Al la enhavo

Kiom da musoj?

de 黄鸡蛋, 2008-marto-04

Mesaĝoj: 14

Lingvo: Esperanto

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-04 13:52:40

Unu muso povas naski 12 musidojn unufoje, kaj naskas po unu fojo en unu monato. Dume, musido elkreskos du monatojn post sia naskiĝo. Kompreneble elkreskinta muso povas naski novajn musidojn. Supozu ke musoj ne mortos dum 12 monatoj. Nun estas unu muso. Kiom da musoj estos post 12 monatoj?
`
`
`
`
`
`
`
Mi scias ke tio estas tre aŭ eĉ tro facila, sed mi respondis tute malprave tiam kiam mi unue vidis la demandon. shoko.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-04 14:13:18

黄鸡蛋:... Supozu ke musoj ne mortos dum 12 monatoj. Nun estas unu muso. Kiom da musoj estos post 12 monatoj?
0 (Nun ni devas havi unu muson kaj unu musinon por havi iajn musojn post 12 monatoj)

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-04 14:23:23

Ĉu 3257293=
1 (komence)
+12 (naskita dum 1a monato)
+144 (naskita 3s m)
+1728 (naskita 5a m)
+20736 (naskita 7a mo)
+248832 (naskita 9a m)
+2985984 (naskita 11a m)?

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-04 14:32:23

sergejm: (Nun ni devas havi unu muson kaj unu musinon por havi iajn musojn post 12 monatoj)
Amuza! rido.gif
Aliaj eblecoj:
0 (pro katoj)
0 (pro la kremlino aĉetas ilin por sekretaj eksperimentoj)

..ktp

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-04 14:44:07

Miland:
sergejm: (Nun ni devas havi unu muson kaj unu musinon por havi iajn musojn post 12 monatoj)
Amuza! rido.gif
Aliaj eblecoj:
0 (pro katoj)
0 (pro la kremlino aĉetas ilin por sekretaj eksperimentoj)

..ktp
Ili "ne mortos"...

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-04 15:21:13

Filu:Ili "ne mortos"...
Bedaŭrinde, la katoj estis for kiam la enigmo aperis, kaj la kremlino ne skribis ĝin..

Filu (Montri la profilon) 2008-marto-04 16:34:31

Miland:
Filu:Ili "ne mortos"...
Bedaŭrinde, la katoj estis for kiam la enigmo aperis, kaj la kremlino ne skribis ĝin..
rideto.gif

sergejm (Montri la profilon) 2008-marto-05 05:57:47

Eble tiu muso estas genomodifita kaj ne estas virmusoj kaj musinoj.
Sed eĉ tiam ni devas scii aĝon de la unua muso en la komenco de la eksperimento. Se ĝi estas tuj naskita, ĝi ne naskos dum du unuaj monatoj.

Miland (Montri la profilon) 2008-marto-05 09:00:06

sergejm: Se ĝi estas tuj naskita, ĝi ne naskos dum du unuaj monatoj.
Bona punkto. Mi supozis ke la unua muso estis plenkreska, sed la problem ne diris tion. Ĝi devis esti pli preciza.

黄鸡蛋 (Montri la profilon) 2008-marto-05 13:15:17

Mi ja forgesis diri ke la unua muso estas plenkreskinta. Tamen tio ne gravas...

sergejm:0 (Nun ni devas havi unu muson kaj unu musinon por havi iajn musojn post 12 monatoj
Kara sergejm, mi kredas ke vi eraris nur kiam kalkuli... Eble vi forgesis ion.

Parenteze, la unua muso estas muso tute ordinara... Nur tio, ke ĝi ne mortos dum 12 monatoj, eble estas iom eksterordinara.

Kaj ne estas aliaj aferoj ne skribitaj en la demando...

Reen al la supro