Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-07 00:21:49

...
Jam en Riken takasaki Maŝina Fabriko nombro de gelaboristoj estas sama, t.e. respektive 350, kaj se necese, laŭ deklaro de la fabrika aŭtoritatulo, virinoj povas okupi 90 procentojn de l' tuto. En Oosaka Sek-pila Fabriko laboristinoj estas 120, laboristoj 80.

Iu maŝina fabriko asertis, ke tute ne gravas se oni mobilizos ĉiujn vir-laboristojn. Efektive, Toyoda Aŭtomobila Fabvriko en aiti-gubernio funkcias ekskluzive per manoj de virinoj. -Sekve, laborsfero de virinoj sin etendas jam de ekzamenisto, registristo, muntisto, ĝustigisto, ĝis tornisto, poluristo ktp.

Rilate tornon k.s. sama laboro de geviroj rezultis saman produkt-procenton de malbonaj faritqaĵoj ĉe ambaŭ. Laborpovo pri torneto k.a. kiuj speciale bezonas sentumon, akrasenton kaj toleremon, estas: cieino 1,25 kompare kun viro 1. Tanaka-Syooiti de Riken Peza Industrio diris,

-"Supozu laboron, kiun lerta laboristo (tagsalajro 200) povas tage fari 50. Sedà ni igas lin fari 60, li sentos lacon kaj spiritan doloron. La saman laboron ni instruis al nenioscianta knabino (tagsalajro 50) kaj ordonis fari fervore kaj diligente. Fine, ŝi povis fari 100.
...
在 Riken Takasaki 的机器制造工厂,男女工人的数量是相同的...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-09 00:19:23

...
Kiel evidenta ekspluato?
Aentoj de faŝistoj pene tamburas subitan boniĝon de pago al labiristinoj. Tio ĉi ne estas plena malvero, certe, kaj en pluraj fabrikoj ilia salajro altiĝis je 10-15 procentoj ol antaŭ la milito (tamen multe malpli ol viroj).

Sed tio estas nur nominala. Antaŭ ĉio ni devas atenti rimarkindan kaj senĉesan prezalitiĝon. Meznombra indeco de pomalgranda vendo de ĉiutaga necesaĵo la unuan de la lasta majo montras altiĝon de 1,5 procentoj dum unu monato, kaj 1,7 procentoj dum unu jaro.

Laŭ enketo de la kabineta statistika departemento indico de vivkosto de tutlandoj laboristoj antaŭ la milito grandiĝis jare je malpli ol 4 procentoj, sed de julio 1937 (ekesto de la milito) ĝis julio 1938 je 12 procentoj! Dume, kiel ni bone scias, salajro de laboristinoj neniel pliiĝas kune kun ĉi prezaltiĝo.
...
如何能够避免剥削?法西斯的代理人奋力宣告...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-09 23:22:09

...
Due, ni devas pensi pri ŝanĝo de ilia rolo en la familia ekonomio. Antaŭe, pli mulite da ili helpis edzon, patron kaj fraton, sed nun, anstataŭ tiuj, forprenitaj de la milito, ili mem devas vivteni la tutan familion. Eĉ virlaboristoj, kiuj gajnas pli multe ol laboristinoj pro alta slajro, regula ĉeesto kaj longa nokta laboro, ĝenerale plendas pri malfacileco en la vivo.

Laŭ esploro de Keihin INdustria Revuo, unu modela laboristo de tagsalajro 200, kun 7 familianoj, ne fumanta nek drinkanta, monate enspezas nete 8016 kaj elspezas 8740, kaj la deficiton li apenaŭ kovras per ĉiuduonjara kromsaljro. Do, pri mizerego de laboiristino kun familio oni ne havas vorton por diri!

Nu, ni venas al ankaŭ grava problemo: labortago kaj ekipaĵoj en fabriko. Por labor-virinoj minimume jenaj kondiĉoj estas necesaj:
1. higienaj kaj aliaj instalaĵoj speciale por virinoj en fabriko;
2. labortago kiu ne kaŭzas daŭran trolaciĝon;
3. minimuma pago kiu povas sufiĉe plenigi energion;
4.infanvartejo kaj mamnutrejo, pagataj litertempoj higiena kaj antaŭ-kaj postakuŝa.
...
第二,我们必须考虑她们在家庭经济中角色的转变...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-11 00:41:50

...
Sed, ho, milittempa Japanio eĉ "tempon" ne havas por tia afero! Tial en diable malidealaj kondiĉoj ili devas labori plej mallonge 10 horojn tage, kaj ofte eĉ 14-18 horojn aŭ pro manko de homoj aŭ por pliigi sian mizeran enspezon. Krome, laboristinoj ne estas viroj, por kiuj unua paŝo el fabriko signifas perfektan liberiĝon.

