Al la enhavo

Plongxu tutmonde

de Vilhelmo de Bahxos, 2005-junio-22

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Esperanto

Vilhelmo de Bahxos (Montri la profilon) 2005-junio-22 17:08:21

Se vi sxatas skuban plongxadon ni povas paroli pri niaj spertoj kaj intersxangi gxin por koni aliajn belajn plongxlokojn.

Tra tiu foto apude vi konas la belegan insulon "Fernando de Noronha" en Brazilo...almenaux malgrandsubparte.

Aligxu !

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-16 16:13:07

Bonvolu traduki, line_500BJ!

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-16 16:50:52

Vinisus:Bonvolu traduki, line_500BJ!
Mi kredas, ke fakte vi ne deziras, ke ĝi traduku!
Ĝi estas spamilo por prireklami pri ĉiesulinoj...

Vinisus (Montri la profilon) 2020-februaro-16 20:14:55

Mi kredas, ke fakte vi ne deziras, ke ŝi traduku ĝin, ĉar ĝi estas reklamo pri ĉiesulino. Se ne estas tio, kion vi volas diri, bonvolu pardoni min!

sergejm (Montri la profilon) 2020-februaro-16 21:56:34

Ĝi estas roboto kaj ne scipovas traduki.
Kaj mi pensas, ke administrantoj devas malfaciligi registradon por ke robotoj ne plu povu registriĝi.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-17 09:55:28

Vinisus:Mi kredas, ke fakte vi ne deziras, ke ŝi traduku ĝin, ĉar ĝi estas reklamo pri ĉiesulino. Se ne estas tio, kion vi volas diri, bonvolu pardoni min!
Ne, mi ja volis diri tion ĉi.
"Ĉiesulinoj". Mi tradukis la mesaĝon de tiu spamilo, kaj ja temas pri pluraj senŝancaj ullinoj.

Estas kompreneble spamilo, reklamita spamilo.

Frano (Montri la profilon) 2020-februaro-17 12:01:30

sergejm:Ĝi estas roboto kaj ne scipovas traduki.
Kaj mi pensas, ke administrantoj devas malfaciligi registradon por ke robotoj ne plu povu registriĝi.
Neniu povis, povas, kaj povos malpermesi registradon por iu ajn roboto, ĉar tiaj agoj malestimus ĝian (rian?) fundamentan rajton esprimi sin.
Sed, tiu ĉi roboto ne volas lerni Esperanton kaj nur krokodilas. Do, ŝajnas ke ĝi (ri) riskas ricevi seriozan averton de nia administranto.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-17 12:37:47

Frano:
sergejm:Ĝi estas roboto kaj ne scipovas traduki.
Kaj mi pensas, ke administrantoj devas malfaciligi registradon por ke robotoj ne plu povu registriĝi.
Neniu povis, povas, kaj povos malpermesi registradon por iu ajn roboto, ĉar tiaj agoj malestimus ĝian (rian?) fundamentan rajton esprimi sin.
Sed, tiu ĉi roboto ne volas lerni Esperanton kaj nur krokodilas. Do, ŝajnas ke ĝi (ri) riskas ricevi seriozan averton de nia administranto.
Ĝi forigotas, ĉar ĝi diskonigas pornografiaĵojn.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-februaro-17 15:58:00

Vortara defino:
"Pornografio — senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj, videaĵoj aŭ per teksto".
Sekve, anoncoj pri seksum-servoj sen fota/videa bildigo aŭ detala priskribo de tiaj servoj ne estas pornografiaĵoj.
Kaj konstanta konfuzado de simplaj terminoj estas probable simptomo de mensa nebulismo.

Zam_franca (Montri la profilon) 2020-februaro-17 17:19:44

IgorSokoloff:Vortara defino:
"Pornografio — senkaŝa prezento de seksa volupto, amoraj agoj, per bildoj, videaĵoj aŭ per teksto".
Sekve, anoncoj pri seksum-servoj sen fota/videa bildigo aŭ detala priskribo de tiaj servoj ne estas pornografiaĵoj.
Kaj konstanta konfuzado de simplaj terminoj estas probable simptomo de mensa nebulismo.
Bone, pornografi-ontaĵoj...
Kaj notindas bedaŭre, ke la profilofotoj de tiaj "uzantoj" foje ja estas pornografiaĵaj... La profilofoto de la ĉi-tema spamilo ŝajne vidigas virinon kiu ne havas vestaĵojn (t.e. nudan virinon), do ja estas pli-malpli senkaŝa prezento de tiaj umoj per bildo.

Unufraze, la lernu-estrantoj denove estas bezonataj.

Reen al la supro