לתוכן העניינים

Peto kontroli eraroj

של Andreo Jankovskij, 10 באפריל 2008

הודעות: 5

שפה: Esperanto

Andreo Jankovskij (הצגת פרופיל) 10 באפריל 2008, 21:39:25

Mi planas krei novan filmeton.
Ĉu vi povas kontroli erarojn aŭ iomete kritiki.
Jen estas la teksto:

lango.gif lango.gif lango.gif

*Starto*

Estas bezonata puŝo!

Kial?
???

Necesas ekmoviĝi!

Moviĝon en kiun direkton?
???

Evoluo de personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.

En nia mondo estas tro multe da senutila tumultado.
Plimulto da homoj fariĝas sklavoj de t.n. “amasa spirito”.

En senutila tumultado perdiĝas ajna espero al memesprimo kaj reala sukceso.

Memesprimo!
Peala sukceso!

Liberiĝu de senutila tumultado!

Faru skribaĵon sur la enira pordo:

“ESSS”

Evoluo de la personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.

Neniam forgesu kio vi estas kaj vian destinon en la universo.

Malkovru “mondon de ideoj”!

Trovu vojon al la “mondo de ideoj” pere de:
Instruistoj
Ĉirkaŭantaj homoj
Libroj
Filmoj
Muziko
Bildoj
Hazardo

Ne limigu vin per kadroj de granda formikejo!
Komencu mem skribi propran historion!
Decidu!

“La mondon kreas ideoj, sed regas ĝin la Volo”

lango.gif lango.gif lango.gif

titrant (הצגת פרופיל) 12 באפריל 2008, 08:15:27

Kio signifas la KSSS, kiu oni devas skribi sur la pordo?

Andreo Jankovskij (הצגת פרופיל) 12 באפריל 2008, 11:01:44

titrant:Kio signifas la KSSS, kiu oni devas skribi sur la pordo?
KSSS estas la unuajn literoj de surporda skribaĵo:

Evoluo de la personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.

eb.eric (הצגת פרופיל) 12 באפריל 2008, 15:55:11

Ĉu dum mi dormis la literoj K kaj E iĝis samaj? Mi ne komprenas...

horsto (הצגת פרופיל) 12 באפריל 2008, 16:17:57

Andreo Jankovskij:
titrant:Kio signifas la KSSS, kiu oni devas skribi sur la pordo?
KSSS estas la unuajn literoj de surporda skribaĵo:
Evoluo de la personeco.
Serĉo de ideoj.
Serĉo de vojoj por memevoluiĝo.
Serĉo de kampoj por sinuzo.
Tiam la mallongigo devas esti ESSS, ĉu ne? Vi ankaŭ mistajpis unu fojon "Peala sukceso". Cetere, laŭ mia vortaro "evoluiĝo" ne eblas, uzu simple "evoluo". Mi ankaŭ ne scias ĉu "sinuzo" bonas, ĉu vi celas "sin okupi"?

לראש הדף