Aller au contenu

Problemo

de arnauterrassa, 5 septembre 2008

Messages : 25

Langue: Esperanto

Filu (Voir le profil) 9 septembre 2008 14:35:12

PMEG-estro:Ne jam «
Se jam estas mem neata, la signifo fariĝas mala. Tiam la ago, al kiu jam rilatas, ankoraŭ ne komenciĝis: Ili ne jam alvenis. = Ili ankoraŭ ne alvenis. Zamenhof konsilis, ke oni evitu ne jam uzante anstataŭe ankoraŭ ne, kaj plej multaj tion faras. Ambaŭ esprimoj estas logikaj, sed la malkutimeco de ne jam estas sufiĉa motivo por preferi ankoraŭ ne.
Oni povas ĉu sekvi tiun konsilon, ĉu plue laŭplaĉe uzi ne jam, sed almenaŭ mi kredas fidinda la opinio, laŭ kiu ambaŭ esprimoj estas egalaj.

Ĉevalo (Voir le profil) 10 septembre 2008 01:18:23

LMMO:

1) ankoraŭ ne = ne jam
(mi ankoraŭ ne ripetis);

2) ankoraŭ ne = denove ne
(mi ankoraŭ ne ripetos);

3) ankoraŭ ne = krom tio ne
(mi ne fumas kaj ne drinkas kaj ankoraŭ ne sakras).

Miland (Voir le profil) 10 septembre 2008 09:57:40

Ĉevalo:1) ankoraŭ ne = ne jam
(mi ankoraŭ ne ripetis);
Dankon, vi pravas - relinginte la paĝon el PMEG , mi ĵus reviziis mian pli fruan mesaĝon.

Filu (Voir le profil) 10 septembre 2008 13:27:35

Ĉevalo:LMMO:

2) ankoraŭ ne = denove ne
(mi ankoraŭ ne ripetos);
demando.gif demando.gif mi (ne plu/denove ne) ripetos????

Ĉevalo:3) ankoraŭ ne = krom tio ne
(mi ne fumas kaj ne drinkas kaj ankoraŭ ne sakras).
Ĉu tiuokaze ne pli taŭgus 'ankaŭ ne' ol 'ankoraŭ ne'?

Ĉevalo (Voir le profil) 11 septembre 2008 00:48:44

Filu:
Ĉevalo:LMMO:

2) ankoraŭ ne = denove ne
(mi ankoraŭ ne ripetos);
demando.gif demando.gif mi (ne plu/denove ne) ripetos????
Jes.

Filu:
Ĉevalo:3) ankoraŭ ne = krom tio ne
(mi ne fumas kaj ne drinkas kaj ankoraŭ ne sakras).
Ĉu tiuokaze ne pli taŭgus 'ankaŭ ne' ol 'ankoraŭ ne'?
Eble.

Retour au début