Al la enhavo

Kiom longe ĝis vi tre spertiĝis

de Nala_Cat15, 2019-oktobro-01

Mesaĝoj: 3

Lingvo: Esperanto

Nala_Cat15 (Montri la profilon) 2019-oktobro-01 17:12:09

Por tre spertaj Esperantistoj, kiom longe vi lernis ĝis vi iĝis je la C1-C2 nivelo aŭ aliaj altaj niveloj en Esperanto? Krom tio, (se aplikeble) kiom longe ĝis vi povis paroli pri profesiaj temoj (leĝo, scienco ktp)?

Mi scias, ke ne estas specifa tempo por lerni lingvojn, sed ofte estas ĝenerala kadro por la lernanta tempo de lingvoj. Ne estas tiom detalata por Esperanto.Ĝi estas pli facila lingvo, tial oni povas lerni pli rapide. Krome ĉies sperto estas malsame. Mi ja jam vidis la filmeton pri ĉi tio de Evildea, sed mi simple volas aliajn spertojn de aliaj Esperantistoj.


jen artikolo pri CEFR en Esperanto

https://eo.wikipedia.org/wiki/Komuna_e%C5%ADropa_r...

Novian12 (Montri la profilon) 2019-decembro-22 11:21:10

Mi pli spertiĝis proksimume post du jaroj de daŭra studado. Tio estas la periodo kiam mi finfine sentas tre komforta en 90% de situacioj kiam parolanta la lingvon.

Tx0n (Montri la profilon) 2019-decembro-23 07:00:13

Mi trapasis la KER ekzamenon C1 (ne estas ekzameno super C1) post apenaŭ unu jaro

Reen al la supro