Al la enhavo

La bona mondo

de rosto, 2007-novembro-24

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

rosto (Montri la profilon) 2007-novembro-24 03:14:38

Aŭ alia titolo de temo: Nia Utopio.

Ĉi tie en forumo diskutas la temo pri plibonigado de la mondo. Interesa temo. Sed kia estas bona mondo? Kian mondon ni volas vidi?

Jen, Tomazo Kompanela skribis sia "Urbo de Suno". Mi legis. Kian teruran socion li elpensis! Tuta vivo de homo estas sub kontrolo tie. Mi neniokaze volus vivi en tia "urbo de suno".

Tio, kio ŝajnas bona mondo al iu, estas koŝmaro al alia homo. Ĉu ĉiuj homoj povas konsenti pri bildo de bona mondo?

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-novembro-24 20:12:29

rosto:Aŭ alia titolo de temo: Nia Utopio.

Ĉi tie en forumo diskutas la temo pri plibonigado de la mondo. Interesa temo. Sed kia estas bona mondo? Kian mondon ni volas vidi?
Laŭ mi bona mondo estas tiu en kiu ĉiuj havas almenaŭ manĝaĵojn kaj domon, en kiu oni vivas pace, en kiu oni laboras por vivi, ne vivas por labori, kaj oni havas sufiĉan libertempon por niaj amatoj kaj por niaj hobioj, en kiu homoj vivas nature, harmonie, sen vundi plantojn, bestojn kaj teron.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 20:24:29

ekstertemo.gif
Ŝajne, ke vi jun-aĝe multe legis Marks-on kaj Engels-on, ĉar tiuj ambaŭ revis pri la samo.ridego.gif

Andreo Jankovskij (Montri la profilon) 2007-novembro-24 22:26:50

malgajo.gif

Tero ne ekzistos eterne!

Terurĉjo (Montri la profilon) 2007-novembro-24 22:37:09

Andreo Jankovskij:Tero ne ekzistos eterne!
Ĝis la fino restas nur kelkaj miliardoj da jaroj!ploro.gif
Necesas jam nun singardi de venonta malekzisto!

Matilda 69 (Montri la profilon) 2007-novembro-25 14:02:16

Terurĉjo:ekstertemo.gif
Ŝajne, ke vi jun-aĝe multe legis Marks-on kaj Engels-on, ĉar tiuj ambaŭ revis pri la samo.ridego.gif
Ne, sed mi legis la evangeliojn kaj la "floretoj de Sankta Francisko" rideto.gif

white knight (Montri la profilon) 2007-novembro-27 09:51:47

Ne, sed mi legis la evangeliojn kaj la "floretoj de Sankta Francisko"
Nu, mi pensas, ke kristianismo kaj komunismo estas la sama.
La "bona Dio" neniam forlasas bonan komuniston.
rideto.gif

rosto (Montri la profilon) 2007-decembro-01 02:36:02

En la bona mondo homo interesiĝas pri tio, pri kio li aŭ ŝi volas, pri Markso, pri Evangelio, pri Esperanto, pri Bhagavad Gita, aŭ io, kaj aliaj homoj ne kurbe ridetas pri tio.

annadahlqvist (Montri la profilon) 2007-decembro-02 22:20:48

la bona mondo, interalie, estas egala, potenco estas egale disvastiĝi. Kaj ni superregas la socion, la socio ne superregas nin.

Maël Spiga (Montri la profilon) 2007-decembro-03 23:53:52

rosto:Aŭ alia titolo de temo: Nia Utopio.

Ĉi tie en forumo diskutas la temo pri plibonigado de la mondo. Interesa temo. Sed kia estas bona mondo? Kian mondon ni volas vidi?

Jen, Tomazo Kompanela skribis sia "Urbo de Suno". Mi legis. Kian teruran socion li elpensis! Tuta vivo de homo estas sub kontrolo tie. Mi neniokaze volus vivi en tia "urbo de suno".

Tio, kio ŝajnas bona mondo al iu, estas koŝmaro al alia homo. Ĉu ĉiuj homoj povas konsenti pri bildo de bona mondo?
Kiel vi fartas, amiko?

Mi pensas ke ĉi tie temo estas tre kompleksa. Ĉia homo perceptas la perfektecon mondon kiel diferenca.

La bona mondo estas perfekta mondo kiel pensi de ĉian homon. La perfekta mondo estas ĉio dungitaro. Ni, ĉian homon, neniam estos unisona en ĉi tie temo.

Ĝis revido.

Reen al la supro