Al la enhavo

Fermita

La vira sufikso -iĉ-.

de Jxusteno, 2019-novembro-22

Mesaĝoj: 66

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 15:04:39

En la modernan efektivan lingvouzon eniĝis la sufikso -iĉ-. Kredeble ĝi baldaŭ estos oficialigita fare de la Akademio de Esperanto. Laŭ mi, estas problemo tio, ke oni ĝin foje malĝuste uzas, rompante la principon de sufiĉo kaj neceso (ekzemple, diri "edziĉo" estas malĝuste, ĉar la vorto "edzo" per si mem estas iĉa). Tamen tiun ĉi sufikson oni povas uzi ĉe la seksneŭtralaj vortoj, kiam tio necesas por pli da klareco. Ekzemple, kiam oni diras "ano", "estro", "ido", "isto", "ulo", "amiko", "kato", "najbaro", "orfo" k. t. p. la sekso ne estas precizigata. Tamen oni povas precizigi la inan sekson per aldonado de la sufikso -in-: anino, estrino, idino, istino, ulino, amikino, katino, najbarino, orfino. La sufikso -iĉ- povas funkcii simile, sed por precizigi la viran sekson: aniĉo, estriĉo, idiĉo, istiĉo, uliĉo, amikiĉo, katiĉo, najbariĉo, orfiĉo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 17:57:14

Kredeble ĝi baldaŭ estos oficialigita fare de la Akademio de Esperanto.
* Bv diri miakrede
Laŭ mi, estas problemo tio, ke oni ĝin foje malĝuste uzas, rompante la principon de sufiĉo kaj neceso (ekzemple, diri "edziĉo" estas malĝuste, ĉar la vorto "edzo" per si mem estas iĉa). Tamen tiun ĉi sufikson oni povas uzi ĉe la seksneŭtralaj vortoj, kiam tio necesas por pli da klareco. Ekzemple, kiam oni diras "ano", "estro", "ido", "isto", "ulo", "amiko", "kato", "najbaro", "orfo" k. t. p. la sekso ne estas precizigata
Ne, la sekso/genro ja estas precizigata. Vi ne komprenis la tutlingvon zamenhofan, aŭ vi simple ne ŝatas la esperantan gramatikon, kaj pensu vi tiel, estu vi libera.
Se la sekso estas dirinda, oni povas aldoni "-in" aŭ se estas direnda "vir-" : ĉevalidon havis la ĉevalino kaj la virĉevalo. En ĉi tiu ekzemplo, la sekso de la ĉevalido ne gravas, do mi ne skribis ĝin. La seksojn de ĝiaj gepatroj mi skribis, ĉar ŝajnis al mi pli direnda ol ĝia propra.

Jen interesaj skribaĵoj, el... lernu.net :
Tia ĉi uzo de li estas iafoje rigardata kiel seksa diskriminacio, sed estas fakte nur gramatika afero. Oni uzas li ne ĉar oni ignoras virinojn, sed ĉar li estas dusignifa: vira kaj sekse neŭtra. Tio ja povas iafoje kaŭzi malklaraĵojn. Tiam oni ne hezitu esprimi sin pli klare per ekz. ŝi aŭ li, tiu, tiu persono k.s..
VIR estas uzata prefiksece por montri viran sekson. Komparu kun la sufikso IN. Oni tiel povas uzi VIR nur ĉe io, kio povas havi sekson, kaj nur ĉe vortoj, kiuj ne estas viraj jam per si mem.

VIR estas prefiksece uzata precipe ĉe bestaj vortoj: virĉevalo, virkato, virbovo, virhundido, virbesto.

Ankaŭ ĉe homaj vortoj oni povas uzi VIR prefiksece: virhomo, virprezidanto, virsekretario. Sed ĉe homaj vortoj oni normale preferas uzi VIR kiel adjektivon: vira homo, vira prezidanto, vira sekretario.

Tre ofte oni tamen forlasas VIR, kvankam temas pri virbesto aŭ virhomo.
Ĉu tiujn tekstojn pri gramatiko jam legis vi? Mi forte dubegas ja!


