Al la enhavo

Ĉu la tradicia uzo de la pronomo "li" koncerne personon, kies sekso estas nekonata, efektive estas neakceptebla?

de Jxusteno, 2019-decembro-19

Mesaĝoj: 6

Lingvo: Esperanto

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 05:40:21

Laŭ mi, tia tradicia uzo ne estas malbona. Mi klarigu kaj pravigu mian opinion. Kiel ni scias, la pronomoj en Esperanto dependas de la sekso, aĝo, kaj uleco/aĵeco. Ni nun imagu ke la pronomoj dependas ne de tiuj ĉi aferoj, sed ekzemple de l' okulkoloro: bruna - bi, blua - gi, griza - ĵi, verda - zi; por la objektoj, bestoj kaj infanoj - ĝi. Ni imagu ankaŭ tion ke por persono, kies okulkoloro estas nekonata oni uzas la pronomon "zi" ("verdokulan" pronomon), ĉu oni do anoncus tian uzon maljusta? Laŭ mi, estus neprudente opinii, ke tia uzo estas neakceptebla. Do, uzi la pronomon li koncerne homon, kies sekso estas nekonata, ankaŭ ne estas maljuste. Ekzemple, "Hieraŭ mi vidis iun homon. Mi ne scias, al kiu sekso li apartenas".

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-19 16:37:12

Nek mi vidas problemon kun tia uzado de "li".
Bezone estas akcepti, ke "li" ne estas nur vira pronomo, sed "defaŭlta" pronomo, dum "ŝi" estas nur virina kaj "ĝi" (nuntempe) nur aĵa aŭ besta. Tio signifas, "ŝi" devige rilatas al virino, sed "li" ne devige al viro.
El la kvin naturaj lingvoj de la Fundamenta gramatiko, miascie ĉiuj uzas virajn formojn ankaŭ kiel defaŭltajn formojn. La angla hodiaŭ ne plu tiom danke al la singulara they, sed en la tempo de Z ja.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-decembro-19 16:58:43

Ĉu ni do diras "Where are they?" aŭ "Where is they"?

nornen (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:06:55

Zam_franca:Ĉu ni do diras "Where are they?" aŭ "Where is they"?
Laŭ Vikipedio (atentu!) oni diras "where are they?", tio estas plurala pronomo kaj plurala verbo por singulara rilatato.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:52:29

Zam_franca:Ĉu ni do diras "Where are they?" aŭ "Where is they"?
Estas ĝuste diri "Where are They?", ĉar gramatike "They" tamen restas multenombra. Oni ja diras "Where are you?" eĉ kiam oni turnas sin nur al unu persono.

Jxusteno (Montri la profilon) 2019-decembro-19 17:53:43

nornen:Nek mi vidas problemon kun tia uzado de "li".
Bezone estas akcepti, ke "li" ne estas nur vira pronomo, sed "defaŭlta" pronomo, dum "ŝi" estas nur virina kaj "ĝi" (nuntempe) nur aĵa aŭ besta. Tio signifas, "ŝi" devige rilatas al virino, sed "li" ne devige al viro.
El la kvin naturaj lingvoj de la Fundamenta gramatiko, miascie ĉiuj uzas virajn formojn ankaŭ kiel defaŭltajn formojn. La angla hodiaŭ ne plu tiom danke al la singulara they, sed en la tempo de Z ja.
Dankon. La pronomon "ĝi" oni tradicie povas uzi ankaŭ koncerne infanon.

Reen al la supro