Mesaĝoj: 122
Lingvo: Esperanto
Iĉo (Montri la profilon) 2009-februaro-01 07:31:36
La vortoj finno, finnoj, finnan ne ĝenas min, ĉar kiam oni parolas tiujn vortojn, la du n-sonoj apartenas al apartaj silaboj, do iĝas prononcita kiel fin-no ktp.
Sed ŝajnas tre strange al mi ke la plej normale renkontata vorto por la lando de la gefinnoj nomiĝas esperante "Finnlando". Ne kongruas al la cetero de la esperanta fonologio, kaj mi kredas ke multaj verŝajne parolas ĝin kiel "finlando", kiu kaj eraras kaj eble estas komprenata kiel ŝerco pri la izoliteco de la lando.
Kiam radiko finiĝas per du aŭ pli da konsonantoj, aparte kiam ili ne validas kiel silabfinaĵo kaj la prononco do malfaciliĝas, tiam enmetiĝas vokalo post ili kiam kunmetita vortero komencanta per konsonanto aperas tuj poste. Se la radiko estus "fimn-", oni certe ne dirus "Fimnlando" sed "Fimnolando" aŭ "Fimnio", "Fimnujo" ktp, do kial oni ne diras "Finnolando", aŭ pli bele "Finnujo", "Finnio"?
Kaj alia alternativo estas uzi jam iom konatan radikon "suom-", kio havas la avantaĝon ke ĝi estas tre simila al la memnomo de tiu popolo (la lando kaj la lingvo ambaŭ nomiĝas "Suomi", kaj unu finno nomiĝas "suomalainen"). Estas ebla malavantaĝo ke ĝi estas for de la internacia vorto, sed la manko de duobligita konsonanto avantaĝas por krei kunmetaĵojn. Finnlando do iĝus "Suomio" aŭ "Suomujo" ... aŭ eble "Suomlando".
Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-01 12:20:50
rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-01 12:52:02
Verdire in Rusio ni nomas nian landon "Rosio" (Precize - Rossíja). La nomo "Rusujo" ne estas bona ĉar ne nur rusoj loĝas tie. (Rusoj estas nomo de certa nacio, sed ne rusianoj).
Mi estas pro tio, ke esperante nomi landojn kiel landanoj mem nomas sian landon. Dojĉlando, Suomio, k.t.p.
ceigered (Montri la profilon) 2009-februaro-02 17:43:46
rosto:Mi estas pro tio, ke esperante nomi landojn kiel landanoj mem nomas sian landon. Dojĉlando, Suomio, k.t.p.Bona ideo, Aŭstralio povas esti 'Ozio'
(aŭ la Volodololo - Vera lando de la liberuloj Ĝi estas nur ŝerco!)
nikko (Montri la profilon) 2009-februaro-04 09:55:49
rosto:Ankaŭ La Federacio Esperanto de Barato postulas, ke oni devas nomi Hindion per la vorto "Barato".Sed landon ja fondis rusoj, kaj nun plejparto estas rusoj. Kial oni ne diru Rusujo respekte al laboro de rusa nacio?
Verdire in Rusio ni nomas nian landon "Rosio" (Precize - Rossíja). La nomo "Rusujo" ne estas bona ĉar ne nur rusoj loĝas tie. (Rusoj estas nomo de certa nacio, sed ne rusianoj).
Mi estas pro tio, ke esperante nomi landojn kiel landanoj mem nomas sian landon. Dojĉlando, Suomio, k.t.p.
Eble malestas lando en kiu loĝas nur uloj de titola gento.
En LAtvio loĝas 28% de rusoj kaj 59.2% de Latvoj, neniu dubas ke Lativio estas lando de latvoj! En Rusujo loĝas 80% de rusoj
rosto (Montri la profilon) 2009-februaro-05 04:48:23
jawq81 (Montri la profilon) 2009-februaro-08 15:28:35
'Finnlando' aŭ 'Suomio' aŭ eĉ iu alia vorto sufiĉas se la loĝantoj de tiu lando estas kontentaj pri ĝi.
Sed necesas ke Esperantistoj ĉirkaŭ la mondo scias por ke ili uzu la decan landnomon. Se ne, estos malordo kaj malĝusta uzado.
Rodrigoo (Montri la profilon) 2009-februaro-11 13:15:21
Sammondane,
Ĥod
Rogir (Montri la profilon) 2009-februaro-11 15:10:42
horsto (Montri la profilon) 2009-februaro-11 21:25:47
Rodrigoo:Mi ankaŭ ne komprenas kial ni diras "Brazilo", ne "Brazilujo" aŭ "Brazilando".Ĉu ne pro la ĉefurbo Brazilio? Oni decidis nomi la urbon Brasilio kaj la landon Brazilo. Ne eblas uzi ekzemple Brazilujo ĉar Brazilujo ja estas la sama kiel Brazilio.
Sammondane,
Ĥod