Al la enhavo

PETO PRI APOGLETERO

de aristophio, 2019-julio-08

Mesaĝoj: 1

Lingvo: Esperanto

aristophio (Montri la profilon) 2019-julio-08 12:07:38

ESPERANTO-KURSO DE UFC
http://www.esperanto.ufc.br
PETO PRI APOGLETERO
Prof. Adelson Andrade Alves Sobrinho
Nosleda2018@gmaiL.com
Estimata samideano,
Esperanto-kurso de UFC – Universitato Federacia de Cearao (Universidade Federal do Ceará), kie antaŭ 27 jaroj mi oficiale instruas Esperanton, dungita de la sama Universitato, datas de 1965. Tiu Projekto estis starigita de prof. Antônio Martins Filho – la unua rektoro kaj fondinto de UFC.
La celo de tiu letereto estas peti al vi la komplezon sendi varbleteron al nia Direktoro,prof-ro Marcos Norelle Ferreira Victor,(manofevic@yahoo.com)

(kiu respondecas pri kunordigado de la sep lingvoj ĉi tie instruataj antaŭ pli ol 50 jaroj, nome, Angla,Esperanto,Franca, Germana, Hispana, Itala kaj Portugala. Krome, antaŭ nelonge estis instruata ankaŭ la Rusa, sed, tuj post la forpaso de la instruisto de tiu lingvo, la kurso estis fermita de UFC. Mi timas ke, post mia enmeritiĝo aŭ morto, la samo okazos al nia kvindek du jara Esperanto-kurso en la Federacia Universitato de Cearao.

En nia Universitato, Esperanto estas instruata enkadre de tiel nomata Ĝenerala kunordigantejo de Fremdaj Kulturdomoj (Coordenação Geral das Casas de Cultura Estrangeira – http://casasdeculturaestrangeira.ufc.br), dank’ al iniciato de la forpasinta profesoro PAULO AMORIM CARDOSO - la unua instruisto kaj kunordiganto de Esperanto-kurso de UFC. Post ties enmeritiĝo, mi, ADELSON ANDRADE ALVES SOBRINHO, estas la ununura instruisto de la Esperanta-kulturdomo, spite de multaj antaŭjuĝoj fare de niaj profesoroj, kiuj preskaŭ nenion scias pri la graveco de starigo de Internacia Lingvo.

Pere de viaj leteroj(e-mail), karaj samideanoj,vi min helpos malfermi la okulojn de miaj kolegoj kaj tiel atendi venontan promesplenan respekton al nia celo.
Bonvole, sendu, VIALINGVE KAJ ESPERANTE, vian leteron al COORDENAÇÃO GERAL DAS CASAS DE CULTURA ESTRANGEIRA DA UFC. http://casasdeculturaestrangeira.ufc.br
Prof. MARCOS NORELLE FERREIRA VICTOR
Prof. ADELSON ANDRADE ALVES SOBRINHO
Avenida da Universidade, 2683 – Cep: 60020-181
Benfica - Fortaleza – Ceará – Brasil.
Tel.: 33667606/989150911
Koran antaŭdankon
Pro. Adelson Andrade Alves Sobrinho
Nosleda2018@gmail.com

Reen al la supro