Al la enhavo

Ĉu la elpensita komunslava lingvo estas danĝera por la homa societo?

de Jxusteno, 2019-decembro-12

Mesaĝoj: 17

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-12 17:20:31

Ĉu tio ĉi kaŭzas danĝeran senton de unueco inter la slavoj kaj aparteco for de la neslavoj.

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-12 17:51:53

1. Estas multaj projektoj de komuna slava lingvo.
2. Nome pri interslava: ĝi estas facile komprenebla por slavoj, sed malfacile parolebla.
a. ĝi havas du skribsistemojn latinan kaj kirilan kaj ne ĉiam unu litero = unu sono
b. Dum aldono de sufiksoj kaj finaĵo radiko povas ŝanĝiĝi kaj ne tiel kiel en denaska lingvo.
c. ĝi ankoraû havas ne stabilan vortaron, ekz. ŝanĝiĝis vorto por submarŝipo

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-12 18:27:37

sergejm:1. Estas multaj projektoj de komuna slava lingvo.
2. Nome pri interslava: ĝi estas facile komprenebla por slavoj, sed malfacile parolebla.
a. ĝi havas du skribsistemojn latinan kaj kirilan kaj ne ĉiam unu litero = unu sono
b. Dum aldono de sufiksoj kaj finaĵo radiko povas ŝanĝiĝi kaj ne tiel kiel en denaska lingvo.
c. ĝi ankoraû havas ne stabilan vortaron, ekz. ŝanĝiĝis vorto por submarŝipo
Ĉu la listigaĵo iom malplimultigas la danĝeron?

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-12 18:29:29

La nestabila vortaro tamen povas iomete ĝojigi. La interslava espereble baldaŭ tute estingiĝos kaj cedos al Esperanto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-12 20:04:19

Iu arabo parolas unu el la multajn arabajn lokajn dialektojn kaj ofte ankaŭ la "literaturan araban" (la komuna oficiala araba lingvo, laŭ la franclingva dirmaniero).
Eĉ se estas ege malfacila, iu, kiu deziras komuniki kun ajn gearaboj povas simple lerni la araban. Tiu ankaŭ povas lerni alian lingvon parolatan ie en la araba landaro (kiel la franca).
Mi kredas, ke la gearaboj ne speciale sentas sin arab.in.o antaŭ sin senti egipto, omanano aŭ marokano.
Ili ne malpli sentas sin "homaranoj" ol la aliaj homoj (kiuj ankaŭ ja ne sentas sin homaranoj)

sergejm (Montri la profilon) 2019-decembro-12 20:32:32

Araboj havas komunan religion, kaj Korano estas skribita en lingvo kiu konserviĝiis kiel "literatura araba".
Slavoj havas malsamajn religiojn (kvankam ili estas ĉefe kristano, sed dividitaj je ortodoksuloj kaj katolikoj).
Ortodoksa eklezio uzas eklezian slavan, sed ĝin studas precipe nur ekleziuloj.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-12 20:44:06

sergejm:Araboj havas komunan religion, kaj Korano estas skribita en lingvo kiu konserviĝiis kiel "literatura araba".
Slavoj havas malsamajn religiojn (kvankam ili estas ĉefe kristano, sed dividitaj je ortodoksuloj kaj katolikoj).
Ortodoksa eklezio uzas eklezian slavan, sed ĝin studas precipe nur ekleziuloj.
Estas esceptoj : ekzemple Libane ne estas nur la islama religio kaj muzulmanoj, estas ankaŭ kristanoj.
Vi diris, ke la gearaboj estas pli proksmigitaj pro la religio. Eble ja. Fakte fortigas tion, kion mi diris. Eĉ se la gearaboj estas proksimaj kulture, ili ne estas apartan grupon homare, ĉiukaze ne vere pli ol aliaj.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-decembro-12 21:08:09

Mi ne aŭdacas esprimi mian propran opinion, sed ebriaj siberiaj ursoj supozas, ke por la nuntempa civilizacio pli danĝeras trudiĝemaj pederastoj, por kiuj ŝajne ne sufiĉas plezurigi proprajn anusojn kaj kiuj deziras, ke la tuta homaro fariĝu pederastoj.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-12 21:19:14

Mi dubas, ĉu ĉiuj ordinaraj araboj flue parolas la lingvon de Korano...
Eble parte (nur parte) la arabojn unuigas islamo, kvakam ekzistas ja diversaj religiaj fluoj. Ekzemple, radikalaj teroristoj kaj relative pacaj araboj ne toleras unu la alian, kvankam ambaŭ grupoj opinias sin islamanoj (nu, kiel la pacaj loĝantoj povas toleri murdistojn, minacantajn eksplodigi iliajn hejmojn?). En ĉi tiu situacio nek la komuna lingvo, nek la ŝajna religia unueco povas kunigi arabojn...
Estas menciinde, ke la literatura araba, se ĝi efektive estas vaste konata kaj vaste uzata ne nur en preĝoj kaj diservo, sed ankaŭ en ordinara interkomukiĝo, estas tra-miljara heredaĵo, sed ne artefarita unuigilo de homoj, parolantaj je lingvoj, apartenantaj al la sama lingvofamilio.
Kompreneble, ke mi estas ne kontraŭ la interslava mem (ĉu iuj personoj efektive estas kontraŭ iu lingvo, t. e. ĉifrilo de sciaĵo?), sed kontraŭ aliaj akompanataj aĵoj, nome naciismo kaj ŝovinismo, ĉar pri tiu ĉi lingvo povas ekinteresiĝi tut-slavanaristoj, estantaj kontraŭ ĉiuj neslavoj, kaj iom post iom trudi siajn aĉajn ideojn al multego da slavoj. Se mi ne eraras, en Turkujo okazis reformo de la turka, kiam "surtroniĝis" naciisma (eĉ naziisma! ĉu vi scias, kion tiu ĉi registaro faris al la grekoj, hebreoj, kurdoj ktp? eble estas ĝuste diri, ke en Turkujo estis holokaŭsto...) registaro, kies estro estis Mustafa' Ataturk' (turke: Atatürk); kaj la Organizaĵo de la Turka Lingvo (turke: Türk Dil Kurumu (TDK)) okupis sin je "tjurkigado" kaj "purigado" de la lingvo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-12 21:25:48

IgorSokoloff:Mi ne aŭdacas esprimi mian propran opinion, sed ebriaj siberiaj ursoj supozas, ke por la nuntempa civilizacio pli danĝeras trudiĝemaj pederastoj, por kiuj ŝajne ne sufiĉas plezurigi proprajn anusojn kaj kiuj deziras, ke la tuta homaro fariĝu pederastoj.
Mi estas kontraŭ drinkado kaj fumado.
Ĉu la drinkemuloj volas, ke la tuta homaro malsobriĝu, kiel ili?

Reen al la supro