Al la enhavo

Left side

de MiMalamasLaAnglan, 2019-oktobro-14

Mesaĝoj: 42

Lingvo: English

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 10:22:04

thyrolf:John Wayne rajdas en rokepleskaj filmoj

hä? kio? rokepleska?

John Wayne rajdas ein vakeraj filmoj?
Warum nicht? Rigardu supren
Nornen:
…from Q'eqchi' "rokeb'l saq'e" [ro.kepʼl̥.sa.'qʼe] as "rokeplo"
Se neologismo por okcidento estas rokeplo, oni povas nomi la artan stilon rokepleska.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 16:31:09

Metsis:
MiMalamasLaAnglan:
What is the difference between "ovri" and "aperti"? Also, how come the opposite words for "juna" and "nova" are the same ("olda"), according to Vikipedio?
The root ovr/ has a verb-like character, so ovri corresponds directly to malfermi, i.e. to open.

The root apert/ has an adjective like character, so the basic meaning is aperta "ne kovrita, ne fermita, libere alirebla". For instance aperta kunveno, open meeting. i.e. not closed for public. From that root you can make a verb aperti, which means "esti en aperta stato".

PIV gives for olda only the meaning maljuna, but there are languages which use the same for maljuna and malnova, like "old" in English ridulo.gif
De https://eo.wikipedia.org/wiki/Antonimo:
maljuna / malnova - olda

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 17:19:36

Olda estas nur maljuna

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 18:21:47

Miaopinie estas neniu kialo uzi la ne-necesan vorton olda.

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 20:02:43

sergejm:Olda estas nur maljuna
Ĉu estas tia vorto por malnova?

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-22 22:21:59

Mi ne scias mallongan vorton por malnova.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-23 04:22:54

Laŭ Revo, "nova" kaj "malnova" havas po tri signifoj.
Por la tria signifo de "malnova" ĝi proponas sinonimojn "kaduka, difektita, eluzita".

MiMalamasLaAnglan (Montri la profilon) 2019-oktobro-23 18:42:16

sergejm:Laŭ Revo, "nova" kaj "malnova" havas po tri signifoj.
Por la tria signifo de "malnova" ĝi proponas sinonimojn "kaduka, difektita, eluzita".
Sed ĉu estas pli malgranda vorto por diri la unuan signifon (laŭ vortaro.net)?

(difino: 1 Jam de longe ekzistanta aŭ konata)

Metsis (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 07:37:55

Por kompletigi min mem…

En la angla oni povas diri old man, maljuna viro, kaj old wine, malnova vino. Se oni insistas uzi la neologisman vorton olda, oni povas diri ambaŭsence olda viro kaj olda vino. Sed miaopinie estas neniu kialo uzi la ne-necesan vorton olda. La vortoj maljuna kaj malnova sufiĉas. Se oni bezonas precizigi, ke temas pri iel difektita de la longa uzado, oni esprimu tion klare, ekz. per la vorto kaduka. Alie oni uzu ekz. esprimon "(de)longe konata" aŭ supozu, ke temas nur pri tempo.

sergejm (Montri la profilon) 2019-oktobro-24 09:23:55

Ruse oni diras "молодое вино" - "juna vino", ja en ĝi estas vivaj estaĵoj, pro kiuj post daŭro de tempo la vino iĝas pli multekosta.

Ankoraŭ estas rusa proverbo "la nova estas jam delonge forgesita malnova".

Reen al la supro