Al la enhavo

Ŝatokupoj krom Esperanto

de Terurĉjo, 2007-julio-15

Mesaĝoj: 46

Lingvo: Esperanto

remy_boligee (Montri la profilon) 2007-julio-15 19:01:12

Mi tre ŝatas muzikumi. Mi kantas en ĥoro ĉe mia urbo kaj en rokbando.

Mi ankaŭ kutimas skribi. Mi havas multe da skribaĵoj en la Portugala, kiu espereble mi tradukos al Esperanto iam.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2007-julio-16 02:46:32

remy_boligee:Mi tre ŝatas muzikumi. Mi kantas en ĥoro ĉe mia urbo kaj en rokbando.
Mi ankaŭ tre ŝatas muzikumi. Mi ludis sintezatorojn dum kelkdekaj jaroj.

Se vi volas aŭskulti al mian (propran) muzikon, vi povas trovi ĝin je Soundclick. Ili estas en multaj stiloj, tial se vi ne ŝatas unu, eble vi ŝatus la sekvan.

Mi ne povas kanti, tial la muziko estas komplete senvorta.

Matthieu (Montri la profilon) 2007-julio-16 12:47:43

(Ĉu “muziki” kaj “muzikumi” estas malsamaj?)
Mi muzikis antaŭ kelkaj jaroj, sed mi ĉesis... Kaj mi kantas malbele. okulumo.gif

Mia ĉefa ŝatokupo estas komputilo. Retumi, babili, programi, ktp.

Mi ankaŭ ŝatas astronomion, sed urbe la ĉielo ne estas vere admirinda...

trojo (Montri la profilon) 2007-julio-16 14:04:59

Mi ŝatas baldanci (tango, valso, ktp).

camiljoe (Montri la profilon) 2007-julio-16 18:52:22

Mi havas multajn ŝatokupojn. mi legas librojn, vojaĝas, tradukas teatraĵojn, iras al kino, kuiras, ĝardenas kaj ĉefe, kolektas poŝtmarkojn tutmonde. se iu eblas helpi min b.v. mesaĝu min.

Hymake (Montri la profilon) 2007-julio-16 19:57:14

Mi tre ŝatas lerni Japanan lingvon, desegni, fari TTTpaĝojn, fari mian propan lingvon (Euk), ludi pianon, paroli kun Esperantistoj (kiel Marieke), programi konputilojn, ktp...

Mi ja havas multajn ŝatokupojn! okulumo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-23 21:56:49

Hymake:Mi tre ŝatas lerni Japanan lingvon, desegni, fari TTTpaĝojn, fari mian propan lingvon (Euk), ludi pianon, paroli kun Esperantistoj (kiel Marieke), programi konputilojn, ktp...

Mi ja havas multajn ŝatokupojn! okulumo.gif
Hymake, mi tute serioze proponas al vi krei propran fadenon en la forumo "Pri aliaj lingvoj", en kiu vi povus rakonti pri farado de via planlingvo "Euk", pri ĝiaj literaro, vortaro, vortfarado. Eblas, ke oni konsilos ion utilan aŭ interesan al vi.
Krome, ankaŭ mi interesiĝas pri novaj planlingvoj.
Pri desegnado multe interesiĝas Manu_fr.
Parenteze, mnlg estas komputilisto.

Zorevij (Montri la profilon) 2007-julio-24 04:21:03

Mia ŝatokupo estas permakulturo. Mi volas krei ekosistemon, kiu povos vivi sen homa zorgo kaj donos pli multe da saniga manĝaĵo kaj aliaj utilaj produktoj ol malkulturaj ekosistemoj.
Krom tio mi okupiĝas pri malnovaj komputiloj kaj malnovaj programoj. Mi opinias, ke oni ne devas aĉeti novajn komputilojn, se oni ne uzas eĉ duonon de potenco de la malnovaj.
Antaŭnelonge mi ekinteresiĝis pri Linukso.
Kaj animeoj ankaŭ plaĉas al mi (jes, mi legis, ke "animeo" estas nekorekta vorto, sed mi tamen ŝatas ĝin ridulo.gif

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-julio-24 04:36:02

Zorevij:permakulturo
permakulturo - per-makul-tur-o
permakulturo - perma-kultur-o
permakulturo - permak-ul-tur-o
demando.giflango.gifsal.gif

Mielo (Montri la profilon) 2007-julio-24 07:39:11

Terurĉjo:
Zorevij:permakulturo
permakulturo - per-makul-tur-o
permakulturo - perma-kultur-o
permakulturo - permak-ul-tur-o
demando.giflango.gifsal.gif
La hungara vortaro de Lernu dispartigis la vorton jen tiel:

per-makulo-turo rido.gif

Reen al la supro