Al la enhavo

Kion signifas "krompago"

de Kriketo, 2019-majo-02

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

Kriketo (Montri la profilon) 2019-majo-02 09:53:00

Mi legis en la libro Esperanto de nivelo al nivelo la sekva frazo: familia krompago de la ŝtato kaj influo alla nombro de naskiĝoj (temas pri la temaro por la ekzamenoj). Mi taksas la vorton "krompago" kiel interesan vortformadon, sed mi nenie trovis la signifon aŭ la tradukon de la vorto. Mi ne trovis ĝin en la PIV.

sudanglo (Montri la profilon) 2019-majo-02 11:13:26

Krompago por unulita ĉambro : 56 EUR (vi devas pagi pli por havi unulitan ĉambron)

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-02 21:28:50

Estas oficiala pago kaj neoficiala aldona krompago.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-03 07:54:50

sergejm:Estas oficiala pago kaj neoficiala aldona krompago.
Ne, vidu tion, kion Sudanglo diris. Sed "laŝtato" kaj "alla"? Eble "la ŝtato" kaj "al la". Alidire la krompago ŝajnas dependi de, el kiu lando oni venas kaj kiom da infanoj oni havas.

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-03 10:29:09

En Rusio tiam naskiĝas la dua aŭ plia infano la ŝtato pagas t.n. "patrinan kapitalon", sed oni povas elspezi ne por io ajn, sed nur por aĉeti hejmon, edukado kaj kelkaj aliaj aĵoj.
Verŝajne en la menciita frazo temas pri simila pago.

Urho (Montri la profilon) 2019-majo-03 12:04:39

Kriketo:[…] Mi taksas la vorton "krompago" kiel interesan vortformadon, sed mi nenie trovis la signifon aŭ la tradukon de la vorto. Mi ne trovis ĝin en la PIV.
Vi trovas la vorton ekzemple ĉe jenaj vortaroj:
lernu!-vortaro
Большие словари Бориса Кондратьев

Alazne (Montri la profilon) 2019-majo-03 18:38:07

Cómo se diría : "vive y sé feliz" en esperanto?

Reen al la supro