Al la enhavo

E.D.E.

de Matilda 69, 2006-aŭgusto-15

Mesaĝoj: 30

Lingvo: Esperanto

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-24 18:39:35

La ideo de partio promociante Esperanton kiel pontlingvo en Eŭropo plaĉas al mi. Sed mi opinias ke tia partio devas esti partio de nur ĉi tiu temo. Mi ne konsentas al la moratorion pri la instruado de la angla en bazlernejoj. La angla estas tro utila profesie, ne nur por denaskaj parolantoj.
Gravas ke oni ne egalu promociadon de Esperanton al malkuraĝigi la anglan. La propono pri bazlernejoj ne nur malsukcesos, sed, aldone, pli grave, la reago povus malutili Esperanton.
Do ni promociu E-on kiel utila pontlingvo, dezirebla por multaj kialoj kaj precipe tradukado. Sed ne ataku iun ajn lingvon kiel E-istoj. Tio estus kaj malsaĝa kaj malutila!

anselmi (Montri la profilon) 2008-marto-25 22:09:12

Miland:Mi ne konsentas al la moratorion pri la instruado de la angla en bazlernejoj. La angla estas tro utila profesie, ne nur por denaskaj parolantoj.
Do vi preferas ke la angla sidas kiel la unua fremda lingvo. Chu vi ne volas ke la homoj unue elektas sian preferan lingvon ?

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-25 22:35:17

Unue, mi ne kreis la preferojn de la italianoj. Sed mi komprenas ilian kialon; ne ĝustas por la E-o movado renversi ĝin.

Due, se iuj ajn preferas la francan aŭ la rusan, ekzemple, kiel dua lingvo, estas ilia afero; ne ĝustas ke E-o malhelpu ilin per moratorio.

Mia punkto estas ke promociado de E-o ne bezonas malhelpi aliajn lingvojn, ĉu la anglan, la francan, ktp .
Ni plej bone helpos la movado per helpemaj agoj. Ekzemple: paralela (limigita) E-o traduk-servo en Eŭropo aŭ ĉe la UN, por pruvi al aliaj homoj ke traduk-servo bazita sur E-o kiel pont-lingvo funkcias pli bone ol la kutiman.

guyjohnston (Montri la profilon) 2008-marto-26 00:02:02

RiotNrrd:Se tie estas "esperanta partio", tiam esperanto ne plu estas neŭtrala. Tiu ne plaĉas al mi.

Se tie estas partio kiu promocias esperanton, tiam esperanto estas ankoraŭ neŭtrala. Tiu estas bona, kaj plaĉas al mi.

Tie estas diferenco.
Jes, mi sam-opinias.

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-marto-27 19:46:24

Mi volas memorigi vin ke partioj ne luktas nur por unu celo, ili batalas por pluraj aliaj kaj fremdaj aferoj (sano, sekuro, edukado kaj ktp). Sekve, la "Esperanta" partio devos havi sian vidpunkton kiun ne ordo-rilate la Esperantujo kongruas. Tial, mi pensas ke estas terura ideo, ĉefe por la esperantistaro kiu jam de longe batalas por montri ke esperanto estas pluralo, ke ĝi donas al ni liberecon, neniel tion kion la E.D.E pripensas.

Sammondane,
Ĥod

Trold (Montri la profilon) 2008-marto-28 13:29:58

Rodrigoo:Mi volas memorigi vin ke partioj ne luktas nur por unu celo, ili batalas por pluraj aliaj kaj fremdaj aferoj (sano, sekuro, edukado kaj ktp).
Ĉu vi jam leĝis la programon de E.D.E?
E.D.E temas nur pri lingvaj kaj demokratiaj rajtoj. Mi pensas ke estas bone almenaŭ tiel krei disputo pri lingvo en politiko. La lingvo esperanto mem devas esti neŭtrala sed ciu povas uzi ĝin kiel oni volas kiel en aliaj lingvoj. E.D.E estas tre bona laboro kaj mi ĝojas ke iuj faras tiun gravan laboron...

anselmi (Montri la profilon) 2008-marto-29 12:21:42

Trold:E.D.E estas tre bona laboro kaj mi ĝojas ke iuj faras tiun gravan laboron...
Mi estas kontenta ke Trold samopinias kun la EDE-anoj.
Ĉu vi scias ke ĉeestas sur nia retejo multajn naciajn tradukojn de nia programo ? Se vi volas esperante babili kun la EDE-aj samideanoj, aliĝu senpage al nia dissendolisto
aŭ skribu al mia retadreso :
manselmi@esperanto-nord.org
Marc ANSELMI

Eŭropo Demokratio Esperanto

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-aprilo-07 15:28:36

Nuntempe mi ne havas sufiĉan da libertempo por legi tiel atente kiel taugas por tia serioza afero, tial mi petas kelkajn klarigojn bonvole.
Ĉu la ideo estas partio kies la kandidatoj estos esperantistoj kiuj luktos pro la lingva demokracio kaj aliaj kadidataĵoj? Aŭ ĉu vi volas krei komision kiu prezentos al la alipartiaj kandidatoj proponojn pri la lingvaĵoj?

Sammondane,
Ĥod

trojo (Montri la profilon) 2008-aprilo-17 04:22:04

Miland:Unue, mi ne kreis la preferojn de la italianoj. Sed mi komprenas ilian kialon; ne ĝustas por la E-o movado renversi ĝin.
La voĉdonantaro de Eŭropo rajtas renversi leĝojn laŭ sia volo, ĉu ne? Se ili volonte subtenos la "esperantan partion", tio okazos, ne pro dekreto de la Movado, sed tute demokratie.
Due, se iuj ajn preferas la francan aŭ la rusan, ekzemple, kiel dua lingvo, estas ilia afero; ne ĝustas ke E-o malhelpu ilin per moratorio.
Se Esperanto estas ies dua lingvo, ties tria lingvo estos multe pli facile lernata. Fakte, tiom pli facile, ke por lerni la francan, unu jaro da Esperanto plus du jaroj da la franca pli efikas ol tri jaroj da la franca sole.

Laŭ mi estus plej logike do, se Esperanto estus ĉies dua lingvo.

Miland (Montri la profilon) 2008-aprilo-21 18:46:36

trojo: La voĉdonantaro de Eŭropo rajtas renversi leĝojn laŭ sia volo, ĉu ne? Se ili volonte subtenos la "esperantan partion", tio okazos, ne pro dekreto de la Movado, sed tute demokratie.
La "esperantan partion" ne parolas por ĉiuj E-istoj, kaj ne indus ke la publiko konfuzi unu opinio jun la tuta movado.

trojo: Se Esperanto estas ies dua lingvo, ties tria lingvo estos multe pli facile lernata. Fakte, tiom pli facile, ke por lerni la francan, unu jaro da Esperanto plus du jaroj da la franca pli efikas ol tri jaroj da la franca sole.

Laŭ mi estus plej logike do, se Esperanto estus ĉies dua lingvo.
La rezulto de la konata 'unu jaro plus tri' eksperimento nur vidiĝis en la pli mallertuloj. Sed temas pri libereco kaj naturaj rajtoj. Se la gepatroj mem volas tiel, bone; alie, estus trudo en iliaj naturaj rajtoj pri la edukado de siaj infanoj.

Reen al la supro