Al la enhavo

Pri ja

de Zam_franca, 2019-septembro-14

Mesaĝoj: 37

Lingvo: Esperanto

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-14 08:52:28

Mi ne vere komprenas tiun ĉi vorton. Mi komprenas, ke oni uzas ĝin ekzemple tie :
"- Mi pravas, ĉiam !
- Ne !
- Ja !
- Ne !
- Ja !.."
Sed ĉu oni ekzemple uzas ĝin por traduki la anglan "I do like" --> "Mi ja ŝatas" ?

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-14 09:47:50

Mi ankaŭ ne komprenas 'ja', kiam ĝi sola vorto en la prepozicio.
Kiam 'ja' staras inter subjekto kaj verbo aŭ en la komenco de la prepozicio, ĝi estas ekvivalenta angla 'do'

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-14 09:59:37

sergejm:Mi ankaŭ ne komprenas 'ja', kiam ĝi sola vorto en la prepozicio.
Kiam 'ja' staras inter subjekto kaj verbo aŭ en la komenco de la prepozicio, ĝi estas ekvivalenta angla 'do'
Aĥ, okej. Tial mi povas skribi "mi ja samopinias.", ĉu ne ?

sergejm (Montri la profilon) 2019-septembro-14 10:03:59

Ja mi samopinias - samopinias mi, ne ui alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.

Metsis (Montri la profilon) 2019-septembro-14 10:18:12

En la germana la vorto "ja" havas du signifojn: "jes" kaj kiel fortiga vorto.
  • Habe ich recht? Ja, du hast / Ĉu mi pravas? Jes, vi pravas.
  • Habe ich recht? Ja, du hast ja / Ĉu mi pravas? Jes, vi vere/ja pravas.
Por la dua signifo Z pruntoprenis la germanan vorton.

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-14 10:37:56

sergejm:Ja mi samopinias - samopinias mi, ne iu alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.
Bone, dankon. Mi ja komprenas nun.

StefKo (Montri la profilon) 2019-septembro-14 10:51:17

Zam_franca:
sergejm:Ja mi samopinias - samopinias mi, ne iu alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.
Bone, dankon. Mi ja komprenas nun.
Vi probable volis skribi "Mi jam komprenas nun"?

Zam_franca (Montri la profilon) 2019-septembro-14 12:27:16

StefKo:
Zam_franca:
sergejm:Ja mi samopinias - samopinias mi, ne iu alia.
Mi ja samopinias - mi samopinias, ne aliopinias.
Bone, dankon. Mi ja komprenas nun.
Vi probable volis skribi "Mi jam komprenas nun"?
Ne. Mi volis skribi tion, kion volas diri en la angla "I do understand" (la insisto)

Vinisus (Montri la profilon) 2019-septembro-14 22:18:36

Jes ja, mi komprenis = Sen ia ombro da dubo mi komprenis.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-septembro-15 16:51:47

Baze, la vorto "ja" estas la malo de "ne". Tamen, ekzistas ankaŭ "jes", sed tion oni uzas nur kiel respondo al demando. Ĉu mi pravas?

Reen al la supro