Hejme kurado, lavado, zorgo al infanoj kaj aliaj diversaj aferoj ilin atendas. Ankaŭ faro de konsolaj sakoj, milvirina kudraĵo, adiaŭo kaj bonvenigo por soldatoj pezas sur iliaj ŝultroj.
Pri akcidento kaj malsaniĝo de laboristinoj nur ĉe ekpenso oni tremus pro timo. Statistiko elokventas subitan pliiĝon de gravaj vunditoj inter ili en maŝina kaj instrumenta fabrikoj.

aprilo 1937...852
aŭgusto 1937...1283

Kaj proporcio de foresto pro malsano efektive estas pli granda ol ĉe viroj. Porcentoj de posta duono de 1938:

virino... 12-19,9
viro... 11-18,5

Pri beribero kaj difektoj de spiraj organoj - tiel nomataj "fabrikaj malsanoj" -ni ne havas certan ciferon, ĉar tempo ankoraŭ mallongas, tamen ĉiuj fabrikkuracistoj same atestas egan pliiĝon de tiuj malsanuloj.
...
但是,啊,在战时的日本,甚至是没有“时间”对待那种事情...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-12 01:14:26

...
Fine mi devas veki vian specialan atenton al detruo de patrineco pro malbona abnorma ekspansio de "virina fronto". Subita multiĝo de neordinara gravediĝo, morto de suĉinfanoj, malbonkondutaj infanoj, malvritiĝo de moralo, kaj eĉ fora kaŭzo de korpa malboniĝo de junuloj, kion klare vidas nun, post 20 jaroj, la eŭropaj nacioj partoprenintaj la mondan militon.

En Tokio urba enketo pruvas notindan pliiĝon de malviva nasko en la kuranta jaro. pri malbonkondutaj infanoj, Tokia Knaba Juĝejo dum 1937 traktis 10165 aferojn, kaj en 1938 nur ĝis oktobroi preskaŭ 11200. kaj en decembro oni fondis en Tokio, Oosaka kaj Nagoya Protektan Konsilejon, t.e. greilanon de Knaba Juĝejo.

Japanaj laboristinoj, suferantaj ĉian subpremon kaj ekspluaton duoble - kiel virinoj pro enradike restanta feŭdismo kaj kiel proketoj pro kapitalismo - Eĉ ĝis nun estis "la plej malfeliĉa vivaĵo" en la mondo. Krom tio, hodiaŭ la jam pli ol 2-jara "sankta milito" sendiskrete altrudas "devon de naciano" al ili, kiuj en ordinara tempo eĉ pecoon da rajto aŭ protekto de naciano ne ĝuis.
...
最后,我必须提醒你要特别注意...
shoko.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-13 01:11:00

...
Meze de tia subpremo, ekspluato, trolaco kaj malsato, ĉu ili povos silente labori por ĉiam?
Ilia "obeemo" iuflanke estas certe miriga. Sed ĝi ne estas naturo de japaninoj, kiel diras la burĝoj. Ĝin formis la longa historio kaj tradicio de la socio. Dum oni en fermas ilin en apartaj kuirejoj, la "opinio" de la burĝoj restos ŝajne prava.

Sed, se oni eltiras ilin el la hejmo, ŝovas en laborejon, kaj donas al ili kolektivas vivon kaj socian situacion, tiam neeviteble ŝanĝiĝos kaj deformiĝos la "obeemo", precipe pro kio la kapitalistoj ĝojas dungi ilin. Tion la faktoj bone atestas. Vidu laboristinojn de silka fabriko kaj ŝpinado.

Antaŭ ol oni ekatentis, ili mem lernis aŭ batalon, kaj plurfoje tute per siaj fortoj okazigis kaj gajnis strikon por altigi salajron kaj bonigi trakton. Kondukistinojn de urbaj busoj, Tokio, oni ekuzis pro malalta pago kaj ankaŭ por deteni virlaboristojn "rezistemajn" kaj iel-iel veki malpacon inter gelaboristoj, unuvorte por "per unu ŝtono 2-3 birdojn".
...
在如此的压迫、剥削、疲倦和饥饿之中...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-14 01:09:53

...
Ili tamen brave disrompis ĉi "komploton", kaj kune kun virlaboristoj batalas kontraŭ la komuna malamko. Ja delonge ilia nomo tondras kiel plej superaj kaskonsciaj laboristinoj en la tuta Japanio.

La brute rigora cenzuro de milittempa Japanio tut pene ŝirmas ajnan moveton de la popolo antifaŝistan aŭ antimilitan. Malgraŭ tio ni bone scias, ke virinoj de malriĉaj vilaĝoj en Yamagata kaj Aomori, laborist-edzinoj kaj laboristinoj en Senzyuu, Kawasaki kaj Oosaka kelkfoje verŝis multan sangon por "kolektiva repreno" de almilitontaj familianoj.

