Al la enhavo

"Telefoni" aŭ "voki"?

de Kermit, 2020-marto-28

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Deutsch

Kermit (Montri la profilon) 2020-marto-28 03:39:22

Karaj geamikoj,

ich höre immer wieder das Wort telefoni. An diesem Wort stört mich wenig, außer dass es manchmal verwendet wird, um nicht von Telefonieren zu sprechen, sondern in einem Fall, wo man auf Deutsch "anrufen" sagen würde, sprich: voki. Man sagt ja auch nicht "ich telefoniere dich morgen".

Was ist nun richtig? Telefoni oder voki telefone?

Plej amike
Kermit

derverwandte (Montri la profilon) 2020-marto-28 04:55:21

Mia opinion estas telefoni

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-marto-29 09:10:10

Ich bereue, Ich spreche nicht Deutsch.

Laŭ mi, kaj "voki telefone" kaj "telefoni" estas sen-eraraj. Tamen miapense "telefoni" estas iom pli taŭga, ĉar ĝi estas eble pli internacia, do pli komprenebla por komencantoj.
Mi samopinias kun derverwandte.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 09:18:53

Zam_franca:Ich bereue, Ich spreche nicht Deutsch.

Laŭ mi, kaj "voki telefone" kaj "telefoni" estas sen-eraraj. Tamen miapense "telefoni" estas iom pli taŭga, ĉar ĝi estas eble pli internacia, do pli komprenebla por komencantoj.
Mi samopinias kun derverwandte.
Oni telefonvokas personon, sed telefonas (transsendas per telefono) sciaĵon.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 09:36:37

Oni telefonas por trandssendi per telefono kaj por paroli per telefono, vd. PIV. Voki ne eĉ temas pri telefono.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 10:01:16

Metsis:Oni telefonas por trandssendi per telefono kaj por paroli per telefono, vd. PIV. Voki ne eĉ temas pri telefono.
Oni ja per sono de la telefono de persono, vokas rin al ĝi.

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 11:39:18

Jxusteno:Oni ja per sono de la telefono de persono, vokas rin al ĝi.
En la difinoj kun "telefon/" en PIV oni uzas vorton "alvok/" nur por priskribi aĝon, sed por transsendi, paroli per telefono oni havas ekzemplon "ne skribu, telefonu!".
 
  • "Mi telefonas al ri" : mi uzas telefonon por kontakti rin
  • "Mi telefonas kun ri" : mi parolas kun ri per telefono
"Voki" en la kunteksto de telefono estas anglismo.

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 11:50:15

Metsis:
Jxusteno:Oni ja per sono de la telefono de persono, vokas rin al ĝi.
En la difinoj kun "telefon/" en PIV oni uzas vorton "alvok/" nur por priskribi aĝon, sed por transsendi, paroli per telefono oni havas ekzemplon "ne skribu, telefonu!".
 
  • "Mi telefonas al ri" : mi uzas telefonon por kontakti rin
  • "Mi telefonas kun ri" : mi parolas kun ri per telefono
"Voki" en la kunteksto de telefono estas anglismo.
Dankon, ĉu persono do ne povas esti objekto de telefonado? Oni devas diri mi telefonas al/kun ri sed ne mi telefonas rin, ĉu ne?

Metsis (Montri la profilon) 2020-marto-29 12:41:39

Hmm, bona demando. Mi rapide serĉis kaj trovis…
 
  • oni povas uzi rektan objekton por montri la temon de telefonado: mi telefonos mian raporton (ekzemplo de Claude Piron)
  • la plejparto uzas la prepozicion al por montri ricevanton
  • anstataŭ la prepozicio al mi trovis nur unuopajn uzojn de prefiksa al: Esperantisto de alia urbo altelefonis min
Tia uzo de prefiksa al sonas strange al mi. La esprimo "telefoni al iu" estas pli simpla kaj komprenebla ol "altelefoni iun".

Jxusteno (Montri la profilon) 2020-marto-29 19:40:58

Metsis:Hmm, bona demando. Mi rapide serĉis kaj trovis…
 
  • oni povas uzi rektan objekton por montri la temon de telefonado: mi telefonos mian raporton (ekzemplo de Claude Piron)
  • la plejparto uzas la prepozicion al por montri ricevanton
  • anstataŭ la prepozicio al mi trovis nur unuopajn uzojn de prefiksa al: Esperantisto de alia urbo altelefonis min
Tia uzo de prefiksa al sonas strange al mi. La esprimo "telefoni al iu" estas pli simpla kaj komprenebla ol "altelefoni iun".
Dankon!

Reen al la supro