Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

En Ĉinio Batalanta 战斗在中国

de Flago, 2010-marto-10

Mesaĝoj: 661

Lingvo: 简体中文

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-03 11:25:18

...
Veninte al Ĉinio mi ofte aŭdas ke kantonaj virinoj estas bravaj kaj kapoblaj, kio al mi ŝajnas ne troa takso. Tio ja estas ne hazarda, nek mirakla. En la urbo ekzistas unu speciala grupo. Ĝi konsistas el malkleraj virinoj kiuj ne volas edziniĝon ĉar ili scias ke tio donas al ili nenion krom pli da suferoj kaj doloroj, kaj tiuj kiuj eksedziniĝis plu ne tolerante turmentojn de l' edzoj kaj gebopatroj. Ili reciproke sin nomas fratinoj, helpas unu al alia.
Ĝenerale ili vivtenas sin laborante kiel servistinoj. Per tia rimedo, kompreneble, ili ne povas akiri perfektan liberiĝon. Tamen, ĉu ne esstas signifoplene kaj interese, ke tute malkleraj virinoj kuraĝe dispremas tradician leĝon, sin organizas kaj kontraŭas la malpravan trakton de l' socio al la virinoj? Nur en Kantono tia afero povas ekzisti.

La urbo de tetrinkado kaj la fonto de revolucio. -Tiun ĉi Kantonon malrapide preterfluas Perla Rivero kun siaj branĉoj, kies akvo estas malklara. Ankaŭ "Shamian", kie la fremdlandanoj vivas sian vivon ne amante "trinki teon" nek revolucion, apartigas de l' ĝeneralaj urbaj kvartaloj mallarĝa fluo. Akvo estas necesega komunikilo por Kantono.
Sur la rivero naĝas multaj ŝipoj remataj de mizervestitaj geviroj. Ili ne surteriĝas por fari alian laboron. Oni tion malpermesas. Ili estas venkitaj loĝantoj kaptitaj de invadistoj. La ŝipoj estas iliaj domoj, kaj la akvo -ilia mondo. Ili naskiĝas sur la akvo, ka mortas sur la akvo. La homoj sur la tero malrespektas ilin, kaj ili malamas la unuajn.
来到中国后,我常听说广州的妇女勤劳勇敢...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-04 09:09:22

8. GLATA VOJO DE LA VIVO

"Nia antijapana heroo revenis!" -
Iun matenon surprizis nin eksterordinara granda titolo sur la dua paĝo de Nacisava Ĵurnalo. Kaj tuj apude ni trovis literon "Dinko". Ĉu vere revenis nia Dinko? Kun rapide batanta koro ni malpacience legas plu la priskribon. -"La japana polico fine devis cedi antaŭ lia persisto, liberigis lin, kaj sendis lin hejmen... Hieraŭ nia antijapana heroo sekure atingis ĉi tien".

Estas nenia dubo, ke revenis tiu Dinko kiu helpis min vojaĝi al Ŝanhajo kaj pri kiu mi pensadis maltrankvile.
Neatendita ĝojego! Sed unu timo ankoraŭ obsedas min, kvankam oni klare presis ke li revenis "sekure". -Ĉu li estas sana korpe kaj anime? En Ŝanhajo Ivano, arestita preskaŭ samtempe sub la sama preteksto sed liberigita tre baldaŭ, raportis al ni ke oni tiel ege torturis Dinkon ke al lia cerbo okazis ia malfeliĉa ŝanĝo.

Tio ankoraŭ estis antaŭ la milito. Do oni ne malfacile supozas ke poste li suferis pli multe. Aldone li ja sidis en la arestejo 8 monatojn. Ni bone scias kiel japanaj policanoj malamas kaj malestimas ĉinojn kaj la milito neniel povas mildigi ilian sintenon, eĉ se ĝi ne pli krueligas ĝin. Jen mi imagas lin pala kaj malgrasa, jen malmodere babilema kun sangostriitaj okuloj.
...
8. 生活的平坦道路
“我们的抗日英雄回来了!”-
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-04 21:08:05

...
Feliĉe tiu ĉi terura bildo ne daŭris longe. Ĝi malaperis sen postsigno kvazaŭ matena roso antaŭ la suno, kiam en la sekva tago li montris sin en nia ĉambro. Sana, vigla, serena kaj ŝika li estas kiel antaŭe. Varma, firma kaj longa manpremo sen vortoj!

Nenia ŝanĝo videblas inter la printempa li kaj la nuna li. Dum la interparolo mi tamen antaŭtimas, ke troviĝus io nenormala ĉe li. Nenio, absolute nenio. Do kriu denove, nun kun plena senzorga plezuro : -Revenis nia heroo! -Ne, ni pli volonte diras, ke revenis nia amiko, nia kamarado.

