Aller au contenu

Japana transliterado

de AleksandrSup, 11 septembre 2019

Messages : 2

Langue: Esperanto

AleksandrSup (Voir le profil) 11 septembre 2019 18:10:25

Tre interesata demando estas kiel transliteri japanan uzante la alfabeto de Esperanto.
Nun la plej populara romanig-sistemo estas Hepburn-a sistemo, kiu funkcias kun angla elparolo.
Mi sugestas krei nova sistemo funkcanta kun elparolo de Esperanto. Ekzemple, skribi ne 'kyu' sed 'kju', ne 'shi' sed 'ŝi', ne 'tsu' sed 'cu', ktp...
Kio vi pensas?

Metsis (Voir le profil) 12 septembre 2019 08:00:59

La Hepburn-a translitera sistemo estas nur unu inter multaj. Por aliaj lingvoj jam ekzistas aliaj – kaj ankaŭ por la angla estas aliaj. Oni jam kelkfoje diskutis pri ĉi tio ĉi tie en Lernu, vd. ekz. ĉi tiun fadenon. Sume ne uzu la Hepburn-an sistemon kun la espa.

Eta problemo estas longaj vokaloj de la japana. Ekz. kiel Esperantigi la frazon ありがとうございます ? Unu ebleco estas "arigatō gozajmasu", kie ō montras longan o-vokalon (laŭ la lingvistika kutimo) kaj j, ke temas pri diftongo "aj" (laŭ la espa maniero).

Ne, mi ne posedas la japanan.

Retour au début