Al la enhavo

Kion vi pensas pri vikipedio ?

de Zam_franca, 2019-julio-01

Mesaĝoj: 45

Lingvo: Esperanto

baba79 (Montri la profilon) 2019-septembro-12 14:28:24

Ankoraŭ kelkaj ekzemploj de artikoloj pri gravaj nuntempaj temoj, kiuj estas mokinde (aux hontinde, dependas de vidpunkto) traktataj :
- Pri Ekologio : https://eo.wikipedia.org/wiki/Ekologio: artikolo malgranda, peca, hxaosa, kun malbela tekstarangxo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_varmi%C4%9D... kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Ventoturbino tro malgrandaj
- Pri aktualaĵoj : https://eo.wikipedia.org/wiki/Briteliro , cxu ne estas esperantistoj en Britio ? Ne estas artikolo pri la manifestacioj en Honkongo, cxu ne estas esperantistoj en cxinio ?
- Pri mondfamaj firmaoj : https://eo.wikipedia.org/wiki/Apple enhavas nur tempolinio haltanta en 2010… https://eo.wikipedia.org/wiki/Toyota tre malgranda, https://eo.wikipedia.org/wiki/Netflix , ĉu ne estas serio-spektantaj esperantistoj ?

Ktp, ktp, ktp...

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-12 16:19:29

baba79:Ankoraŭ kelkaj ekzemploj de artikoloj pri gravaj nuntempaj temoj, kiuj estas mokinde (aux hontinde, dependas de vidpunkto) traktataj :
- Pri Ekologio : https://eo.wikipedia.org/wiki/Ekologio: artikolo malgranda, peca, hxaosa, kun malbela tekstarangxo. https://eo.wikipedia.org/wiki/Tutmonda_varmi%C4%9D... kaj https://eo.wikipedia.org/wiki/Ventoturbino tro malgrandaj
- Pri aktualaĵoj : https://eo.wikipedia.org/wiki/Briteliro , cxu ne estas esperantistoj en Britio ? Ne estas artikolo pri la manifestacioj en Honkongo, cxu ne estas esperantistoj en cxinio ?
- Pri mondfamaj firmaoj : https://eo.wikipedia.org/wiki/Apple enhavas nur tempolinio haltanta en 2010… https://eo.wikipedia.org/wiki/Toyota tre malgranda, https://eo.wikipedia.org/wiki/Netflix , ĉu ne estas serio-spektantaj esperantistoj ?

Ktp, ktp, ktp...
Ne forgesu rememorigi, ke tiuj artikoloj devus estis neŭtralaj.

baba79 (Montri la profilon) 2019-septembro-14 20:12:48

La takso de la kvalito de Vikipedio laŭ la nombro da artikoloj estas trompa.
Ekz, Vikipedio enhavas pli ol 20 000 artikoloj pri asteroidoj de la ĉefa zono (vidu ci-tie) (jes, proksimume 10% de la aro de artokoloj!!) sed la artikolo pri la plej tuttempe fama teleskopo estas nur skizo!! (vidu ĉi-tie)

Same, Vikipedio enhavas pli ol 3000 artikoloj pri japanaj futbalistoj (vidu ĉi-tie), sed la artikolo pri la lasta vira futbala mondpokalo estas minimumisma, dum la artikolo pri la lasta ina futbala mondpokalo ne eĉ ekzistas!!

Ĉu ni povas fieri pri tio? Miaopinie, ne.
Tiale, ni plu laboru! Plue, kaj inteligente!

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-21 22:37:59

Ni bezonas havi almenaŭ 1 000 000 artikoloj en la Esperanta Vikipedio. Tio devus esti nia celo.

trio (Montri la profilon) 2019-septembro-22 00:33:10

Nu. Mi opinias ke la esperanta versio de la vikipedio estas tre grava projekto. Plaĉus al mi se ni vere havus pli ol miliono artikoloj. Sed mi opinias ke la kvalito pli gravas.

Mi neniam rimarkis ke estas 3000 artikoloj pri japanaj futbalistoj kiuj vere estas nur ligoj al artikoloj en la japana. Ŝajnas al mi ke japana esperantisto kiu ankaŭ estas futbal-ŝatantego opiniis ke estus interesa. Pli plaĉus al mi se tiu plenumus la paĝaron kun iom da interesaj faktoj, por ke la artikoloj estu sufiĉe grava.

Pri la asteroidoj... denove, plaĉus al mi se estus pli da informo pri la individuaj asteroidoj. Sed vidu la francan kaj vjetnaman versiojn, ĉar plejparte ili samas. Kiom diri pri asteroido sen multe da informo? Tamen, la angla metas la tutan liston kiel unu artikolo, anstataŭ 20,000. Almenaŭ aspektas ke esperanta ŝatanto opiniis ke helpus se estus pli da artikoloj, ol ke ni havu pli bonajn artikolojn.

Miaj konkludoj:
- Ni jam estas en la 3a rango de kvanto da artikoloj (>100,000). Atingi la 2-an rangon (>1,000,000) malpli gravas ol havi bonkvalitajn artikolojn, laŭ mia vidpunkto.
- Se ĉiuj legantoj de ĉi tiu forumo (ĉu 25 uloj?) plibonigus po 1 artikolo monate, post jaro ni gajnus >100 bonkvalitaĵojn. Mi opinias ke pli bona referenco por nia komunumo estas pli grava ol la "prestiĝo" esti en pli alta rango.

Imagu se 100 esperantistoj plibonigus po 1 artikolo monate? Ĉu vi havas amikojn? Bonvole varbu por pli da redaktistoj. Se oni timus esti redaktisto sed dezirus verki, bonvole sendu artikolojn al mi, kaj mi metus ĉe la vikipedio (kun aŭ sen via nomo, laŭplaĉe).

Reen al la supro