Aller au contenu

Pri пойдём kaj пошли

de nornen, 3 septembre 2019

Messages : 10

Langue: Esperanto

nornen (Voir le profil) 3 septembre 2019 01:27:55

Karaj ruslingvaj kunforumanoj.

Mi havas demandon pri la uzo de la vortoj пойдём kaj пошли.
Ŝajnas al mi, ke la du formoj signifas "ni iru", tamen samtempe пойдём signifas "ni iros" kaj пошли signifas "ni/vi/ili iris".
Kio estas la malsameco inter tiuj du formoj, kiam uzataj kiel "ni iru"?

Ĉu oni povas uzi tiajn formojn de ĉiuj perfektivaj (совершенных) verboj?
Ekzemple, ĉu oni povas diri споём kaj спели por diri "ni kantu"?
Ĉu tiuj formoj nur taŭgas ĉe movaj verboj?

Ĝenerale, kiel formiĝas "ni X-u" formoj el perfektivaj kaj neperfektivaj verboj?

Mi kore antaŭdankas por viaj respondoj.

sergejm (Voir le profil) 3 septembre 2019 04:53:13

Ne, mi neniam pensis pri tio, sed "пошли" verŝajne estas nura verbo, kies pasinta tempo estas uzata por ordono al "ni".
Sed ni povas uzi ĝin kiel helpverbo:
Споём! = будем петь! = давай споём! = давай петь! = пошли споём! = пошли петь! = ni kantu!
"Пошли!" Esperanten ni povas traduki "Ek!" - ĝi estas ne nur "ni iru!", sed alvoko al ajna ago.
PS: "Начали!" ankaŭ eblas por tio.

nornen (Voir le profil) 3 septembre 2019 17:47:12

Dankon Sergejm,
mi kredas, ke mi nun komprenas.

Mi havas plian demandon pri aspekto (вид):

En mia lingvo, la hispana, ankaŭ estas aspektoj, tamen ne tiom forte difinitaj kiel en la rusa, kaj nur en la pasinteco.
Ekzemple:
yo sabía (neperfekta) = я знал
yo supe (perfekta) = я узнал

Fakte "yo sabía" signifas "mi sciis", tamen "yo supe" signifas "mi eksciis", "mi eltrovis".
Ĉu знал kaj узнал funkcias same en la Rusa: scii kontraŭ ekscii, eltrovi?

Ekzemple:
A: El tomate es una fruta. = Помидор это фрукт.
B: ¿En serio? Yo no sabía eso. = Серьёзно? Я не знал. = Mi ne sciis tion ĝis nun. = Ĝis nun mi pensadis, ke tomato ne estis frukto.

A: El tomate es una fruta. = Помидор это фрукт.
B: Sí, lo supe ayer. = Да. Вчера я узнал. = Hieraŭ mi eksciis tion. = Antaŭhieraŭ mi ne sciis tion, sed hieraŭ mi eltrovis tion.

Ĉu prave?

Kio pri la estonteco?

Завтра мы узнаем, кто победитель. = Morgaŭ ni ekscios/eltrovos/lernos, kio estas la gajninto.

Ĉu tio eblas?

sergejm (Voir le profil) 3 septembre 2019 20:41:19

Pri konkretaj verboj, kiujn vi uzis en la ekzemploj, vi pravas.

nornen (Voir le profil) 6 septembre 2019 16:20:19

Koran dankon al vi sergejm, vi helpas min multe por pli bone kompreni la rusan.

Mi havas pliajn dubojn, ĉifoje pri la uzo de akuzativo kaj de partitivo.

Partitivo: Я хочу риса. = Mi volas iom da rizo. = Da la tuta rizo, kiu estas sur la tablo, mi volas iom.
Akuzativo: Я хочу рис. = Mi volas la rizon. = Mi volas la tutan rizon, kiu estas sur la tablo.
Akuzativo: Я не ем рис. = Mi ne manĝas rizon. (ĝenerala eldiro)

Akuzativo: Когда я был ребёнком, я пил молоко. = Kiam mi estis infano, mi trinkis lakton. (ĝenerala eldiro)
Akuzativo: Вчера я выпил молоко. = Hieraŭ mi trinkis la tutan lakton(, kiu estis en la fridujo).
Partitivo: Вчера я выпил молока. = Hieraŭ mi trinkis iom da lakto.

