Al la enhavo

Fermita

Nekredeblaĵo

de Zam_franca, 2020-januaro-14

Mesaĝoj: 345

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-10 20:37:23

IgorSokoloff:Ho ne, Zamčik, eraras ĝuste vi, se vi reale opinias, ke "Le Monde" nur eraris pri Serbio.
Ĉi-gazeto, samkiel aliaj okcidentaj "main-stream" komunikiloj, ne eraris, sed konscie kaj intence kalumniis kontraŭ serboj.
Kaj ankaŭ nuntempe "Le Monde", samkiel multaj aliaj okcidentaj komunikiloj, dependaj de sialandaj "establishments", restas obeema propagandilo de la novkoloniisma "okcidenta civilizacio".
Koncerne al Sirio, aŭtoroj de "Le Monde", samkiel aŭtoroj de aliaj okcidentaj komunikiloj, mensoge akuzis Baŝar'on Asad'on pri ĥemiaj atakoj, kvankam ili certe sciis, ke tiujn "ĥemiajn spektaklojn" aranĝis t.n. "Blankaj kaskoj", trupeto da aktoraĉoj, kiun kreis kaj sponsoras la brita "establishment".
Koncerne la protestojn en Honkongo, aŭtoroj de "Le Monde", samkiel iliaj kolegoj en aliaj okcidentaj komunikiloj, ŝakalece jelpis al la ĉinia registaro, kvankam ili certe komprenis, ke tiujn protestojn instigis kaj sponsoris Usono kaj Britio.
Le Monde, "novkoloniisma" gazeto, ĉu vere? Oni do povus imagi, ke ili estas la 'marionetoj' de NATO kaj 'Usonaĉo'.
Bonvolu legi la komencon de la jena artikolo: Les Etats-Unis jugent la CPI « irresponsable » pour son enquête sur l’Afghanistan
https://www.lemonde.fr/international/article/2020/...
via Le Monde

Ĉu estas partiana vidpunkto? Miapense, Le Monde tie uzis neŭtralan vidpunkton.

Jes, britaj militistoj farigis la ĥemiajn atakojn en Sirio. Tio estas tiel vera, kiel la fakto, ke la sturmon de la krimea parlamento ne okazigis rusujaj militistoj. Ĉi-lasta afero estas la plej bona ekzemplo de nediskutebla fakto. Neniuj rusujaj militistoj invadis Krimeon, tial Putino donis medalojn al ili.

La ĉina registaro volis ŝanĝi unu el la "du sistemoj" por ke ĝi iĝu iom pli sama al la alia.
Tial la honkongaj protestoj ekis.
Ili estis pli-malpli oficiale subtenataj de Usono fakte, kaj se mi bone memoras Britujo ne multe agis diplomatie por helpi la protestantojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-11 13:46:58

Febla estas via argumentado, Zamčik, kaj vi certe komprenas tion.
Fakte, interrilatoj de Usono kaj Eŭropo similas al interrilatoj de tigro Shere Khan kaj ŝakalo Tabaqui en "The Jungle Book".

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-11 13:47:44

Intervjuo de siria prezidento Baŝar Asad en franca komunikilo "Paris Match":
https://www.parismatch.com/Actu/International/Bach...

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-11 15:20:32

IgorSokoloff:Febla estas via argumentado, Zamčik, kaj vi certe komprenas tion.
Fakte, interrilatoj de Usono kaj Eŭropo similas al interrilatoj de tigro Shere Khan kaj ŝakalo Tabaqui en "The Jungle Book".
Mi ne havas vian talenton por fari tiel strangajn komparojn.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-11 15:26:31

IgorSokoloff:Intervjuo de siria prezidento Baŝar Asad en franca komunikilo "Paris Match":
https://www.parismatch.com/Actu/International/Bach...
Pri tiu intervjuo mi jam aŭdis en la kanalo "I24", kiam la interjvuinto li mem estis intervjuita de ĵurnalisto de tiu kanalo; kaj mi pensas, ke ne estas nepre utilega provi defendi la kelkajn bonaĵojn de dikatoro, kaj ke Asado estas simple nedefendebla; li ne meritas respekton, kaj tio estas vera por ĉiaj diktatoroj, ne gravas se ili estas amikoj de Rusujo aŭ amikoj de Usono: ili ne meritas respekton, ili simple foriru.

Plie, Asado estas murdistega diktatoro; sendube li havas malfeliĉajn rekordojn en ĉi-jara historio.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-11 16:33:06

Ĉu haveblas realaj pruvoj kontraŭ Asad, krom "nudvortaj" asertoj de okcidentaj regantoj, funkciuloj kaj komunikiloj?
Ĉu vi reale kredas je "ĥimiaj atakoj"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-11 16:45:28

IgorSokoloff:Ĉu haveblas realaj pruvoj kontraŭ Asad, krom "nudvortaj" asertoj de okcidentaj regantoj, funkciuloj kaj komunikiloj?
Ĉu vi reale kredas je "ĥimiaj atakoj"?
https://news.un.org/fr/story/2014/03/285662-syrie-...

Jes, mi kredas, ke la asada reĝimo havis kaj uzis ĥimiajn armilojn.

Kaj nun UN estas "fama konata rusofobiaĵo"...

UN.org:The International Criminal Court (ICC) and International Tribunal for the Law of the Sea (ITLOS), were established by conventions drafted within the UN, but are now independent entities with special cooperation agreements.
Oni do povas diri prudente, ke UN estas ligata kun tiu "Internacia Krima Kortumo".

Nu, precize tiu "IKK" decidis ekenketi pri "kontraŭ-homaraj krimoj" en Afganujo, komencigante protestojn de Usono.
Stranga, por NATO-aĵo.

Mi prenis tiun ekzemplon ĉar estas miaproprascie la plej freŝdata pruvo, ke UN kaj la aliaj internaciaj institucioj ne estas usonaj "marionetoj".

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-11 23:10:36

Via argumentado, Zamčik, estas same febla, kiel antaŭe, kaj vi certe komprenas tion.
Oni scias, ke en UNO jam delonge dominas Usono kun siaj aliancoj, kaj tute klaras, ke tiu kvazaŭ anti-usona rezolucio estas dekoracia kaj teatreca, ne kaŭzanta iujn punajn sekvojn.
Kaj ĉiuj klarvidaj homoj komprenas, ke ĉi tiuj kvazaŭ internaciaj tribinaloj, kortumoj, komisionoj kaj similaj organizaĵoj, inkluzive tiujn naskitajn en UNO, estas fakte politikaj kaj ekonomiaj instrumentoj de Usono kaj ties vasaloj el G-7.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-marto-11 23:11:19

Sendependa, objektiva kaj logika analizo de "ĥemiaj atakoj" en Sirio:
https://worldaffairs.blog/2017/04/04/false-flag-or...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-marto-12 09:47:23

IgorSokoloff:Via argumentado, Zamčik, estas same febla, kiel antaŭe, kaj vi certe komprenas tion.
Oni scias, ke en UNO jam delonge dominas Usono kun siaj aliancoj, kaj tute klaras, ke tiu kvazaŭ anti-usona rezolucio estas dekoracia kaj teatreca, ne kaŭzanta iujn punajn sekvojn.
Kaj ĉiuj klarvidaj homoj komprenas, ke ĉi tiuj kvazaŭ internaciaj tribinaloj, kortumoj, komisionoj kaj similaj organizaĵoj, inkluzive tiujn naskitajn en UNO, estas fakte politikaj kaj ekonomiaj instrumentoj de Usono kaj ties vasaloj el G-7.
Ĉu vi taksas simplan asertaron forta argumentado???

Reen al la supro