Post la 8-monata sufokiĝo, la aero en la naskiĝloko ŝajnas pli libera al li. Lia mortinta patro estas fama revoluciulo. Ankaŭ la patrino estas supera revoluciulo. Nun ŝi, jam 60-jara, administras knabinan lernejon. Ŝi havas komfortan loĝejon eksterurbe. Dinko ne deziras ripozi tie. Li estas tipa junulo. (Bonvole gustumu la vorton « junulo ».)...
幸亏,这副可怖的图景没有继续太长...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-05 21:30:35

...
Do, li nepre devas vivi en la urbo. Li devas havi taŭgan pli malpli honoran oficon. Tio estas tre facila, ĉar li havas parencojn kaj konatojn eminentajn en ĉi-tiea socio. Kiam li vizitis nin je la tria aŭ kvara fojo, li estis en digna uniformo, kvankam baldaŭ ĝin anstataŭis nova eŭropa kostumo.

Ĉe Urba Sindefenda Unio li akiris seĝon de fakestro aŭ io simila, mi ne scias precize. Li devas ankaŭ havi belajn amikinojn, devas manĝi bongustajn kaj bonkvalitajn, kaj ĉio ĉi tio estas tute facila por li.
-Se vi estas alispeca kamarado, mi ne estus tiel maltrankvilinta pro vi en la arestejo.
-Duonŝerce mi konfesas al li.

-Ha, vi ne povas supozi, kiel bone mi amikiĝis kun la samĉambraj japanoj, kiuj estas ŝtelisto, trompisto, mortiginto, ruĝulo kaj aliaj!
-Kuras sur liaj lipoj elkora rideto kaŭzita de l' rememoro pri la amikeco en la speciala mondo. Momente li kvazaŭ forgesis la tra vivitajn suferojn.
...
那么,他一定必须在这座城市里生活...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-06 10:04:27

...
Liaj ĝeneralaj problemoj tiel solviĝis. Sekve li devas zorgi nin. Li ne ĝojas ke liaj geamikoj estas polvokovritaj en la paperkorbo. Li pruntas tuton de duetaĝa domo posedata de lia intima amikino. Ni adiaŭas k-inon T, kiu multe kaj bonkore helpis min kiel vera fratino.

Ni adiaŭas la nigrohaŭtan ŝatindan formosjunulon O. Mi esperas ke ili daŭre laboru sinofere en la reciproka kamaradeca amo. Ni adiaŭu ankaŭ k-don R, sed nun li kuŝas en la universitata hospitalo. Unufoje ni vizitis lin tie. Li estas pli malvigla ol antaŭe, kvankam sur la vangoj ankoraŭ restas ruĝetoj kaj la milda rideto ne forlasas lin.

Al mi ŝajnas, ke li suferas ne sole malsanon, kiun la kuracistoj nomis -mi forgesis ĝian nomon. Kiam li povos revidi la formosan amatinon en karcero?
...
他的日常问题是如此解决的,随后,他必须照料我们...
rido.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-06 23:01:56

...
Malfeliĉa junulo! -Mi adiaŭas la aliajn studentojn, adiaŭas la tutan konstruaĵon, en kiu malgraŭ ĝia ruina aspekto tiel brilis kaj flamis la juna vivo. Mi ne ĝojas uzi la pasintan formon de la verboj, sed io devigas min. Ĉu ĉi tio estas fakto aŭ nur mia subjektiva sento, mi ne povas certi.

Niaj kunvivantoj en la nova loĝejo estas Dinko kaj ankoraŭ unu esperantisto, malriĉa senhejma studento en Universitato Sun Jatsen. Ni ame nomas nian neston "verda domo", kiun ĉiutage purigas kaj ordigas "revolucia virino", ano de l' jam dirita kontraŭedziniĝa grupo.

La verda domo ankaŭ havas vakajn ĉambrojn, en kiuj ni bonvenigos Ĵelezon, se li ne sukcesos disvolvi nian movadon en Hankou kaj revenos ĉi tien por kunlabori kun ni. Ili ankaŭ servos aliajn kamaradojn preterpasontajn ĉi urbon. Kaj Dinko intencas okazigi kurson.
Tamen, -li diras, -ĝi devas konsisti ekskluzive el knabinoj.
一个不幸的年轻人!...
senkulpa.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-07 21:31:23

9. KANTONA INTERNACIA ASOCIO

De kiam ni sciiĝis ke ni nepre devas resti ĉi tie por sufiĉa tempo, en la kapo de L fikse sidadas plano : fari internacian propagandon per Esperanto. Sed kiel realigi? Antaŭ pli ol 10 jaroj, kiam Kantono estis plej revolucia, esperanta movado ĝuis sian floran periodon. La tiama urbestro estis esperantisto. Oni liveris grandan monsumon por la movado.

Tamen laŭ la esprimo ŝatata de multaj homoj, forpasis kaj ŝanĝiĝis la tempo. Nun Esperanton gardas grupeto da studentoj kiuj ne havas influon en la socio. Krom ili L konas ankaŭ "kulturistojn el Ŝanhajo", kiuj eble komprenas la signifon kaj utilecon de Esperanto. Sed inter ili kaj la ĉi-tiea aŭtoritatularo ne troviĝas intima rilato.

