Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Anekdotoj

de MikhailMarkeyev, 2009-julio-01

Mesaĝoj: 846

Lingvo: Esperanto

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-01 02:41:59

La unua homo, kiu insultis anstataŭ ol ĵeti ŝtonon, estis kreinto de civilizacio.

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-02 07:39:13

– Ĉu vi volas sekan vinon?
– Ŝutu!

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-09 05:10:33

Speco: verda igvano
Subspeco: ruĝa igvano
Koloro: oranĝa

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-12 21:06:45

Ni atentu la komojn!

En lernejo instruistino taskis ekskribi ellaborado kiu finiĝos per la sentenco: “Patrino estas nur unu”.
Sekvantan tagon la instruistino kontrolas la taskon. Ŝi ordonas al Joĉjo:
– Joĉjo, legu vian ellaboradon.
Joĉjo legas:
– Hieraŭ hejme estis diboĉo. Vodko verŝis kiel torento. Gastoj vomis sur tapiŝon. Kiam la vodko finiĝis, mia patrino alparolis min por ke mi iru al kuirejo kaj prenu el fridujo du botelojn da vodko. Mi iris al kuirejo, ovris la pordon, rigardas kaj vidas nur unu botelon do mi kriegas al patrino: “Patrino estas nur unu!”

sergejm (Montri la profilon) 2019-junio-20 16:38:54

El reguloj de tabla ludo "Konkero de Marso" (laŭ "Let's play" en Yutube):
"Komencas tiu el ludantoj, kiu laste vizitis Marson. Se tiuj ne estas ..."

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-junio-24 14:24:23

sergejm:La unua homo, kiu insultis anstataŭ ol ĵeti ŝtonon, estis kreinto de civilizacio.
Mi ŝatas tiun frazonon.

Mi konkludas ke la homara evoluo enhavas tri aĝojn: la ŝtona aĝo, la insulta aĝo kaj la zamenhofa aĝo

StefKo (Montri la profilon) 2019-junio-30 12:08:22

Por kio oni uzas kombajnon?

Edzo kaj edzino en aĉetado…
La edzino diras:
– Rigardu, kiel bela tolaĵo! Eble vi aĉetus ĝin por mi?
– Kia propono!? Ja vi havas pugon kiel kombajno, kiel vi vestos ĝin!?
Vespere la edzo volas amori kaj alparolas la edzinon. Tiu rediras:
– Kia propono!? Por unu spiketo mi devas starti la kombajnon!?

sergejm (Montri la profilon) 2019-julio-04 18:17:39

... al iuj povas ŝajni ke la parenceco de angla "ear" kaj rusa "ухо" estas altirita je la oreloj - ili havas nek unu komuna sono...

sergejm (Montri la profilon) 2019-julio-05 03:58:12

Granda estas Cartagena [Kartaĥena] sed retropaŝi eblas nenien: malantaŭe estas malliberejo...

PS: En ludo "Cartagena" piratoj fuĝas el malliberejo. Por paŝi antaŭen, necesas havi karton, por ricevi karton, necesas retropaŝi.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2019-julio-09 18:24:27

Saluton, kamaradoj.
Mi esperas amuzi vin per kelkaj tri-lingvaj anekdotoj.
----------
A lady asks an artist:
Дама спрашивает художника:
Sinjorino demandas pentriston:

"Do you think that my portrait will be really beautiful?"
- Вы думаете, мой портрет действительно будет прекрасным?
- Ĉu vi opinias, ke mia portreto estos reale belega?

"Of course. You won't know yourself."
- Конечно. Вы не узнаете себя.
- Jes, certe. Vi ne rekonos vin mem.

* * *

"Did you give your wife that little lecture on economy you talked about?"
- Ты прочитал своей жене ту мини-лекцию насчёт экономии, о которой ты говорил?
- Ĉu vi eldiris al via edzino tiun mini-prelegon pri ekonomio, pri kiu vi parolis?

"Yes."
- Да.
- Jes.

"Any results?"
- Есть какие-то результаты?
- Ĉu estas iuj rezultoj?

"Yes. I've got to give up smoking."
- Да. Мне пришлось отказаться от курения.
- Jes. Mi devis ĉesigi mian fumadon.

* * *

The landlady is showing the room.
Хозяйка дома показывает комнату.
La mastrino de la domo montras la ĉambron.

"What are all those spots on the wallpaper?" asks the prospective lodger.
- Что это за пятна на обоях? - спрашивает вероятный жилец.
- Kio estas ĉiuj tiuj makuloj sur la tapetoj? - demandas la probabla loĝanto.

"Oh, nothing... The man who lived here last was an inventor. He invented some kind of explosive."
- Да ничего... Последний человек, который здесь жил, был изобретателем. Он изобрёл какую-то разновидность взрывчатки.
- Ho, nenio... La lasta homo, kiu loĝis ĉi tie, estis inventisto. Li inventis iun specon de eksplodaĵo.

"Are those spots the explosive?"
- Так эти пятна и есть та взрывчатка?
- Ĉu tiuj makuloj estas la eksplodaĵo?

"No, this is the inventor."
- Нет, это изобретатель.
- Ne, ĉi tio estas la inventisto.

* * *

A man was late for a concert.
Один человек опоздал на концерт.
Iu homo malfruis por koncerto.

He took his place and asked his neighbour:
Он занял своё место и спросил своего соседа:
Li okupis sian lokon kaj demandis sian najbaron:

"What are they playing?"
- Что они играют?
- Kion ili ludas?

"Chaikovsky's Fifth Symphony."
- Пятую симфонию Чайковского.
- La kvinan simfonion de Ĉajkovskij.

"Is it fifth already? Oh, how late I am."
- Уже пятую? Как же я опоздал!
- Jam la kvinan, ĉu? Ho, kiel mi malfruiĝis!

* * *

At dinner time in the dining-room of a hotel a man was boasting before everybody of the wonderful things he had done in his time.
Во время обеда в обеденном зале отеля один человек хвастался перед всеми, рассказывая об удивительных вещах, которые совершил в своё время.
Dum tagmanĝo en la manĝejo de iu hotelo iu homo fanfaronis antaŭ ĉiuj pri mirigaj aĵoj, kiujn li faris siatempe.

"Well, now," said a man who was listening to him, "you tell us of something you can't do, and I'll try to do it myself."
- Ну ладно, - сказал один из слушателей, - расскажите нам о чём-нибудь, чего вы не можете сделать, и я попробую сделать это сам.
- Nu, bone, - diris unu el la aŭskultantoj, - rakontu al ni pri io, kion vi ne povas fari, kaj mi mem provos fari tion.

"Thanks you," answered the man. "I can't pay my bill."
- Благодарю вас, - ответил тот человек. - Я не могу оплатить свой счёт.
- Dankon, - respondis la homo. - Mi ne povas pripagi mian fakturon.

Reen al la supro