Al la enhavo

Pri komencantoj kaj tio, kio estas Esperanto

de novatago, 2010-januaro-27

Mesaĝoj: 5

Lingvo: Esperanto

novatago (Montri la profilon) 2010-januaro-27 23:03:16

Saluton! Mi ofte vidas en la forumo mesaĝojn pri la centaĝa diskuto pri sanĝi la lingvon por helpi ĝian akcepton.

Tiu diskuto ŝajnas enua al mi, kaj fakte jam mi ne atentas tiujn mesaĝojn. Tamen mi pensas ke estus bone rimarkigi al komencantoj, kiuj ofte proponas ŝanĝojn por helpi, ke ŝanĝoj ne helpos (kaj fakte jam pluraj fojoj aliaj planlingvoj provis kaj pruvis ĝin) ĉar la problemo ne troviĝas nek proksimume pri iaj lingvaj detaloj kaj la vera problemo nur estas ke Esperanto estas nekonata, malbone konata aŭ ĝia ideo miskomprenata.

Do, mi proponas aldoni al la fako "pri esperanto" alian sekcion por paroli pri tio ĉi kaj por rimarkigi ke Esperanto estas parolata viva lingvo, kiu kvankam ne estas perfekta ankaŭ ne nepre necesas ŝanĝojn ĉar tiel, kiel ĝi estas, funkcias bone. Kaj se ia ŝanĝo iam okazus, ĝi okazus ekzakte tiel, kiel okazas en aliaj parolataj lingvoj kaj ne de personaj proponoj eĉ se tiuj proponoj estas tre bonaj.

Kion vi opinias? Ĉu indas rimarkigi al komencantoj ke esperanto jam de multaj jaroj antaŭ ne estas projekto sed uzata lingvo?

Ĝis, Novatago.

niko-tina (Montri la profilon) 2010-januaro-27 23:15:07

Vi havas bonan ideon. Nova sekcieto pri la neeblo ŝanĝi la lingvon arte, estus bone.

novatago (Montri la profilon) 2010-januaro-30 13:43:55

niko-tina:Vi havas bonan ideon. Nova sekcieto pri la neeblo ŝanĝi la lingvon arte, estus bone.
Mi ne parolas ĝuste pri tio ĉar pri tio jam parolas la netuŝebleco de la fundamento. Mi nur ŝatus ke komencantoj komprenus ke ili ne estas la unuaj, kiuj havas "bonajn ideojn" por la lingvo kaj ankaŭ ĉar Esperanto ja estas parolata lingvo kiu funkcias bone, certe estus bona ideo, atendi kaj scii pli pri la lingvo kaj ĝia historio antaŭ proponi ion.

Aldone al tio, sciigi ke daŭrigi diskuto pri ŝanĝi la lingvon nur helpas por ŝajnigi ĝin projekton nek kompletan, nek funkciantan. Alidirite, proponoj havas la kontraŭan efikon al kiu ili celas.

Ĝis, Novatago

Leporino (Montri la profilon) 2010-februaro-03 16:33:27

Vi tute pravas Novatago!

Tielaj diskutadoj ankaŭ ĝenas min. (ò_ó)

Amike,
Åsa

astroly (Montri la profilon) 2010-februaro-04 22:43:37

Ĉiu komencanto emociiĝas kiam ekas studi Esperanton. Li rimarkas sian grandan progreson dum la unua semajno aŭ monato, sed subite trovas iun malfacilaĵon en frazo, kaj anstataŭ trakti kompreni la manieron kiel la lingvo funkcias li preferas fari iun ŝanĝon kiu eble povos solvi la problemon je tia speciala okazo. Poste, kiam li traktas uzi sian novan malkovraĵon en aliaj frazoj notas ke ne funkcias, kaj komencas serĉi erarojn en Esperanto kaj eĉ konsideras la ideon pri elpensi novan lingvosistemon. Li kreas blogon por dissendi siajn ideojn pri pli facila formo de interkompreno por homoj. Mi ne pensas ke tia maniero agi estas malkonvena ; male, la eta sperto de la komencanto produktis ideojn por eble plibonigi aŭ ne, almenaŭ ion. Alivorte, li havas iniciatemon kiu povos esti bone direktata. Poste, li, iom post iom rimarkos ke E-o estas jam lingvo havanta multe da jaroj, literaturon, eventojn kaj homojn, kiuj uzas ĝin. Kaj ke estus malkonvena fari ŝanĝojn je ĉiu momento pri la lingvo , ĉar pro tio ni devus ofte relerni ĝin. Sed por ke la plimulto el komencantoj komprenu tion, Ili devas resti dum sufiĉe da tempo ĉe la lernado de la lingvo, kaj havi oportunon paroli kun aliaj samideanoj, ankaŭ legi la diversajn fadenojn de retejoj kiel tiu ĉi de Lernu. Pro tio mi pensas ke estas bona ideo via propono pri aldoni alian sekcion ne nur por paroli al la komencantoj sed por paroli kun la komencantoj.
ĝis

Reen al la supro