Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 12:47:11

perfortaj agoj detruas la vivon en nia eta sed bela planedo. Kie pacon subtenas pintoj de bajonetoj, kie iam ajn oni povos vidi ĝin misformita pro tragedia nuklea konflikto aŭ pro horora kemia milito.

milito

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-27 21:07:14

Milito Unua Monda draste ŝanĝis la politikan mapon de Eŭropo.

Eŭropo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 00:04:02

Eûropo antaûlonge estis lupo antaû ŝafido, nun estas ŝafido antaû lupo. Hieraû invadanto nun estas invadita de malsataj fuĝantaj. Pli aŭ malpli frue oni estas viktimo de sia propra morala manko, tiel estas la homaro.

homaro...

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 03:00:12

Homaro, bestaro, insektaro, fiŝaro, ktp... tiuj tute sendube volas daŭre vivi plenfeliĉe.

plenfeliĉe

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-28 12:22:32

Plenfeliĉe, bedaûrinde ne eblas al surteraj vivuloj, sed nur feliĉajn momentojn, ĉar ĉiu sekundo pasinta estas miraklo, kiu neniam plu revenos. Por travivi bonon sur la Tero, oni devas koni la Leĝaron de la Naturo.

La Naturo...

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-29 02:12:59

La Naturo ne juĝas, nur sekvas siajn leĝojn.

leĝo

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-29 12:38:30

Leĝo por sekureco de la familioj, ĉar la homaro dependas esence de juraj detenoj.

deteno(j)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-29 13:46:15

Deteno de miaj deziroj iam estus bonafero.

bonafero

Vinisus (Montri la profilon) 2019-oktobro-29 15:48:59

Bonafero estas kiam ni, Estuloj Homaj kaj Spiritaj, sciu mildigi la doloron de tiuj, kiuj suferas; kompreneble laŭ nia ebleco.

ebleco

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-oktobro-30 01:26:21

Ebleco de kosma veturado al malproksimegaj lokoj (ekzemple al fora galaksio), estas nuntempe preter kapabloj niaj.

nia(j)

Reen al la supro