Al la enhavo

Ĉu esperanto kaj demokratio en Eŭropo povas samtempe antaŭeniri?

de morico, 2017-septembro-30

Mesaĝoj: 219

Lingvo: Esperanto

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-15 09:23:11

Ĉu tio signifas, ke individua libereco nepre kondukas al socia dekadenco?

morico (Montri la profilon) 2017-decembro-15 18:40:06

Altebrilas:Ĉu tio signifas, ke individua libereco nepre kondukas al socia dekadenco?
Kara Altebrilas,
Mi ne scias al kiu vi demandas pri tiu frazo?
Por mi la individua libereco kreskigas ĝenerale kun la socia progreso de ĉiuj: aĉetpovo, edukado, kulturo kaj la demokratio, kiu estas grava laŭ:
la Universala Deklaracio de Homaj Rajtoj;
https://eo.wikipedia.org/wiki/Universala_Deklaraci...
la Eŭropa Konvencio pri Protekto de Homaj Rajtoj kaj Fundamentaj Liberecoj;
https://eo.wikisource.org/wiki/E%C5%ADropa_Konstit...

la Eŭropa Unio, kiu rifuzis la membriĝon de la landoj kiuj havis diktatoran registaron

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-19 20:40:08

Kara morici, ne al vi mi rekte respondis, sed pri la teorioj (aŭ pri kion mi komprenis el -) la teorioj de Gumiljov. Mi vidis interalie diagramon kun kurboj, kiuj montras ke Okcidenta civilizacio dekadencas, male al la rusa. Eble mi iom simpligas la aferon, sed ŝajnas, ke li vidas la socioj (t.n. "etnosoj") kiel vivaj estaĵoj sur kiuj la homo ne povas influi kaj kies leĝoj ne estas tiujn de la homoj, sed naturajn leĝojn, kiujn li malkovris.

Mi pardonpetas, ĉar mi ne vidis ke via mesaĝo aperis ĵus antaŭe, alikaze mi citus la responditan mesaĝon.

Серёга (Montri la profilon) 2017-decembro-19 21:25:45

La mesaĝo estas kaŝita.

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-decembro-20 12:42:51

Kaŝemulo! ridulo.gif

Grown (Montri la profilon) 2017-decembro-24 01:19:32

thyrolf:Jes, same kiel situacio, en kiu ĉiu bonege parolus la anglan ridulo.gif
Ŝanĝbrilanta ĝeneralaĵo.

morico (Montri la profilon) 2017-decembro-26 22:18:36

Internacia lingvo neŭtra, facila kaj justa: bela donaco de Doktoro Esperanto al Eŭropo kaj al la mondo

morico (Montri la profilon) 2018-januaro-03 22:51:18

Eŭropa Unio estas konstruaĵo samtempe internacia kaj konservante la naciojn. Ĝi defendas la egalecon de la rajtoj inter la civitanoj.

Esperanto povas tre bone kunhelpi tiun modelon ĉar ĝi estas nur helpa internacia lingvo kiu ne subtenas hegemonian lingvon aŭ potencon ene de, aŭ ekstere al la E.U.

Kelkaj direktistoj, kiel Mario Monti, volas la anglan kiel ununuran lingvon por la preparadaj antaŭdokumentoj de la Eŭropa Komisiono, sed tio estus tre grava atako kontraŭ E.U., kies la devizo estas "Unuiĝintaj en la diverseco".

La uzo de pluraj lingvoj inkluzive (ni esperas) Esperanto estas la plej bona solvo kaj permesus pli grandan justecon inter la landoj kaj civitanoj.

Altebrilas (Montri la profilon) 2018-januaro-04 11:08:48

Kara Morico,

Ni povas ĉiam esperi, kaj franca proverbo diras "espero vivigas homojn", sed kiel proponi "la plej bonan solvon" al problemo pri kiu oni ne rajtas paroli? Fakte, oni ja rajtas, sed kondiĉe, ke neniu aŭskultu vin. "Diktaturo estas Silentaĉu!, kaj Demokratio estas Vane parolu!"

Eŭropunio strukture ne kapablas ripari siajn misfunkciadojn, estas submetata al financa aŭtoritata potenco, gangrenata de lobioj, kaj ne povas difini precizan limon inter politikistoj kaj teknokratoj. Tiuj diras: "Faru tion, kion ni diras al vi, se ne estos katastrofo!" Kaj la popoloj devas kontentiĝi per tio. Kaj respondi per "jes" aŭ "ne" (kiun ili ofte taksas kiel sinonimo de "jes"!)

La dekstregaj partioj prosperas, riĉaj regionoj volas sendependiĝi ("Kial pagi por la malriĉuloj, se EU mem donas ekzemplon pri malsolidareco inter landoj?"), migrantoj alfluas (aŭ deziras amase veni), sed ne estas klara politiko kiu diras kien ili iros kaj kion ili rajtos fari aŭ ne fari, kaj tia malklara politiko malkvietigas homojn kiuj antaŭvide vivos kun la rifuĝintoj.

La politiko per tabuaj temoj, kiu trafas Esperanton (kaj lingvan problemon ĝenerale) , estas tio, kio igis min eŭroskeptika. Lingvoj ne trafas nur ĝin. Pri la ekonomia sistemo, kiu revenis al la antaŭ(mond-)milita kapitalismo, estas la sama afero.

Eble estas bonaj kialoj por diri, ke ĉio el tio estas legitima. Sed mi plu atendas la klarigojn.

morico (Montri la profilon) 2018-januaro-06 20:28:01

Kara Altebrilas,

Ni estas nemulte esperantistoj kaj ni ne povas decidi por la 500 milionoj de loĝantoj de U.E. aŭ 440 milionoj post la eliro de Britanio.

La historio de .Eŭropo indikas ke evoluoj estas eblaj.

Ni povas nur diri ke subteni Esperanto-n estas bona afero por E.U . Nur Esperanto, dek foje pli facila ol la angla aŭ la plej parolataj eŭropaj lingvoj, permesos demokratikan debaton inter la Eŭropanoj kiuj ne parolas bone la saman lingvon kaj ĝi havas multe da aliaj avantaĝoj.

Reen al la supro