לתוכן העניינים

Kion fari post lernu ?

של Zam_franca, 10 ביולי 2019

הודעות: 16

שפה: Esperanto

Zam_franca (הצגת פרופיל) 10 ביולי 2019, 17:02:20

Mi preskaŭ finiĝas la kurson de lernu. Mi ne scias kiel mi povas daŭrigi lerni esperanton. Kion vi faris post la kurso de lernu ?

(sen-erarigo : la 8-an de aprilo 2020; "mi preskaŭ finas la kurson de lernu. Mi ne scias kiel mi povas daŭrigi mian lernadon de Esperanto. Kion vi faris post la kurso de lernu?)

dombola (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 03:22:45

Mi preskaŭ finis las kurson de Lernu!

Jen sugestoj:

1) Nepre legu "Fundamento de Esperanto"-n.Tion vi povas fari per interreto senpage. Iru al : http://www.akademio-de-esperanto.org/fundamento/in...

2) Legu librojn speciale faritajn por komencantoj: inter ili estas la libroj de Claude Piron, kiel Vere aŭ Fantazie kaj Gerda Malaperis.
Gerda Malaperis havas la avantaĝon esti trovita kiel filmon kaj sonlibron en youtubo; kaj ankaŭ kiel kurson ĉe : https://ikurso.esperanto-france.org/fr/gerda/cxap0... Esploru https://esperanto-france.org

3) Eble iam vi povos partopreni en la aktivaĵoj de Kastelo Greziljono: Esploru ĉe : https://www.gresillon.org/?lang=eo

4) Ĉe https://facila.org/ vi trovos artikolojn facilajn por progresantoj.

5) La revuo Juna Amiko enhavas ankaŭ facilajn artikolojn; Vi trovos kelkajn ekzemplerojn interrete en : http://www.ilei.info/revuoj/

Metsis (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 06:45:43

Jen estas miaj rekomendoj.

Daŭrigu lerni kaj uzi!

Vi povas ĉiutage praktiki per Duolingo.

Partoprenu kursojn kaj eventojn, ekz. la UK-on en Lahtio, kiu komenciĝas post dek tagoj! Klopodu trovi homojn, kun kiuj vi povas paroli en E-o.

Vi povas vidi filmetojn de Evildea, sed notu, ke ri parolas rapide kaj tiel ne eble estas taŭgaj por komencantoj.

Aldono:
Provu Facilan.

Urho (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 07:29:40

Mi mem ofte aŭskultas podkastojn en Esperanto. Jen du ekzemploj:
Kern.punkto.info
Movada-vid.punkto
Vi povas aŭskulti ilin ankaŭ per via telefona aplikaĵo. Vi trovas ilin per la kradvorto "Esperanto".

Pliaj ligiloj por aŭskulti:
Esperanto en 12 tagoj — 12 lecionoj
Varsovia Vento ensendoj — ĉi-momente 140 elsendoj
Pola RetRadio — podkastoj
Esperanta retradio — la listo de aŭskulteblaj artikoloj en Tujtero (Twitter)

Zam_franca (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 11:18:31

dankon

Zam_franca (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 11:19:33

Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?

Metsis (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 12:10:35

Zam_franca:Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?
Vd. Vikipedion.

MiMalamasLaAnglan (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 14:51:27

Metsis:
Zam_franca:Mi ne komprenas tion : "ri parolas rapide" . Kion signifas "ri" ?
Vd. Vikipedion.
Ne uzu la vorton ri. Ĝi estas kontraŭfundamenta.

Zam_franca (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 15:57:25

Tion mi pensis.

Zam_franca (הצגת פרופיל) 11 ביולי 2019, 15:59:57

Okej mi komprenas. En la franca lingvo, oni ne uzas la strangan vorton "ri", oni simple uzas la vorton "li" (france "il").

לראש הדף