Mesaĝoj: 41
Lingvo: Esperanto
Frankouche (Montri la profilon) 2008-marto-01 12:43:56
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-01 14:55:30
Ĉu unu morto kauzis la alian meĥanike?
Ĉu estas aliaj personoj en la rakonto, ekz murdisto aŭ policano?
Ĉu la rakonto estas alegorio pri la nuntempa monmdo (do oni devas diveni la signifon de la elementoj en la enigmo kiel simboloj)?
sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-01 15:13:12
Alegorio pri la nuntempa mondo (estas nenia rilato al la respondo):
tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.
Terurĉjo (Montri la profilon) 2008-marto-01 16:15:24
En la rusa lingvo konjunkcio "kaj" estas "и". Krome, "и" estas unu el la literoj de la rusa alfabeto (и=i).
Tial ruse "а и б" estas samtempe "A kaj B" kaj "A I B". Se malaperis A kaj B, restis I.
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-01 16:17:02
sergejm:A kaj B sidis sur la tubo, A falis, B pereis, kiu restis sur la tubo?Du kadavroj, eble brulitaj pro la eksplodo, ĉu ne!
tubo: gaso- aŭ nafto- kondukilo
sidi sur la tubo: ŝteli el ĝi gason aŭ nafton.
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-01 16:30:11
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-01 16:31:41
Sed, ĉu la demando en la enigmo 'kiu' temas pri personoj, ne objektoj?
sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-01 16:59:38
La respondo estas "kaj". En la germana traduko de Putin - "und".
Pli bona estus traduko de la komenco de la enigmo "A k B" aŭ "A & B" (ĉi lastan vi povas uzi en la angla traduko).
Miland (Montri la profilon) 2008-marto-02 11:48:48
sergejm:Milland! Terurĉjo jam ĉion eksplikis.Dankon, sed vi ne konfirmis lian solvon antaŭ ol mi skribis. Mia nomo havas nur unu 'l', parenteze.
La respondo estas "kaj"...
Ĉiuokaze, ĉi tiu enigmo ne ŝajnas ĝusta al mi. Ĉar la demando estas pri kiu restas, ne kio. Kaj eĉ se estis kio, vorto ne estas konkreta objekto kiu povas sidi sur tubo.
sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-02 13:10:03
Kiel Putin tradukis ĉi tiun vorton germanen, mi ne rimarkis.
Pli frue la enigmo estis en animacia filmo, kie maldiligenta lernanto okazis en La Lando De Nelernitaj Lecionoj. Tie li renkontas literojn A k B, sidantajn sur la tubo. Malgrandan "и"/"k(aj)"/"&", sidanta inter A kaj B li ne rimarkas. Li iom parolas kun la literoj, poste A falas, B pereas, kaj li devas respondi la enigmon.