Al la enhavo

Pri ellerni

de Zam_franca, 2019-oktobro-22

Mesaĝoj: 15

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 10:19:28

La Zamenhofa Esperanto enhavis tiun vorton, kion mi ne konas : el.lern.i
Kial estas "el" tie? "el" estas por la oriento kaj por la ejoj, ĉu ne?

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 10:25:44

Ne. PIV klarigas ellerni kiel "lerni ĝis plena sciado". Laŭ la vortaro de Lernu
  • lerni : (fr) apprendre
  • ellerni : (fr) apprendre à fond

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 10:37:59

Koran dankon, mi konis la tradukon, sed mi ne komprenis kial estas la prefikso "el" tie.
Ĉu do signifas, se mi bone komprenas, ke "el" volas diri lerni ĝis oni ne plu kapablas lerni ĉar oni konas tute la lerneblan lingvon?

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 10:54:40

"el/lern/i" estas laŭelementa traduko de rusa "вы/уч/ить". Estas simila germana vorto.

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 11:09:37

El vortaro.net:

el.
(...)
III- Pref. montranta:
(...)
2 Ĝisfinan plenumon de ago: eltrinki botelon; ellerni (tute plene lerni); elkreski; elfini; elĉerpi (ĉerpi, ĝis nenio restas); elkoni; ellabori (labori ĝis perfekteco); elaŭskulti (ĝisfine); elpagi (tute pagi); elmortigi; elporti (ĝisfine toleri); eluzi (uzi ĝisekstreme, difekti per la uzado); elfrotita (forigita, difektita per la frotado); elbruli; elbaki; neniu povas liajn okulojn elteni.
RIM. Oni ne ĉiam povas uzi el en tiu senco, ĉar povas ekzisti konfuzo inter la propra k la aspekta signifoj de el (ekz. eldoni); oni provis aliajn pref-ojn (tra-, sat-, fin-, tut-), sed neniu estis sufiĉe taŭga, por ĝeneraliĝi.
(...)

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 11:55:10

Por kompletigi tion, kion Stefko jam citis…

La verboj en la espa kutime montras unuopan, mallongan agon.

Por longigi la agon oni uzas la sufikson -adi. Ekz. viziti (unu vizito) → vizitadi (ofte aŭ regule viziti).

Por montri, ke temas pri multaj agoj, oni uzas la prefiksojn pri- kaj tra-. Ekz. serĉi (rigardi, palpi, sin movi, por ekscii, kie estas iu aŭ io) → priserĉi (esplori lokon, por malkovri ion, kio povas tie troviĝi, aŭ kies ĉeesto tie estas suspektata). Atentu troan uzon kaj evitu la pri-ismon!

Por montri, ke temas pri ago, kiu daŭras ĝis fino, oni uzas la prefikson el-. Ekz. trinki el botelo (trinki kelkajn glutojn) → eltrinki botelon (trinki la tutan enhavon de la botelo).

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 13:17:36

Mi dankas vin. Ĉu la "el" de eldoni kaj eliri estas la samaj ? Se mi bone komprenis, ne.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 16:24:04

Z zorgis prefikso de la komenco de ago ek- sed forgesis pri prefikso de la fino.
Dekomence oni simple tradukis elementojn de rusaj vortoj:
Вы-учить язык - el-lerni lingvon
Вы-йти из комнаты - el-iri el ĉambro
Вы-пить воду - el-trinki akvon
Вы-ловить рыбу - el-kapti fiŝon
Вы-писать газету - el-skribi ĵurnalon => aboni ĵurnalon
Из-дать книгу - el-doni libron

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 16:24:06

La mesaĝo estas kaŝita.

StefKo (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 17:19:26

Zam_franca:Mi dankas vin. Ĉu la "el" de eldoni kaj eliri estas la samaj ? Se mi bone komprenis, ne.
El vortaro.net:
"
eldoni
1 doni elen: li kondamnis ilin, eldonis ilin al la buĉado; eldoni tonon.
2 Publikigi k aranĝi la vendadon de verko: ĉiu povas nun mem eldoni ĉiujn necesajn verkojn; multaj petas, ke mi komencu eldonadi la adresarojn de la «promesintoj»; vortaroj eldonitaj de la firmo E. Verlag
"
eliri - 6 signifoj en vortaro.net, do kiel ĝi povas signifi la samon?

Reen al la supro