Al la enhavo

Cart before the Horse?

de sudanglo, 2019-julio-20

Mesaĝoj: 32

Lingvo: Esperanto

sudanglo (Montri la profilon) 2019-oktobro-04 12:03:01

La ideo ke oro estas mono estis akceptata de la homoj jam de kvin mil jaroj. Aliflanke ideo de kriptomono aĝas nur manplenon da jaroj.

Vi devas vin demandi

1: kial ekzistas tiom da kriptomonoj?
2: ĉu estas multaj kiuj akceptus pagon per kriptomono?
3: kiu kompensus vin se iu komputa pirato ŝtelus vian kriptomonon?
4: ĉu estas iu kriptomono kies valoro estas sufiĉe stabila tra tempo por funkcii kiel mono?

Do entute ĉu la ideo de kriptomono kiel mono estas jam matura? La respondo estas klara laŭ mi.

Parenteze - mi ĵus rimarkis bizaran koincidon.

42, in The Hitchhiker's Guide to the Galaxy by Douglas Adams, is the "Answer to the Ultimate Question of Life, the Universe, and Everything", calculated by a supercomputer named Deep Thought over a period of 7.5M years.

Kaj por kalkuli la valoron de la Spesmilo en iu specifa valuto, oni prenas la prezon de unco da oro en tiu valuto kaj dividas per 42,42

[Ekzemple, hodiaŭ pura oro kostos €1.364 do 1 Sm = € 32,15]

Altebrilas (Montri la profilon) 2019-oktobro-12 14:54:55

Mi ne intencis reklami por kriptomonoj, pri kiuj mi estas tiel skeptika kiel vi - sen paroli pri iliiaj ekologiaj malkvalitoj. Mi nur volis scii, ĉu iu esperantito partoprenis al tio.

Pri 42, estas ankaŭ la nombro de tradukistoj en seplingva organizo (kiel la 10-landa UE en 1981), aŭ de ludkartoj en la franca ludo de la "Sep Familioj" 'ĉiu familio enhavanta ses personojn: geavojn, gepatrojn, gefilojn.

Reen al la supro