Aller au contenu

antaŭnomoj

de crescence, 27 avril 2009

Messages : 7

Langue: Esperanto

crescence (Voir le profil) 27 avril 2009 19:58:05

Saluton,

Kiel traduki la antaŭnomojn ?

Kiu estas la regulo ?

Dankon

jchthys (Voir le profil) 27 avril 2009 22:12:26

crescence:Saluton,

Kiel traduki la antaŭnomojn ?

Kiu estas la regulo ?

Dankon
Por personaj nomoj—ĉio dependas de la ulo mem. Mi preferas traduku mian nomon tiel: Miĥa-Johano (por “Micah John”), sed mian familian nomon, kvankam oni povas elparoli ĝin Esperante, mi preferas skribi ĝuste.

Hispanio (Voir le profil) 27 avril 2009 22:16:21

Vi ankaŭ povas uzi la elparolon.

Tie

crescence (Voir le profil) 28 avril 2009 15:37:29

Dankon pro la legilo.
Finigi la inajn antaŭnomojn per la litero "o" ĝenas min. Mi preferas la literon "a", kiu estas pli bone en la latinaj kutimoj.
Johana pli bone ŝajnas al mi ol Johanino. Mi ne scias ĉu mi povas fari tion... Kion vi opinias ?

jchthys (Voir le profil) 28 avril 2009 16:08:54

crescence:Kiu estas la regulo ?
Kio estas la regulo?

Rogir (Voir le profil) 29 avril 2009 14:00:26

Estas iom kutime uzi -a por ina nomo, ĉiuj vin komprenos. Kaj plue, estas facile sufiksi -n.

R2D2! (Voir le profil) 29 avril 2009 22:36:07

jchthys:
crescence:Kiu estas la regulo ?
Kio estas la regulo?
“Kıu” estas korekte uzıta tıel

Retour au début