Al la enhavo

Pasporta Servo

de airpath, 2008-januaro-26

Mesaĝoj: 7

Lingvo: Esperanto

airpath (Montri la profilon) 2008-januaro-26 12:28:41

Ĉu Pasporta Servo mortiĝis? Ĉu ekzistas iu ĉi ke uzis PS-on? Ĉu ĝi uzeblas? Car mi trovis ke la bildojn al ilian retpaĝaro nun ne uzebliĝas kaj ke ilian forumojn ankaŭ ne uziĝas (mi poŝtis demandojn tie kaj neniu respondis).

pacepacapaco (Montri la profilon) 2008-januaro-26 13:55:54

Mi vere ne scias se ankoraŭ ekzistas/uziĝas la PS, sed serĉinte mi vidas ĉe http://www.tejo.org/eo/ps, ke la bildo montras la kovrilon de la jaro 2008.

Bernardo (Montri la profilon) 2008-januaro-26 17:55:56

Karaj skribantoj respektive demandantoj !

Kompreneble ekzistas "Pasporta Servo" ankorau. Mi ne komprenis kial ĝi ne plu ekzistu !

La adreslibro 2008 aperos verŝajne dum la marto 2008, kiel vi povas legi, se vi alklakos "Adreslibro 2008" kaj poste "Legu pli" au iros al: http://www.tejo.org/eo/node/605
Do oni povas baldau aĉeti la PS-adreslibron 2008, ekzemple ĉe UEA au ĉe alia Esperanto-centro.

Se vi estos gastiganto en la jaro 2008 vi ricevos la adreslibron senpage al via hejma adreso !!

Se vi volas aliĝi kiel gastiganto, iru al:
"aliĝiloj" au:
http://www.tejo.org/eo/ps_aliĝilo
Tie vi povas elekti la vojon, respektive kiel vi volas aliĝi al gastiganto ĉe PS. (kompreneble senpage).

Se vi havas demandojn pri Pasporta Servo, skribu al la PS-administranton Derk Ederveen, li havas la retadreso: "paspserv@wxs.nl"

Se vi volas partopreni ĉe la PS-dissendolisto kaj per tio ĉiam konstante ricevi la plej gravajn informojn pri PS, plenumu la kampon en la paĝo: http://www.tejo.org/eo/ps
(sub: "Aliĝu al diskutgrupo PasportaServo".

Kore kaj amikece salutas
via
Bernhard Maurer, nomita Bernardo
Landa organizanto de Pasporta Servo por Germanio
http://www.fen-net.de/~ea1448
-------------------------------------------

Matthieu (Montri la profilon) 2008-januaro-26 18:38:07

Mi esperas ke Pasporta Servo ja ne mortos! Mi ankoraŭ ne povis uzi ĝin.

Mi certe provos kiam mi estos pli aĝa. (Nun mi aĝas 17, kaj dubas, ke miaj gepatroj akceptus, ke mi gastas iun aŭ iras eksterlanden sole, en nekonatan hejmon).

Bernardo (Montri la profilon) 2008-januaro-26 21:17:40

Mutusen:Mi esperas ke Pasporta Servo ja ne mortos! Mi ankoraŭ ne povis uzi ĝin.

Mi certe provos kiam mi estos pli aĝa. (Nun mi aĝas 17, kaj dubas, ke miaj gepatroj akceptus, ke mi gastas iun aŭ iras eksterlanden sole, en nekonatan hejmon).
Kara Mutusen,
Tre bone, ke vi intencas iĝi gastiganto se vi havas propran loĝejon, respektive se vi ne plu loĝas ĉe la gepatroj.

Sed vi ja povus jam aĉeti la eldonon 2008 de la adreslibro kaj legi la anoncojn de la diversaj gastigantoj el la tuta mondo. Per tio vi akirigas impreson de la eblecoj kiuj PS oferas, ankau se vi nuntempe ne povas vojaĝi au iĝi gastiganto.

Mi deziras al vi feliĉon por la estonteco.

Kore kaj amikece
via
Bernhard Maurer, en Esperantujo nomita Bernardo
Landa organizanto de Pasporta Servo por Germanio
http://www.fen-net.de/~ea1448
------------------------------------------

Rodrigoo (Montri la profilon) 2008-januaro-26 21:50:22

Certe ĝi ankoraŭ ekzistas!
Lasta jaro, mi estis ankaŭ 17j kaj demandis al miaj gepatroj ĉu mi rajtus gastigi, ili tuj konsentis. Tiam, mi gastigis eksterlandanojn kaj eĉ por mia familio (kiuj ne parolas e-on) estis bona vivprovaĵo. Ĉi jaro mi eluzos pasportan servon, ĉar mi kaj gastiĝos kaj gastigos.

Sammondane,
Ĥod

Maldormemo (Montri la profilon) 2008-februaro-01 02:27:15

Ĉiam kiam mi provis uzi PS ĝi ekzistis rideto.gif
Foje eĉ ekzistis PS-umado en mia hejmo!
Do, bonvenon!

Reen al la supro