Al la enhavo

porte-bonheur

de Kriketo, 2019-januaro-18

Mesaĝoj: 11

Lingvo: Français

Kriketo (Montri la profilon) 2019-januaro-18 16:48:19

Comment dit-on porte-bonheur en espéranto ?

Merci !

novatago (Montri la profilon) 2019-januaro-18 20:56:08

Peut-être amuleto.

Ĝis, Novatago (blogo / 7 + 1)

captainflam (Montri la profilon) 2020-majo-15 17:18:41

Avec beaucoup de retard !

Je décide tout de même de nécroposter

Je m'essaye à une réponse basée sur des racines fondamentales :

Peut-être re'feliĉ'ig'il'o : littéralement outil re provocant le bonheur.
re'bon'ŝanc'ig'il'o : un outil redonnant la bonne chance.

bon'ŝanc'ig'um'o : un truc machin bidule chouette causant la chance

Ĝis baldaŭ !

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-17 10:03:37

"feliĉilo" sufiĉas, mi kredas

Sed estas pli klare kaj pli bonstile indiki pri kiu aĵo temas:
feliĉila hufofero, medalo, kvarfolia trifolio, ktp.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-majo-17 16:39:52

Mi ĉiam kredis, ke la ĝusta traduko estas "bonsortigilo". En la germana, bonsorto kaj feliĉo estas la sama vorto.

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-17 18:54:20

Mi ankoraŭfoje atentigas, ke eo-vorto "kredi" ne signifas "supozi/opinii", kiel la franca "croire", la germana "glauben", la angla "believe" ktp...
Ne distordu Esperanton pro viaj nacilingvaj kutimoj.

thyrolf (Montri la profilon) 2020-majo-18 09:33:00

sudanglo (Montri la profilon) 2020-majo-18 10:23:10

Elektu laŭplaĉe.

Amuleto de fortuno. Bonŝancumo

Kvankam oni malofte renkontas verban finaĵon ene de kunmetita vorto, tio ne estas tute ne-konata. Ekzemple 'nepagipova'. Cetere, tio ne kontraŭas ian principon.

Tiel oni povus imiti la konstruon de la franca vorto dirante Alportas-fortunon

IgorSokoloff (Montri la profilon) 2020-majo-18 12:14:05

Sensenca diskuto de memfidaj diletantoj...
En Esperanto jam delonge haveblas la vortoj:
Talismano — objekto, kiun oni kredas kapabla magie alporti feliĉon, ŝirmi kontraŭ malfeliĉo aŭ produkti mirindajn efikojn.
Amuleto — objekto, kiu, per supozata magia efiko, ŝirmas la portanton kontraŭ danĝero, malsano, sorĉo, ktp...
Fetiĉo — objekto respektegata de sovaĝuloj kiel sidejo de magia povo, aŭ kiel loĝejo de diaĵo.
----------
Konsultu kun vortaroj, antaŭ ol inventi novajn malnecesajn vortojn...

Altebrilas (Montri la profilon) 2020-majo-19 21:59:42

Fetiĉo — objekto respektegata de sovaĝuloj kiel sidejo de magia povo, aŭ kiel loĝejo de diaĵo.
Vi ne precizigas la eldonjaron de la vortaro.

https://eo.wikipedia.org/wiki/Feti%C4%89ismo

Reen al la supro