Al la enhavo

Ĉu forumoj por komencantoj?

de Jev, 2007-novembro-28

Mesaĝoj: 27

Lingvo: Esperanto

Jev (Montri la profilon) 2007-decembro-03 13:06:37

Nun okazis la kunsido de lernu!-teamo kaj ni diskutis tiun ĉi aferon. Ŝajne pli ambiciaj plibonigoj de la tuta forumejo por amikigi ĝin al komencantoj ne estas fareblaj ĉi-paŝe, dum kreado de tia nova forumo estus relative facile realigebla. Laŭ ni ĉiuj simpla kreo de tiu forumo donos neniun utilon, pro tio ni interkonsentis inviti helpantojn pli aktive kunlabori pri ĝi.

Laŭ mi estas tre grave, ke helpantoj estu envolvitaj en tiun laboron ekde la komenco. Ekz. estus tre bele, se helpantoj paroligus uzantojn en tiuj forumoj en baza Esperanto pri diversaj temoj, ekz. petus sinprezentojn de uzantoj aŭ petus rakonti pri vetero en iu lando. Ankaŭ komencantojn povus komenci fadenojn, tiam gravus respondi al ili per relative simpla lingvaĵo (simila kian oni uzus parolante kun komencanto dum iu Esperanto-renkontiĝo) en iu ĝentila maniero korekti erarojn, fari konsilojn ks.

Nur se ni ĉiuj kune laboros por tiu forumo, ĝi povos iĝi vere utila. Do gravas via subteno kaj deziro helpi. rideto.gif Ankaŭ viaj ideoj pri tio, kiel aranĝi ke tiu forumo donu kiel eble plej multe da utilo, estas tre bonvenaj.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-22 22:35:36

ekstertemo.gif
Mi opinias, ke forumoj de Lernu!-retejo estas unu el ĉefaj, plej gravaj ties partoj. Sed malmultaj lernu!-uzantoj konas ilian ekziston, malgraŭ kelkaj mencioj pri ili en ĉef-menuo kaj "Laste en la forumo". Kiom da uzantoj nun Lernu! havas, kaj kiom da ili aktivas en la forumoj? Bonvolu kompari.
Mi proponas, ke supre de ĉiu paĝo de la retejo troviĝu aparta lig-butono "Tuj vizitu la forumojn!", kondukanta rekte al la ĉefa foruma paĝo. Ĉu eblas al programistoj de Lernu! aranĝi tion?

Lanctupo (Montri la profilon) 2008-januaro-22 23:22:03

Ekscelenta sugesto.

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-23 09:43:55

Terurĉjo:ekstertemo.gif
Mi opinias, ke forumoj de Lernu!-retejo estas unu el ĉefaj, plej gravaj ties partoj. Sed malmultaj lernu!-uzantoj konas ilian ekziston, malgraŭ kelkaj mencioj pri ili en ĉef-menuo kaj "Laste en la forumo". Kiom da uzantoj nun Lernu! havas, kaj kiom da ili aktivas en la forumoj? Bonvolu kompari.
Mi proponas, ke supre de ĉiu paĝo de la retejo troviĝu aparta lig-butono "Tuj vizitu la forumojn!", kondukanta rekte al la ĉefa foruma paĝo. Ĉu eblas al programistoj de Lernu! aranĝi tion?
rideto.gif Nu ĝi ne estas la plej grava parto, sed mi konsentas, ke indus iel pli videbligi la forumojn. Ni pensos pri tio.

Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-januaro-27 01:27:49

Min konstante malpacigas la fadeno. Malgraŭ la decido de Lernu!-taĉmento eviti kreadon de nova forumo mi opinias, ke ĝi tamen estas bezonata nuntempe. Vidu, jam pasis preskaŭ du monatoj post la sortportanta decido, sed nenio okazis kaj nenio okazas. Oni preskaŭ ne vidas novulojn inter uzantoj de la forumoj.
Tial mi pensas, ke indas krei novan forumon "Lernejo", sed difini tre rigorajn regulojn por ĝi.
Ekzemple:
1. En subtitolo de la forumo devas esti skribite, ke la forumo estas por demandi, respondi kaj diskuti nur kursojn de lernu!-paĝaro.
2. Ĉiuj temoj de la forumo devas esti kreataj nur de Lernu!-teamanoj laŭ iliaj vidpuktoj aŭ proponoj de Lernu!-uzantoj post ĉiuflanka pritraktado.
3. Ĉiuj ekstertemaj mesaĝoj forigendas tuj. (Almenaŭ dumsemajne post aperigo lango.gif ).
4. Ĉiuj nehelpantoj kaj nelingvohelpantoj (la listo de helpantoj kaj lingvohelpantoj facilege akireblas) bonvolu eviti respondi en la forumo aŭ (se la persono opinias sin spertulo) aliĝi al la listo.
Mi opinias, ke indas krei tiom da fadenoj, kiom da kursoj estas en la paĝaro kaj eble iomete pli, ekzemple, "Akuzativo", "Difinita artikolo", "Nekompreneblaĵoj".
Verŝajne, la forumo pleniĝos sufiĉe malrapide per mesaĝoj, tamen ĉia komencanto, dezironta helpon, sentime skribos en ĝi por ricevi klaran, ĝustan (mi esperas) kaj plenan respondon. Tio, espereble, interesigos ne nur skribonton, sed ankaŭ aliajn.
Mi verdire ne insistas pri la kreado, tamen opinias, ke utilo de tio estos ne malgranda.

RiotNrrd (Montri la profilon) 2008-januaro-27 09:55:59

Mi akordas kun Terurĉjo - mi opinias ke lia ideo meritas konsideron. Mi pripensas ĝin, kaj ankaŭ kredas ke tia forumo estus utila por komencantoj. Ĝi ne devus esti forumo tiel, kiel la aktuala, sed pli tiel, kiel Terurĉjo priskribis. Loko por demandoj nur pri la materialo de Lernu! mem, kaj ne loko por ĉiutema skribado. Se iu volas skribi pri neLernu! aĵoj, li aŭ ŝi povas veni ĉi tie, al ĉi tiun forumon.

Ili havus loko tie, kie ili povus demandi simplajn demandojn en aŭ esperanto aŭ iliaj denasklingvoj (aŭ eble la regulo estus ke demandoj devus esti nur per baza esperanto) KAJ - kaj mi kredas ke tiu eble estas la pli grava - ili iĝus kutimitaj skribi en la Lernu! forumoj.

Bona ideo!

Jev (Montri la profilon) 2008-januaro-27 16:11:50

Ŝajne kaj Terurĉjo kaj RiotNrrd miskomprenis la ideon. Por demandoj pri la lingvo jam ekzistas la forumo "Konsultejo", oni rajtas tie fari demandojn kaj pri lernu!-kursoj kaj pri Esperanto-gramatiko. Ankaŭ oni rajtas fari demandojn en nacilingvaj forumoj.

En tiu ĉi fadeno estis demando, ĉu ekzistu forumo, en kiu oni rajtos skribi nur en baza Esperanto pri io ajn. Do estos la samo kiel "Pri ĉio cetera", sed tie vi rajtos skribi nur uzante bazajn vortojn kaj bazan gramatikon de Esperanto. Jen tia estis la ideo kaj la plejparto de la teamo decidis realigi ĝin. Kiam aperos iom pli da tempo por tiu ĉi tasko, ĝi realiĝos.

Reen al la supro