Kaj jen revenis Dinko. Li amas knabinojn, frandaĵojn, novajn vestojn, komfortan loĝejon, li ankaŭ amas helpi amikojn, amas juston, veron, agadon, -eĉ batalon kaj revolucion. Jes, unuvorte, ĉion belan kaj bonan, ĉar li estas tipa junulo. Li, L kaj aliaj kelkaj amikoj komencis klopodi por la afero. Eble Dinko ĉiutage kuradis inter la eminentaj parencoj kaj konatoj, parolis entuziasme. Mi ne scias la detalojn, ĉar dume mi nur povis sidi en la verda domo.
...
9. 广州国际协会

从我们得知我们有充足的时间,一定必须留在这里...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-10 08:18:15

...
La afero fine sukcesis. Fondiĝis Kantona Internacia Asocio sub la direkto de la propaganda departemento de la Registaro de Guangdong-provinco.
La tasko de l' asocio estas internacia propagando. Laŭ la uzotaj lingvoj ĝi entenas tri fakojn: esperanta, japana kaj angla.

Al la japana, kiu en efektivo estas kontraŭmalamika fako, ni deziras inviti s-ron Kazi kiu kaŝe loĝas en Hongkong kun sia edzino. Sed la aŭtoritatularo ne permesas. Por ili li estas nenio alia ol nekonata japano, kaj japanojn ili ne povas facile fidi.

Aldone ĉi tie estas malproksime de frontoj kaj nur ekzistas loka registaro. Ni do ne havas esperon tuj komenci tiun ĉi laboron. Ankaŭ la anglalingva fako ne funkcias baldaŭ.
...
这件事终于成功,
成立了广东省政府宣传部领导下的广州国际协会...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-12 09:59:24

...
Sole Esperanta fako konas sian vojon. Unue, la pliparto de l' iniciatintoj estas esperantistoj, due, ili pli malpli havas sperton en la kampo de internacia propagando. Ĉiuj anoj de l' verda domoo partoprenas inkluzive min. Ankaŭ k-do S, la reprezentanto de ĉi-tiea esperantista grupo.
Tuj pretiĝis la adresaro de alilandaj esperantistoj kaj esperanto-grupoj. Ni eldonas monatan gazeton "Justeco", en kiu ni knformas pri batalanta Ĉinio. Ni faros belajn medalojn kun surskribo "Amiko de Ĉinio". Ni eldonos broŝurojn.
La unua estu -konsilas Ĵelezo en Hankou -kolekto da miaj verkoj kaj tiuj de Kazi kiujn mi traduku. la kamaradoj konsentas lian proponon. Ĝi estos malforta, tamen justa krio kaj alvoko el la korfundo, kiun la japana popolo ne kuraĝas eldiri en sia lando. Al la broŝuro ni donos titolon "Parolas Japanoj"

Tiel burĝonis nia verda laboro en Kantono. Mi tamen ankoraŭ sentas malpaciencon. -Mi ja ne estas sennaciulo. Japano mi estas. Do, kiel japano en Ĉinio mi havas mian specialan devon. Kiam oni permesos min fari tion? Ĉirkaŭ mi oni ankaraŭ parolas en la lingvo kiun mi tute ne komprenas, kaj sur la stratoj multaj okuloj scivole, suspekte rigardas, rerigardas min, kvankam tio nun ne incitas min tiom maltrakvile kaj malagrable.
...
独立的世界语部门有自己的发展道路...
sal.gif

Flago (Montri la profilon) 2010-majo-13 07:21:50

10. RETURNEN

Ĉiun antaŭtagmezon ni estas en la oficejo. Ĝi troviĝas ne malproksime de nia loĝejo, apudvoje pluras diversaj gravaj institucioj, antaŭ kies pordego severe staras gardosoldatoj.
Estas mateno de l’ februara fino, post ĉirkaû 2 semajnoj de l’ fondo de l’ asocio. La suno brilas varme sur la blua ĉielo.

Antaŭ ne longe oni alarmis pri malamika aeratako. Sed strate estas tute ordinare. Antaŭ mi kiel kutime piediras al la oficejo. Kuniras kun mi la arfa kamarado. Ne alte super nia kapo bruas aeroplano.
-Iom strange. Ĉu ĝi estas nia? Kvazaŭ al si mem diras la kamarado.

Tamen ĝi ne povas esti malamika. Kiel tiu sola kuraĝas flugi tiel malalte? Krome oni ne faris urĝan alarmon. Al mi ŝajnas nur, ke la aeroplano ĉiam estas super nia kapo, kvazaŭ ĝi flugas kien ni iras. Eble tio ĉi estas la sama iluzio, ke certaokaze la luno super ni impresas kvazaŭ ĝi sekvus nin kien ajn ni iru.
...
10. 转回去

每天上午,我们都在办公室里工作...
sal.gif

Reen al la supro