Kial vi ne defendas E-on miapense :
- vi agadas por diskonigi reformon kaj ne por diskonigi Esperanton
- vi ne ŝatas ĝian gramatikon, ĝiajn malbonaĵojn
- vi ne zorgas pri pensi ĉu indas aŭ ne reformi centjaran lingvon, kiu posedas literaturon, kulturon, kaj tiel plu, kaj kies la gramatiko, same ties de la angla aŭ de la franca, ne ŝanĝiĝis kiel vi ambiciadas dum pli ol 130 jaroj!

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:06:52

La Akademio iam oficialigis la afiksojn -aĉ-, -end-, -ism-, mis-. Ĉu tio ĉi malebligis komprenadon de la Fundamenta Krestomatio?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:07:32

Ĉu tio ĉi malebligis komprenadon de la Fundamenta Krestomatio?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:10:02

Sed tamen efektiva problemo de la Esperanto-movado estas ne iuj bagatelaj gramatikaj detalaj, sed malĝentiluloj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:24:30

Jxusteno:Sed tamen efektiva problemo de la Esperanto-movado estas ne iuj bagatelaj gramatikaj detalaj, sed malĝentiluloj.
Ho, mi estas "malĝentilulo"... Mi nur defendas mian lingvon, kiu povus estiĝi via ankaŭ.
Konsideru, mi petas, Esperanton same vi konsideras vian denaskan lingvon : Esperanto estas lingvo. Vi volas reformi tutan lingvan sistemon, kiu eĉ se ĝi ne estas perfekta, funkcias bone.

Ĉesu rubumi en tiu forumo tiel, ĉesu krei multege da tutsamaj fadenoj, komprenu, ke Esperanto ne estas perfekta kaj batalu kontraŭ diskriminacio aliloke ol ĉi tie, ĉar vi neniun helpas tie, krom la reformistoj.


"end" venas rekte el "ind". "aĉ" venas el la latina kaj kelkfoje el la latinida lingvaro. "ism" estas unu el la plej internacia sufikso.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:54:35

Pli ĝuste kredeble estus diri, ke -end- venas el la lingvo "Ido"...

Se la problemo estas nur en tio, ke la sufikso -iĉ- ne havas etimologion en la aliaj lingvoj, menciindas la tabelvortoj kaj la vorto "edzo"...

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 20:57:30

"Riĉigadi la lingvon per novaj vortoj oni povas jam nun, per konsiliĝado kun tiuj personoj, kiuj estas rigardataj kiel la plej aŭtoritataj en nia lingvo, kaj zorgante pri tio, ke ĉiuj uzu tiujn vortojn en la sama formo; sed tiuj ĉi vortoj devas esti nur rekomendataj, ne altrudataj; oni devas ilin uzadi nur en la literaturo; sed en korespondado kun personoj nekonataj estas bone ĉiam peni uzadi nur vortojn el la « Fundamento » ĉar nur pri tiaj vortoj ni povas esti certaj, ke nia adresato ilin nepre trovos en sia vortaro. Nur iam poste, kiam la plej granda parto de la novaj vortoj estos jam tute matura, ia aŭtoritata institucio enkondukos ilin en la vortaron oficialan, kiel « Aldonon al la Fundamento »"
http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/an...

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-novembro-22 21:01:09

Eble vi ne estas malĝentilulo, tial bonvolu pardoni min, se mi ion malĝuste kaj ofende diris, sed mi ne estas kontraŭ la Fundamento de Esperanto. Mi konsiliĝis kun akademianoj por uzi la sufikson -iĉ-.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-novembro-22 21:02:15

Jxusteno:Pli ĝuste kredeble estus diri, ke -end- venas el la lingvo "Ido"...

Se la problemo estas nur en tio, ke la sufikso -iĉ- ne havas etimologion en la aliaj lingvoj, menciindas la tabelvortoj kaj la vorto "edzo"...
Ĉu vi komprenas la grandegecon, la kolosecon de via reformo? Ne estas unu vorto aŭ du, estas reformo. Kaj ĝi havas nomon, "aĉ-ismo".
Vi ne akceptas Esperanton miaopinie, ĉar vi ne akceptas ĝiajn malbonaĵojn.


* "iĉ-ismo".

Reen al la supro