Al la enhavo

Fermita
Maks. 500 mesaĝoj.

Duonfrazo Ludo

de cFlat7, 2014-januaro-08

Mesaĝoj: 2577

Lingvo: Esperanto

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-01 16:48:23

Reĝoj normale estis kruelaj homoj, kiuj ekspluatis sian popolon kaj sklavigis aliajn gentojn, nuntempe kelkaj ankoaŭ ekzistantaj fariĝis dekoraciaj estuloj, aŭ parazitaj diktatoroj. Sed la politikistoj anstataŭis ilin; hodiaŭ tiu, kiu havas monon kaj famon fariĝas reĝo aŭ reĝino.

reĝino(j)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-01 21:59:12

Reĝino Elizabeto (dua) estas nun mia monarko, post ŝi sekvos Ĉarlzo (dua), versajne.

versajne

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-01 22:50:26

Verŝajne ekzistas tiu, kiu oferas la estontecon, uzante pruntprenojn kaj partopagojn kun troaj rentumoj por vivi tiajn iluziojn, kiuj fariĝas koŝmaroj en la momento de la ŝuldopagoj. Do mi serĉu la simplajn kaj daŭrajn plezurojn, tiujn, kiuj ne malhelpas mian nuntempon, nek min sklavigos.

sklav(igos, i, o, eco, ulo, anto, ita)

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-02 04:00:51

Esti sklavo ofte okazis sen la volonteco.

volonteco

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-02 12:17:30

Volonteco ekzilas el nia vivo la malbonagon, kaj forpelas la malsanecajn pensojn per sanaj, tranĉas la malican reton de la malpravigeblaj suspektoj per la tondilo de konfido al nia proksimulo.

proksimulo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-03 01:36:34

Proksimulo nia ofte agas kontraŭ nia propra konscienco.

konscienco

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-03 13:04:09

Konscienco nia evitas la konstantajn plendojn, kiuj faras nin personoj malfacile kunvivantaj. Estas tre malagrabla la ĉeesto de iu, kiu ĉiam plendas, vidante difektojn en ĉio, kaj dezirante, ke la mondo rondiru ĉirkaŭ li aŭ ŝi laŭ lia aŭ ŝia maniero vidi la aferojn. Ni ne povas modifi la aliajn, Sed ni devas klopodi ekhavi nian propran pliboniĝon.

pliboniĝo

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-04 03:51:20

Pliboniĝo de mi estus, ke mi lernados morsan kodon.

[ https://eo.wikipedia.org/wiki/Morsa_kodo ]

Vinisus (Montri la profilon) 2019-decembro-04 13:09:16

Morsa kodo estos taŭga por la posta tria monda milito, laŭ Albert Einstein. "La kvara mondo milito, oni faros ĝin per ŝtonoj kaj bastonoj", pro tia antaŭvide bedaŭrinda okazintoĵo, la ununura eliro estas la hejma lernejo, kaj tiu siavice estas la rezulto de la konduto de la geedzoj, kiuj devas klopodi fari ĝin agrabla, digna kaj riĉa je paco por siaj gefiloj t.e. la estontaj civitanoj.

la estontaj civitanoj

cFlat7 (Montri la profilon) 2019-decembro-05 02:45:22

La estontaj civitanoj, se ili estos kiel ni, konkludos, ke la historio instruas lecionojn, sed ili ne tiujn lernos.

lern(is/as/os/i/us/u)

Reen al la supro