Al la enhavo

Kiel distingi propoziciojn intermetitajn?

de StefKo, 2019-aprilo-28

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2019-aprilo-28 15:47:24

Kiel distingi propoziciojn intermetitajn?

Por intermeti propozicion oni povas uzi (laŭ PMEG):

1) komojn
Ĝis morgaŭ, ni esperu, la vetero pliboniĝos.
2) haltostrekojn
„Sed mi ne scias tiajn – respondis Sergejm – do mi ne povas al vi respondi”.
3) krampojn
„Mi neniam esperante drinkis aŭ trinkis (kia bedaŭro!), do mi ne scias, kion mi dirus” – respondis Metsis.

Ĉu vi scias kiun manieron selekti? Ĉu oni povas fiksi tiun principon (tia estas en la Pola):

1) komoj – malforta distingo,
2) haltostrekoj – forta distingo,
3) krampoj – tre forta distingo, kun eventualaj pliaj rimarkoj de aŭtoro)?

---------------------------
Grasaj literoj – propozicioj intermetitaj

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 14:34:47

Ne gravas, kiun vi uzas. Ĉiuj estas samaj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-aprilo-29 15:03:55

Forteco ne gravas.
1) monon - ordinara intermetita propozicio
2) haltostrekoj - rekta parolo kaj kelkaj aliaj kazoj.
3) krampoj - priskribo

Reen al la supro