Al la enhavo

Pardonpeti

de jan aleksan, 2008-junio-27

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

jan aleksan (Montri la profilon) 2008-junio-27 12:30:02

Saluton,

demandeto: se oni aĉe aĝis, kaj ege pardonpetas, ĉu:

- pardonpetegas

- pardonegpetas?

En la unua, oni petegas. ĝi ŝjanas iom malĝentila. Sed, ĉu "pardonegpetas" eblas?

ridulo.gif

mnlg (Montri la profilon) 2008-junio-27 13:11:28

Mi opinias ke okaze de kondiĉoj kiuj postulas tiom draman solvon, indus esti klara kaj formala kaj esprimi ion kiel "mi elkore petas vian pardonon", sen uzi neformalan vortkunmetaĵon ridulo.gif

FerDamZzi (Montri la profilon) 2008-junio-27 13:37:32

Mi kredas, ke oni ne devus komplikiĝi pri la vortkonstrueco. Oni devus uzi kompreneblajn esprimojn. Do, diri "Mi kore pardonpetas" aŭ "Mi petas pardonegon" estus bona.
Nu, Ĝi estas mia unua mensaĵo, kiun mi lasas. Se mi erarus, vonvolu korektu al mi.
Mi esperas esti taŭga.

Miland (Montri la profilon) 2008-junio-27 17:09:59

Ni ja bezonas scii pli pri la situacio. Ĉiukaze, estas diversaj metodoj por peti pardonon, ekz.

1. Diru aŭ skribu 'Pardonu min.'
2. Skribu retpoŝte 'Pardonu min.' malgajo.gif
3. Skribu retpoŝte 'Pardonu min'. ploro.gif
4. Aĉetu florojn (mi ne garantias sukceson).

Sendube estas aliaj eblecoj..

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-28 11:50:51

jan aleksan:Saluton,
demandeto: se oni aĉe aĝis, kaj ege pardonpetas, ĉu:
- pardonpetegas

- pardonegpetas?
En la unua, oni petegas. ĝi ŝjanas iom malĝentila. Sed, ĉu "pardonegpetas" eblas?
ridulo.gif
Por mi 'pardonpeti' estas unu vorto, tial 'pardonpetegi' estas normala formo. Mi neniam uzus 'pardonegpeti', sed tiu formo ankaŭ eblas, kvankam ĝi estas malfacile komprenebla.
Alia interesa demando: Kiel oni aĉe aĝis? okulumo.gif

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-junio-30 08:07:15

Kiel oni aĉe aĝas?

Tute nature, iom post iom.

Ekzemple mi jam aĉe aĝas ... okulumo.gif

horsto (Montri la profilon) 2008-junio-30 19:14:56

Rudolf F.:Kiel oni aĉe aĝas?
Tute nature, iom post iom.
Ekzemple mi jam aĉe aĝas ... okulumo.gif
Vi certe tute ne taŭgas por montri tion.okulumo.gif

Mi havas demandon, mi ne certas ĉu ĝi estas stulta aŭ ne:
Ĉu ekzistas reguloj kiel afiksoj efikas al vortoj?
Ekzemple:
Ĉu la sufikso eg en la vorto pardonpetegi efikas al la tuta vorto:
pardonpet/egi
aŭ nur al pet:
pardon/petegi

Aŭ ĉu eble tiaj reguloj ne estas bezonataj?

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-julio-01 09:19:48

Jes, tiu problemo estas konata, kaj ne ekzistas regulo.

Mi povas skribi vian demandon helpe de krampoj:

Ĉu la (kunmetita) vortotrunko "pardonpeteg-" havas la strukturon (pardon(pet))eg- aŭ pardon((pet)eg)- ?

Bonŝance tiu ekzemplo ne estas tikla, ĉar la signifo estas la sama.

Belan ekzemplon de duba strukturo donas la vorto "etulo". Ĉu la strukturo estas (et(ul))o aŭ ((et)ul)o, alivorte, ĉu "ul" aŭ ĉu "et" estas la baza radiko?

Tio estas ne malgrava, ĉar de la strukturo dependas, ĉu oni devas serĉi la vorton sub "et" aŭ sub "ul" en la vortaro.

Miland (Montri la profilon) 2008-julio-01 09:33:04

Laŭ mia kompreno, en kunmetitaj vortoj, la ĉefa elemento estas la lasta.

Jen citaĵo al PMEG:

http://www.bertilow.com/pmeg/vortfarado/principoj/...

Teorie, ambiguaj vortoj eblas sed "konfuzoj nur malofte okazas en la praktiko" (PMEG)

Do, pardonpetegi = ege peti pardonon

Rudolf F. (Montri la profilon) 2008-julio-03 08:20:16

Miland:Laŭ mia kompreno, en kunmetitaj vortoj, la ĉefa elemento estas la lasta.
Kompreneble, tiu estas la baza regulo.

"Prunokuko" estas kuko kun prunoj, ne pruno el kuko.

Miland:Do, pardonpetegi = ege peti pardonon
Sed ĝuste tio estas kontraŭekzemplo, ĉar en via prava analizo "peti" estas (prave) la ĉefa vorto, do ne la lasta en la kunmetaĵo.

Se "eg" kiel lasta elemento estus la ĉefa, tiam la analizo de "pardonpetegi" devus esti "pardonpete egi".

Komparu "petveturi", kio estas laŭ la supra baza regulo analizebla kiel "pete veturi".

"Hundaro" = "hunda aro" obeas al la supra baza regulo, sed "hundego" ne, ĉar "hunda ego" estas malĝusta analizo.

La kaŭzo estas, ke kelkaj sufiksoj estas substantivecaj (kiel "aro", "ulo", ktp.), aliaj (kiel "et", "eg", ktp.) estas adjektivecaj, kaj por la lastaj ne validas la baza regulo.

Reen al la supro