Al la enhavo

Lando / -io sufikso

de walfino, 2019-majo-12

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

walfino (Montri la profilon) 2019-majo-12 06:00:36

Kial mia lando estas Singapuro kaj ne Singapurio? Oni pensus ke la ĝusta uzado estus ke mi estas Singapuro kaj mi loĝas en Singapurio. Sed ne.

Kiuj landoj finas per -io kaj kiuj ne? Kiel oni scias?

sergejm (Montri la profilon) 2019-majo-12 08:07:48

Lando Singapuro konsistas nur el unu urbo Singapuro, do mankas neceso distingi ilin.
Male, ekz. Alĝerio konsistas ne nur el urbo Alĝero, do oni distingas ilin.
Ofte estas kelkaj nomoj por lando, ekz. Rusio/Rusujo/Ruslando.
Vidu vortaro, se vi dubas.

Metsis (Montri la profilon) 2019-majo-12 11:06:25

Mi preferas, ke oni skribas nur la nomon de la lando per majusklo. Alivorte oni skribas la nomon de la lingvo kaj de la loĝanto per minusklo.

Anna Löwenstein skribis iom aŭtoritatan verkon Konciza klarigo pri la landonomoj en Esperanto, en kiu ŝi klarigas la nomosistemon, kio estas ete kaosa en E-o.

Kiam temas pri Singapuro, Sergejm pravas, ekzistas nur unu nomo, kiu signifas kaj landon kaj urbon. La civitano nomiĝas singapurano.

Posta aldono:
Aliaj ĉi tiaj landoj estas
• Kenjo (lando kaj monto) → kenjano
• Kuvajto (lando kaj urbo) → kuvajtano
• Malto (lando kaj insulo) → maltano
• Nikaragvo (lando kaj lago) → nikaragvano
• Paragvajo (lando kaj rivero) → paragvajano
• Sanmarino aŭ San-Marino (lando kaj urbo) → sanmarinano

Ĝenerale mi preferas, ke oni uzus ano-formon por ĉiuj landoj, do ekz. rusiano = civitano de Rusio (россиянин aŭ россиянка). Konsekvence nomoj sen sufikso ano priskribas etnajn grupojn. Ekz. singapuranoj estas ĉinoj, malajoj, hindoj k.t.p.

Sincere,

finnlandano kaj finno

Reen al la supro