55 de ĉapitro 'al imran' aŭ familio de Imran : "Mi
finos la periodon de via (la kristo) loĝado (sur la terglobo) kaj mi vin suprenirus ĉe
mi kaj ĉastigus vin (de malico, malvirteco) de tiuj, kiuj nekredas kaj mi farigus supera
tiujn, kiujn postirus vin al tiuj, kiuj nekredas ĝis la tago de reviviĝo.
Sed mi opinias ke insignoj de malsupereco de kristanoj iom post iom aperas. kaj ili ne plu havas
superecon kaj gloron de estinteco. ili ne plu respektas rason, lingvon, religion,
kulturon, kaj tiel plu. ili permesas aliuloj esti supera al si.
Kulmino de supereco kaj civilizo de ili estis en 20a jarcento.
Kara vaaspuhr,

Vi, kiel ĉiuj islamanoj, ligas kondutojn de homoj el estraroj, ŝtatoj, regnoj, ktp. kun religio! En la kristaneco, ŝtata kaj eklezia rego estas apartigitaj! Tio estas alie kiel en la islamo. Ne atribuu al ŝtata aparato en aliaj landoj (laŭ vi “kristanaj”, laŭ ni, Eŭropanoj, “demokratiaj” en kiu regas religia libereco) volon de religia supereco al aliaj landoj! Tiel estis, sendube, en pasinteco. Tiuj agadoj kiuj ne plaĉas al vi kaj aliaj islamanoj ne estas pro religiaj motivoj! Citita malsupereco de kristanoj estas vero, sed ĝi okazadas ankaŭ en hodiaŭaj landoj en kiuj forestas la islamanoj. Kialoj estas diversaj.
Mi proponas ke vi koniĝu pli kiel funkcias demokratiaj Eŭropaj ŝtatoj kaj socioj, hodiaŭaj, ne malnovaj, kaj ne disvastigu opiniojn pri iuj kvzaŭaj malvenkoj de hodiaŭaj krucmilitistoj.

Legu atente tiun tekston. Tio estas unu el multaj tekstoj de Biblio, kiu temas pri sinteno al aliuloj:

Vi aŭdis, ke estas dirite: Amu vian proksimulon, kaj malamu viajn malamikojn; sed mi diras al vi: Amu viajn malamikojn, kaj pregu por viaj persekutantoj; por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo; ĉar Li levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. Ĉar se vi amas tiujn, kiuj amas vin, kian rekompencon vi havas? Ĉu ne tion saman faras eĉ la impostistoj? Kaj se vi salutas nur sole viajn fratojn, kion ekstran vi faras? Ĉu ne tion saman faras eĉ la nacianoj? Estu do perfektaj, kiel ankaŭ via ĉiela Patro estas perfekta.

Ĉu necesas citi suraojn el Korano pri sinteno al neislamanoj? Vi certe konas ilin, aliaj legantoj povas esti - ne, sed hodiaŭ ĉiu kiu volas, povas trovi ilin en interreto.

Serveto (Montri la profilon) 2019-aprilo-14 05:31:59

vaaspuhr: ...Ili ne plu respektas rason, lingvon, religion,
kulturon, kaj tiel plu. ili permesas aliuloj esti supera al si.
Kulmino de supereco kaj civilizo de ili estis en 20a jarcento.....
NI , la Kristanoj, "ne plu respektas rason, lingvon, religion, kulturon"? Vere. Vaaspuhr, bonvolu provizi al ni liston de la Islamaj nacioj, kie ekzistas Judaj aŭ Kristanaj komunumoj, kies anoj vivas trankvile kaj havas ĉiujn samajn rajtojn, kiujn la Muzlumanoj havas? Ĉu ili rajtas konverti de Islameco al Kristaneco kaj partopreni sian fidon sen neniu timo de registaraj reprezalioj? KIE? Rimarku ke Usono estas Kristana nacio---sed ĈIO, kio mi ĵus demandis pri la Islamaj nacioj ekzistas ĉi tie.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-aprilo-14 06:41:11

Serveto: NI , la Kristanoj, "ne plu respektas rason, lingvon, religion, kulturon"? Vere. Vaaspuhr, bonvolu provizi al ni liston de la Islamaj nacioj, kie ekzistas Judaj aŭ Kristanaj komunumoj, kies anoj vivas trankvile kaj havas ĉiujn samajn rajtojn, kiujn la Muzlumanoj havas? Ĉu ili rajtas konverti de Islameco al Kristaneco kaj partopreni sian fidon sen neniu timo de registaraj reprezalioj? KIE? Rimarku ke Usono estas Kristana nacio---sed ĈIO, kio mi ĵus demandis pri la Islamaj nacioj ekzistas ĉi tie.
Jes, vi pravas. mi ne negas iuj de islamanoj ne respektas alireligiulojn kaj eĉ sin. en tie, kie kristanoj estas libera kaj ne ekzistas represio kiom ili respektus sin? mi pensas ke landoj kiel Ĉinujo, Japanujo kaj simile en oriento de azio kaj veršajne kelkaj islamaj landoj aŭ aliaj landoj ne ŝanĝus ĉiuaspekte multe. pri malbonaj aŭ alivorte malkristanaj ŝanĝoj [ia ŝanĝo ke ne plaĉas al vi], nun vi rigardu al Eŭropo kaj Ameriko (precipe usono kaj kanado) kiom ili jam ŝanĝadas lastatempe kaj kiu estus ĉiuaspekte situacio de ili en ekzemple sekvanta 100 jaroj? veršajne tiuj ŝanĝoj nuntempe plaĉas al vi kaj vi eble dirus ili ne estas malkristana/bona, sed laŭ mi ili estas danĝera.

vaaspuhr (Montri la profilon) 2019-aprilo-14 17:33:37

StefKo:
Ĉu necesas citi suraojn el Korano pri sinteno al neislamanoj? Vi certe konas ilin, aliaj legantoj povas esti - ne, sed hodiaŭ ĉiu kiu volas, povas trovi ilin en interreto.
Esperanto ne bezonas vortojn kiel 'Surao'.

Metsis (Montri la profilon) 2019-aprilo-15 10:45:49

vaaspuhr:Esperanto ne bezonas vortojn kiel 'Surao'.
Eble, sed ĝi ekzistas, vd. PIV-on kaj Vikipedion.

Reen al la supro