Al la enhavo

timo pro terorismo ....

de thyrolf, 2017-oktobro-18

Mesaĝoj: 8

Lingvo: Esperanto

thyrolf (Montri la profilon) 2017-oktobro-18 14:32:29

Multaj homoj havas grandan timon morti pro terorismaj kaŝatakoj. Sed la mortintoj pro tiaj agoj estas tre malgranda rilate al la mortintoj pro la trafiko aŭ pro fumado.

Ĉu ni timas mistrafe?

Umlaŭto (Montri la profilon) 2017-oktobro-18 15:47:35

Multaj homoj havas grandan timon morti pro atakoj motivataj de raso aŭ genro. Sed la mortintoj pro tiaj agoj estas tre malmultaj rilate al la mortintoj pro la trafiko aŭ pro fumado.

Ĉu ni timas mistrafe?

Umlaŭto (Montri la profilon) 2017-oktobro-18 16:04:56

Multaj homoj havas grandan timon morti pro amaspafadoj per aŭtomataj pafiloj. Sed la mortintoj pro tiaj agoj estas tre malmultaj rilate al la mortintoj pro la trafiko aŭ pro fumado.

Ĉu ni timas mistrafe?

Grown (Montri la profilon) 2017-oktobro-19 05:12:36

Jes, kial la mundo funkcias kiel ĝi funkcias ofte estas ĉar ĝi ofte estas trotaksita, malpli danĝera, kaj pli senutila ol ni ofte kredas ke ĝi estas tia. Persuado funkcias tiel, nur timigi homojn kaj fari aliancon kun ili. Persuado ofte similas tion kio laŭkonfese ne estas, do koni tropojn de fikcio ofte malkredigas onin. Sed persuadiĝi kaj persuadi ofte estas stulta, do bonvolu esplori tiujn tropojn per Vikipedio.

https://en.wikipedia.org/wiki/Persuasion#Methods
https://allthetropes.org/wiki/Main_Page

Post oni ekkonas tion, si eblas rigardi fikcion kaj persuadon kiel enua kaj kliĉa. Rekomendite.

abaligu (Montri la profilon) 2017-oktobro-19 12:04:25

Ne, ni ne timas terorismajn atakojn malĝuste.

Vere, terorismaj atakoj estas pli timigaj kvankam malpli danĝeraj ol traficaj akcidentoj kaj nicotinismo pro la sekvaj tri kialoj. Unue ili estas tiel urĝaj kiel akraj malsanoj kiel koratako, kiu povus mortigi iun ajn sen tuja medikamento. Due, ili povus kaŭzi multajn mortajn kazojn samtempe anstataŭ ol nur unu mortinto samtempe. Fine, ili povus ĵeti homamason en kriegi kaj fuĝi malorde.

Sekve, terorismaj atakoj devas esti evititaj antaŭ ia ebleco.

Grown (Montri la profilon) 2017-oktobro-19 20:49:30

Morto eble estas morto. Kial oni timus kunan morton?

Altebrilas (Montri la profilon) 2017-oktobro-22 11:29:47

Oni povas ŝofori pli prudente aŭ rifuzi cigaredojn. Kontraŭ terorisma atako, oni povas nenion.

Grown (Montri la profilon) 2017-oktobro-22 16:54:18

Retorike, do kial timas tion?

Reen al la supro