Akuzativo: Ты можешь нарезать лук? = Ĉu vi povas tranĉi la cepojn (t.e. ĉiujn cepojn, kiu estas sur la tablo)
Partitivo: Ты можешь нарезать лука? = Ĉu vi povas tranĉi kelke da cepoj (t.e. ne bezone ĉiujn, sed nur la bezonatan kvanton).

Akuzativo: Я не знаю ответ. = Mi ne scias la (ununuran ĝustan) respondon.
Partitvo: Я не знаю ответа. = Mi scias neniun respondon (el la tutaĵo de ĉiuj ĝustaj respondoj).

Ĉu mi pli malpli bone uzis akuzativon kaj partitivon?
Kiajn erarojn mi faris?

- - - -

Ankaŭ aspektoj ankoraŭ kaŭzas al mi multajn dubojn.

Когда я был ребёнком, я ходил в школу. = Kiam mi estis infano, mi iradis lernejen. (kutima ago)
Вчера я сходил в школу своего сына. = Hieraŭ mi iris al la lernejo de mia filo. (unufoja finita ago)

Когда я жил в Германии, я ездил в Россию. = Kiam mi vivis en Germanio, mi vojaĝadis al Rusio. (kutima ago)
Когда я ездил в Россию, я купил папироси. = Dum miaj kutimaj viaĵoj, mi ĉiam aĉetis papirosojn. (kutima ago)

Когда чемпионат мира был в России, я поездил туда. = Kiam la mondpokalo estis en Rusio, mi vojaĝis tien. (unufoja ago)
Когда я поездил в Россию, я покупал футболки для своих детей. = Kiam mi vojaĝis al Rusio (tiun unu fojon por la mondpokalo), mi aĉetis t-ĉemizojn por miaj infanoj. (ununura ago)

Mi timas, ke miaj ekzemploj ne estas ĝustaj. Ĉu vi povus bonvole korekti miajn erarojn.

Mi antaŭdankas.

sergejm (Voir le profil) 6 septembre 2019 19:55:56

Когда я ездил в Россию, я купил папиросы
Когда чемпионат мира был в России, я съездил туда.
Sed: Поезжай в Россию на чемпионат мира!
Я поездил по России - mi veturadis en Rusio. Prepozitivo, ne akuzativo!
Vi ankaŭ povas diri поехали! - ni ekveturu!

Kогда я съездил в Россию, я покупал футболки для своих детей

nornen (Voir le profil) 12 septembre 2019 16:38:48

Grandan al vi dankon, sergejm.

Mi uzis la malĝustan perfektivan verbon поездить anstataŭ la ĝustan съездить. Mi nun lernis la malsamecon inter ili. Tamen ŝajnas, ke mi ja elektis ĝuste inter perfektivaj kaj neperfektivaj verboj, ĉar vi ne korektis aspekton. Tio rezultis pli bone ol esperite.

Kiam estas permeseble en la Rusa, forlasi subjektan personalan pronomon?
Ekzemple, ĉu mi diru "я не знаю" ĉu simple "не знаю"?
Ĉu mi demandu "ты умеешь танцевать?" ĉu simple "умеешь танцевать?"?
Se ambaŭ variantoj eblas, kio estas la malsameco.

Antaŭ multe da jaroj, mi lernadis la Rusan helpe de kunmilitiisto germandevena ruslingva. Nun mi lernas pli formale per duolingo. Kaj tio estigas kelke da dubojn.

Mia amiko (denaska parolanto de la rusa) al mi lernigis, ke la neado de "есть" estas "нету", tamen duolingo lernigas "нет".
Ekzemple: li diradis "нету воды", sed duolingo diras "нет воды" por diri "ne estas akvo"?
"нету проблем" anstataŭ "нет проблем"?
Kiu el la du estas ĝusta?

