Al la enhavo

dato

de crescence, 2009-majo-10

Mesaĝoj: 13

Lingvo: Esperanto

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-10 12:16:48

Saluton,
Kiel oni datas leteron ? Ĉu per la akuzativo ?

Dimanĉo, la 10a de majo



Dimanĉon[/u], la 10an[/u] de majo

Dankon

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-10 13:56:08

Saluton!

crescence:Saluton,
Ĉu oni datas leteron ? Ĉu per la akuzativo ?

Dimanĉo, la 10a de majo



Dimanĉon[/u], la 10an[/u] de majo

Dankon
En letero mi uzus:

Kolonjo, la 10-an de majo 2009

Indiko de la semajntago estas iom nekutima en leteroj -- almenaŭ en Germanujo.

Sed laŭbezone oni povus aldoni ĝin:

Kolonjo, dimanĉon, la 10-an de majo 2009

El denove somereca Rejnlando je 2009-05-10,
Kolonjano

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-10 14:15:56

Dankon al vi !

En Francujo, oni povas skribi ankaŭ la semajntagon.

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-10 15:16:23

Pli bone estus skribi:
Dimanĉe, la 10-an de majo de 2009

Kio estas mallongigo de:
[La letero estas skibita] dimanĉe, la 10-an de majo de 2009

Vilinilo (Montri la profilon) 2009-majo-10 15:26:46

Kial ne eblas simple "Dimanĉo, la 10-a de majo de 2009" ?

sergejm (Montri la profilon) 2009-majo-10 17:03:45

Vilinilo:Kial ne eblas simple "Dimanĉo, la 10-a de majo de 2009" ?
Verŝajne, tiel vi povas skribi en komenco de la letero, en taglibro kaj en prezo-listo aŭ konto, kie la frazo mallongigas kiel "La prezoj validas por dato"

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-10 18:50:40

Ĉu la nomoj de la monatoj skribiĝas kun majusklo ?

Ĉu la 10a de Majo aŭ la 10a de majo ?

En la franca, ne estas majusklo.

fizikisto (Montri la profilon) 2009-majo-10 19:20:11

crescence:Ĉu la nomoj de la monatoj skribiĝas kun majusklo ?
Laŭ PMEG, la monatnomoj estas kutime skribataj kun majusklo. Vidu http://bertilow.com/pmeg/gramatiko/propraj_nomoj/m...

crescence (Montri la profilon) 2009-majo-11 05:09:11

Dankon al vi.

Ankaŭ unu demandon : kial la 10a , kaj ne 2009a ?

KoLonJaNo (Montri la profilon) 2009-majo-11 05:35:19

Saluton!

crescence:Ankaŭ unu demandon : kial la 10a , kaj ne 2009a ?
Plia demando: ...

Legu pri datoj en PMEG.

Kolonjano

Reen al la supro