Eĉ tiu laboristinoj kiuj tuj post la ekesto de la milito memvole klopodis por konsol-sakoj kaj milvirinaj kudraĵoj, nun sen devigo desupra neniel sin movas por tio. Ankoraŭ hodiaŭ sen plendo kaj kaj moko daŭrigantaj estas nur faŝistinoj kiuj sen nutrasa per ŝovinismo.
...
而且,她们们勇敢地打破了那个“密谋”,和男同胞们一起反对共同的敌人...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-15 03:45:09

...
Iam dum prospera periodo de proleta movado, ankaŭ laboristinoj batalis aktive, kvankam al ili mankis historio kaj grundo. Nuntempe ili jam povas utiligi tiun ĉi valoran sperton, kaj en la produkta kampo ili kreskis kvante kaj kvalite. Sekve do, regreson aŭ halton de ilia batalo neniu povas supozi.

La regantoj de Japanio ŝvitas propagandi malpliiĝon de strikoj kiel unu pruvon de "unuanima subteno de la nacio al la sankta milito", kiun ili mensoge elpensis. Sed tion senmanskigas eĉ gazetoj kaj ĵurnaloj sub ilia kontrolo, ĉu konscie ĉu senkonscie. Rato pelata senelire eĉ katon provas mordi.

Strikoj, de l' lasta jaro subite pliiĝintaj, plejparte koncernas neniel deteneblajn bezonojn de "altigo de salajro", "mallongigo de labortago", "starigo de ekipaĵoj en fabriko por la bonstato de laborantoj". Leĝo pri limigo de fabrika labortago estis efektivigita en la lasta majo.

Sed sen "bonvolo" de dungantoj tiu ĉi leĝo signifas nenion alian ol malpliigon de laborista enspezo. Tial tie kaj tie oni sabotis postulante pagon por 14 kaj duona horoj per 12-hora laboro.
...
曾经,在无产阶级运动的繁荣时期,劳动的妇女们也在活跃地奋斗着...

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-16 03:02:24

...
Lastan tempon aperis nova formo de batalo, t.e. intence fuŝfari fer-kaskon, tankon k.a. Por tiuj objektoj hardi feron estas terure malfacile. Do, la treege lacaj korpoj kaj malŝatantaj la daŭron de la milito konscioj de ili naskas multe da kuglo-penetrajn fer-kaskojn kaj tankojn. Ankaŭ oftajn brulegojn de municiaj fabrikoj tutlandxkalajn ni ne povas rigardi sole akcidentaj pro lacego de laboristoj.

Ĉi strikoj, sabotoj, antimiliaj agoj kaj aliaj bataloj, sendube okazantaj kvankam neklare konataj, ne bezonas distingi gevirojn. Laborisinoj, nun efektive partoprenanaj en la xocia produktado kune kun viroj, jam el la malfacila reala vivo ellernis, ke ilia profito estas neniel speciala pro virinoj, sekve neapartigebla de tiu de la ĝenerala laboristaro.

Ili nun scias ke unuiĝo estas ilia unusolo batalilo. La unuiĝo plej teruras iliajn malamikojn. Vere multaj fabrikposedantoj eĉ starigon de "Rondo por Industria Patriota ServoL" iniciatita de Ministrejo por Viv-bonigo, evitas, ĉar, laŭ ilia sperto, doni organizon al laboristoj estas fonto de malfeliĉo!
...
最近一段时间出现了一种新的斗争形式...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2011-decembro-17 01:36:01

...
La laboristinoj, kiuj suferas doloran influon de la milito plej multe, plej reale kaj plej profunde, nature fariĝos la plej forta avangardo antimilita en la postfronto.
Ili sin organizos, formos unuecan foronton kun vir-laboristoj, mobilizos fratinojn de la kamparo, en ĉiuj aliaj laborejoj kaj eĉ en hejmoj, plie konkordos kun soldatoj en la fronto - kaj okazigos tutecan decidan batalobn kontraŭ la militaristoj.

Se vi renus tion por supertakso al ili, bonvole turnu vin al 1905 kaj 1917 de Rusio. Kiuj kriante "panon kaj pacon" ekstaris vivriske? Ĉu tiuj ne estis laboiriustinoj sub la carismo, same kiel la japanaj virine kaj prolete subpremataj kaj ekspluataj, kaj plie pro la imperiisma milito (rus-japana kaj monda), dronigitaj en senespero? Lenin asertas: sen ili nia revolucio ne povus esti.
Mi kredas, ke kune kun daŭro de la invado, revolucia batalo de japanaj laboristinoj pli kaj pli fartiĝos kaj vastiĝos, kaj samtempe kore esperas ke ĝi sukcesu kiel eble plej frue. Ĉar, ili estas miaj fratinoj samsangaj.

(El Heroldo de Ĉinio n-ro 6; 16, sep.,1939)
...
这些劳动的妇女们,她们承受了很多战争带来了痛苦的影响...
senkulpa.gif

Reen al la supro