Mia amiko uzadis ofte vorton, kiun mi ne trovas en vortaro, ĉar mi ne scias kiel skribi ĝin. La vorto sonis iel kiel "нишчяк", kaj signifas ion kiel "bone, ĉio en ordo, sen problemo, OK". Ĉu tiu vorto ekzistas kaj se ekzistas, kiel oni ĝin skribas?

Mia amiko pronocadis la vorton "что" kiel "ĉoŭ", sed en duolingo la vorto prononcatas kiel "ŝto". Kio estas la malsameco?

Denove mi antaŭdankas kore.

sergejm (Voir le profil) 12 septembre 2019 17:30:02

Jes, vi povas personajn pronomojn - ja verbaj finaĵoj indikas personon. Eĉ en pasinta tempo, kiam porolas viro kaj virino ĉio estas klara.
Estas oficiala "literatura" lingvo kaj realaj parolaj dialektoj. Vi ne trovas vorton "нету" en la vortaro, sed vi povas trovi en jutubo videon "нету слова 'нету'".
Vorto kiu signifas "bona okazo" estas "ништяк".
Vorto "что" havas oficialan prononcon "ŝto", sed vi povas renkonti "ĉto" - ne vane ĝi komenciĝas per ч - tio enstas malnova prononco. Estas aliaj prononcoj.

nornen (Voir le profil) 13 septembre 2019 22:33:30

Mi denove dankas pro viaj tre helpaj klarigoj. Mi ne scias kiel al vi repagi la favoron.

Mi praktikis iom uzi vortaron kaj memori konjugaciojn kaj deklinaciojn. Por tio, mi provis traduki al la rusa la nacian himnon de mia lando.

Ĉu vi povus bonevole kontroli, ĉu mia traduko estas komprenebla kaj korekti miajn erarojn.

Mi antaŭdankas kore.

Guatemala feliz
Удачная Гватемала

que tus aras no profane jamás el verdugo,
пусть палач никогда не оскверняет твои алтари,

ni haya esclavos que laman el yugo,
пусть нет ни рабов который лижут иго,

ni tirannos que escupan tu faz.
ни тиранов который плюют тебе в лицо.

Si mañana tu suelo sagrado lo amenaza invasión extranjera,
Если завтра твою святую землю угрожает иностранное вторжение,

libre al viento tu hermosa bandera a vencer o a morir llamará.
свободный в ветрах твой флаг призовёт победить или умереть.

Пефрен:
Libre al viento tu hermosa bandera a vencer o a morir llamará;
Свободный в ветрах твой флаг призовёт победить или умереть;

que tu pueblo con ánima fiera antes muerto que esclavo será.
ибо твой народ со свирепой душой предпочтёт быть мертвым чем рабом.

- - - -
Per "пусть нет ни рабов ни тиранов", mi celis diri "estu (ekzistu) nek sklavoj nek tiranoj"...

sergejm (Voir le profil) 14 septembre 2019 01:51:38

Счастливая Гватемала aŭ Будь благословенна, Гватемала!

Пусть палач никогда не осквернит твои алтари,
Пусть не будет ни рабов, которые лижут иго,
Ни тиранов, которые плюют тебе в лицо.
Если завтра твоей святой земле угрожает вторжение врагов,
Твой свободно реющий флаг призовёт победить или умереть.

Припев:
Твой свободно реющий флаг призовёт победить или умереть;
Ибо твой народ со свирепой душой предпочтёт быть мертвым, чем рабом.

Mi ne tro rigardis hispanan tekston, google ofte tradukas pli malbone.
ánima fiera goole tradukas sovaĝa besto - дикий зверь, kio ne estas ĝuste, sed свирепая душа ankaŭ ne estas bone.
Лижут иго ankaŭ ne tro bonas, kutime oni лижут сапоги - lekas botojn
Mi trovis tradukon en la anglan, ne en la rusan

Retour au début