Al la enhavo

Ĉu estas legebla = legeblas?

de Meŝig, 2008-decembro-17

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

Taciturn_ (Montri la profilon) 2008-decembro-19 13:02:18

Hispanio:Mi havas demandon rilate al ĉi tio:

Ĉu oni, anstataŭ "tio estis legebla", povas diri "tio legeblis"? Kaj ĉu okazas la samo kun "tio estos legebla" kaj "tio estus legebla"?

Mi kredas jes, sed mi ne volas erari. Pro tio mi demandas tion.

Dankon.
Direblas kaj skribeblas : legeblas (is,os,us).

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-decembro-19 13:56:25

Fojfoje, poezie pli facile kompreneblas la nuancojn, kvankam ni klopodos, niaj ekzemploj apenaŭ komprenebligos la aferon ĉar ne estas kunteksto. Sed, mi pensas ke J. P. Nogueira, en Vojo kaj Vorto esploris tiun eblecon. Kondiĉe ke mi tralegos iun ajn, mi reskribos ĉi tie.

Sammondane,
Ĥod

Paulo.Caruso (Montri la profilon) 2008-decembro-20 12:01:28

La china uzas chi formon, ekz: 'la chielo bluas' = la chielo estas blua, ktp
Meŝig:Saluton al ĉiuj.

Ĉu, ekzemple, oni povas uzi la vorton "preneblas" anstataŭ "estas prenebla"?

Pli ĝenerale, ĉu "estas xxxebla"="xxxeblas"?

nikko (Montri la profilon) 2009-januaro-03 09:36:51

PRI LA PARTICIPA SUFIKSO ANTAŬ VERBA FINIĜO

La formoj “amatas”, “amitas” k.t.p., anstataŭ “estas amata”, “estas amita”, per si mem ne prezentus ian rompon en nia lingvo, kaj, se la Lingva Komitato volus ilin aprobi, oni povus tre bone ilin uzi. Tamen, se la privataj aŭtoroj per sia propra iniciativo volus uzi tiujn formojn, mi tion ĉi ne konsilus. Privataj aŭtoroj povus enkonduki tiun ĉi novan formon nur en tia okazo, se as, is k.t.p. signifus “estas”, “estis” sed, kvankam pli aŭ malpli frue la verbaj finiĝoj eble ricevos la signifon de la verbo “esti”, tamen ĝis nun ili tiun ĉi signifon ne havas.

Respondo 15, La Revuo, 1907, Aprilo

Zamenĥof.

Reen al la supro