Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-28 19:22:37

Longŝparinta maljuna viro

Unu paro da novgeedzoj luis ĉambron en hotelo. Li – 80-jara viro, ŝi – 20-jara virino. La hotela servistaro vidinte ilin, komencis kompati al la maljuna viro: “kiel li helpos al si kun tiu juna virino!”.
Matene oni vidas la novedzinon, kiuj ŝancelpaŝe subeniras.
– Kio okazis, sinjorino? – oni demandas ŝin.
– Li diris ke 60 jaroj li ŝparis kaj mi pensis ke monon…

sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-28 19:42:34

Faktoj pri konataj fabloj, kiujn oni ne rakontas al infanoj

Сindrulino post duonnokto restis nuda, nur en unu ŝuo.

Antaŭ ol manĝi Ruĝan Capeton, Lupo devis ŝin senvestiĝi - ja la vesto ne estas bongusta. Kaj certe, Lupo mem ne portis veston.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-29 18:30:21

Valora bagatela donaco

Malgranda Joĉjo demandas kunulon:
– Kian donacon vi trovis sub kristnaska arbo?
– Trumpeton.
– Tian bagatelan?!
– Tio estas valora donaco! Dank’ al ĝi ĉiutage mi gajnas 5 zlotojn (pola mono).
– Kiele?
– Mia patro ĉiutage mi donas 5 zlotojn por ke mi ĉesu trumpeti.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-29 20:22:02

sergejm:Faktoj pri konataj fabloj, kiujn oni ne rakontas al infanoj

Сindrulino post duonnokto restis nuda, nur en unu ŝuo.

Antaŭ ol manĝi Ruĝan Capeton, Lupo devis ŝin senvestiĝi - ja la vesto ne estas bongusta. Kaj certe, Lupo mem ne portis veston.
Lupo devis ŝin senvestiĝi aŭ:
Lupo senvestigis ŝin aŭ:
Lupo devigis ŝin senvestiĝi aŭ:
Lupo devis ŝin senvestigi

Kiu estas ĝusta?

sergejm (Montri la profilon) 2018-decembro-30 00:23:34

Li devigis ŝin senvestiĝi. Li ja kuŝis en la lito, ŝajnigante sin Avino. Sed kiajn vortojn li uzis por tio? Mi ne scias, mi nur ie legis, ke tiel estis en originala varianto de la fablo.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-30 09:40:05

Ĉu diablo estas viro?

- Patrinjo, ĉu diablo estas viro? - demandas filino.
- Ne, li estas pli malbona ol viro.
- Do li estas virino.

Vinisus (Montri la profilon) 2018-decembro-30 15:53:56

Iam demandis viro al rabeno: "Mi volas vivi eterne, kion mi devos fari?"
Respondis la rabeno: "Edziĝu!"
- Ĉu tiam mi vivos eterne?
- Ne, sed la deziro malaperos.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-31 15:14:33

Kion fari por longigi sian vivon?

Unu viro demandas kuraciston:
- Sinjor' doktoro, kion fari por longigi mian vivon?
- Rezignu la fumadon, drinkadon kaj virinojn.
- Ĉu tiam mi vivos pli longe?
- Mi ne scias tion sed certe via vivo tre sin trenos.

-----------------------------
Anstataŭ sin treni en la pola estas longiĝi, kiu signifas sin treni - tiam estas paronomazio, do tiu ĉi ŝerco aspektas pli bone.

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-31 15:28:44

Post vespero de Silvetro

- Miaj filoj, mi mortas! Vi alportu al mi unu glason da akvo! - krias patro.
- Patro, estas unua de juanuaro, ĉiuj mortas, vi mem alportu ĝin!

StefKo (Montri la profilon) 2018-decembro-31 15:37:05

La kalendaro laŭ blondulinoj

Renkontas sin du blondulinoj:
- Aŭdu, ĉu vi scias ke ĉijare la Silvestro estas vendrede?
- Ha! Bone almenaŭ ke ne la dektrian!

Reen al la supro