Aller au contenu

mal kaj ne

de crescence, 14 mai 2009

Messages : 17

Langue: Esperanto

crescence (Voir le profil) 14 mai 2009 05:19:54

saluton,
Ĉu estas diferenco inter mi malscias kaj mi ne scias ?
Dankon

darkweasel (Voir le profil) 14 mai 2009 05:44:02

Mi neniam vidis la vorton "malscii". Ghi estus la ekzakte kontraua ideo de "scii", sed mi ne vidas ion, kio povus esti malsama ol "ne scii". Sed eble "malscii" estas pli forte ol "ne scii".

Kun aliaj vortoj, ne- kaj mal- tamen ja povas esti malsamegaj. Se io estas "malvarma", ghi estas tute kontraua ol io, kio estas "varma", sed se io estas "ne varma", ghi estas ankorau pli varma ol tio, kio estas "malvarma".

mal- che PMEG, tiu artikolo ankau enhavas parton pri la diferenco inter mal- kaj ne-

sergejm (Voir le profil) 14 mai 2009 06:33:34

crescence:saluton,
Ĉu estas diferenco inter mi malscias kaj mi ne scias ?
Dankon
Mi imagas nenian uzon de "malscii".
Sed povas esti singifhavaj derivaĵoj:
malsciiĝi = iĝi forgesita
malsciigi = igi iun forgesi ion

crescence (Voir le profil) 14 mai 2009 10:39:23

Ĝi estas malvarma = Ĝi ne estas varma.

Mi malscias = Mi ne scias


Kiu regulo difinas kazon, kiam oni povas uzi la prefikson mal-, kiam oni ne povas uzi tion ?

darkweasel (Voir le profil) 14 mai 2009 10:44:17

Vi ne povas diri ke "malvarma" estas simple "ne varma". "malvarma" estas franca "froid" - "ne varma" estas "pas chaud" - kaj mi pensas, ke tio estas ioma diferenco (chu ech en la franca? mi ne parolas ghin bone). "malvarma" estas ech malpli varma ol "ne varma". okulumo.gif

Kiam vorto havas, logike, tutan kontrauan ideon, mal- =/= ne. Alie, ili estas pli-malpli samaj.

crescence (Voir le profil) 14 mai 2009 10:51:49

Ne estas facile fari la bonan elekton.
Dankon al vi.

sergejm (Voir le profil) 14 mai 2009 11:55:31

Blanka koloro havas RVB-kodon* (255,255,255).
*ruĝa-verda-blua
Se ekzistus malblanka, ĝi estus (-255,-255,-255) - tia koloro ne eblas.

Vi blankigis barilon = vi kovris ĝin per blanka farbo.
Post kelkaj jaroj la barilo malblankiĝis = la blanka farbo estas for.
Nun la barilo ne estas malblanka, verŝajne ĝi estas griza.
Sed vi povas reblankigi ĝin.

Filu (Voir le profil) 14 mai 2009 12:49:38

sergejm:Blanka koloro havas RVB-kodon* (255,255,255).
*ruĝa-verda-blua
Se ekzistus malblanka, ĝi estus (-255,-255,-255) - tia koloro ne eblas.
Kara Sergejm,

Mi ne kredas, ke kolorojn naturo difinas per ties komputila kodo. Ankaŭ lingvoj kutime ne faras tiele: ambaŭ koloroj kaj lingvoj estas ja multege pli kompleksaj ol komputilkodoj.

bbc (Voir le profil) 14 mai 2009 15:22:47

sergejm
la koloroj signifigas de 0 ĝis 255 ĉar homoj volas tion. Se vi voloas signifigi ĝin de -256 ĝis 255, tion oni eblas fari, sed tiu ĉi ne estas oportuna.

Do, se vi tre tre volas, (-255,-255,-255) estas nigra.

Filu (Voir le profil) 14 mai 2009 16:54:14

Flanke de tio, dirante ke barilo malblankiĝis, oni celas indiki pri mal-blankiĝo, ne pri malblank-iĝo, de barilo...

Retour au début