Al la enhavo

Pri "li" kaj "si" en unu frazo de Z.

de Frano, 2017-majo-05

Mesaĝoj: 10

Lingvo: Esperanto

Frano (Montri la profilon) 2017-majo-05 18:27:32

En Antaŭparolo al Fundamento Zamenhof skribas: Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li, kaj malgraŭ oftaj tentoj kaj delogoj li neniam permesis al si (almenaŭ konscie) eĉ la plej malgrandan pekon kontraŭ tiuj ĉi leĝoj;

Kial Z uzis unue "li" kaj poste "si" en tiuj du (tre similaj je la unua vido) kazoj ? (aŭ "okazoj" ? ridulo.gif)

P.S.
Bonvolu pardoni! Mi volis meti demandon en Konsultejon sed maltrafis malgajo.gif

sergejm (Montri la profilon) 2017-majo-05 19:37:17

Influo de rusa lingvo.

Vinisus (Montri la profilon) 2017-majo-06 12:50:41

Li devis zorgi pri si mem. Li neniam permesis al si fari tion. "Se li skribus: li neniam permesis al li fari tion", tiu li estus alia persono ne si mem. Li vokis sian amikon!

Plej amike.

Frano (Montri la profilon) 2017-majo-07 06:07:53

Dankon al vi, sergejm kaj Vinisus!

Se li skribus: " li neniam permesis al li fari tion", tiu li estus alia persono ne si mem. Li vokis sian amikon!

Vere! Tamen restas enigmo: kiu estas tiu "li" ?
( en: "... la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li ...")

Ĉu Z eraris (pro Influo de rusa lingvo) ?

Vinisus (Montri la profilon) 2017-majo-07 13:32:45

"La aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por li." Li skribis uzante la trian personon t.e. --- Por la aŭtoro de Esperanto ĉiujn ĉi tri verkojn li vidas kiel leĝon. Do, la ĉiuj ĉi tri verkoj estas leĝo por li.

Bert (Montri la profilon) 2017-majo-07 21:15:01

Mi lernis kiel regula ke « la refleksivo "si" resendas al la subjekto de la laste esprimita ago. »
Por mi tiu ago estas "rigardi" kaj tial mi skribus "leĝo por si" aŭ "sia leĝo", sed ŝajne Zamenhof sentis alian agon apud "leĝo". Kiel oni skribas tiun frazon ruse?

Grown (Montri la profilon) 2017-majo-08 07:57:45

Kulto al personeco. Mi ne diras ke li estas malbona por kulto al personeco, mi nure iomete ne ŝatas propagandajn teknikojn. Mi rigardas propagandajn teknikojn kiel bonmalbona (read: cheesy).

sergejm (Montri la profilon) 2017-majo-09 16:41:28

Frano:Vere! Tamen restas enigmo: kiu estas tiu "li" ?
Tiu "li" estas la aŭtoro. Tiel oni uzas ruslingve, Esperante oni povas diri "si" en la menciita frazo, sed se ne estas menciita alia persono, "li" estas ekvivalenta al "si".
Probablaj kaŭzoj kial Z uzis "li" estas 1) Z skribas pri si en tria persono kaj 2) "как" ("kiel") en rusa lingvo komencigas novan subfrazon, kaj se ĉi tiu subfrazo estus plena (t. e. se ĝi havus subjekton kaj verbon) ankaŭ en Esperanto oni devus uzi nur "li".
Kiel leĝoj estas por li = kiel leĝoj estas por la aŭtoro.
Kiel leĝoj estas por si= kiel leĝoj estas por leĝoj.

Frano (Montri la profilon) 2017-majo-10 12:25:46

La mesaĝo estas kaŝita.

Frano (Montri la profilon) 2017-majo-10 13:03:28

sergejm:Probablaj kaŭzoj kial Z uzis "li" estas 1) Z skribas pri si en tria persono kaj 2) "как" ("kiel") en rusa lingvo komencigas novan subfrazon, kaj se ĉi tiu subfrazo estus plena (t. e. se ĝi havus subjekton kaj verbon) ankaŭ en Esperanto oni devus uzi nur "li".
Dankon!

Do, pli precizaj estus tiuj ĉi du variantoj:
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel leĝojn por si,
kaj:
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis ĉiam kiel ili estus leĝoj por li.

Eble en la unua varianto pli bone estus:
Tiujn ĉi tri verkojn la aŭtoro de Esperanto rigardadis por si ĉiam kiel leĝojn

Reen al la supro